La urbo Yiwu de Zhejiang-provinco,
en orienta parto de Chinio, estas loko por kolektado kaj distribuo
de malgrandaj varoj, la plej granda en la Sudorienta Azio. La
disvolvigho de malgrandaj varoj akcelis la tiean ekonomion kaj
dank' al tio la popola vivo pli kaj pli bonighas. Antaue al
la tieaj loghantoj mankis shanco de lernado, char tiam ili ankorau
ne konis la gravecon de scioj kaj la registaro ne donis sufichan
atenton al edukado.
Sed nun lernado farighis
la plej grava afero por Yiwu-anoj.
La registaro pagas por lernado
Kiam nokto ekvualas,
Yiwu-anoj sin direktas unu post alia al postlaboraj lernejoj
por lerni juron, administradon, komputerikon, la anglan lingvon
kaj aliajn fundamentajn sciojn. Nun la kursoj por tiuj trejnoj
estas senpagaj en Yiwu. Lau nekompleta statistiko nun 180 mil
homoj lernas en diversaj postlaboraj kursoj.
En 2001 la urba registaro
decidis, ke en la venontaj 5 jaroj ghi asignos specialajn kapitalojn
por helpi adoleskantan edukadon. La registara dokumento tekstas,
ke kiu unuafoje lernas en adoleskanta progresiga kurso, tiu
povas kovri sian elspezon per kaso de sia establo au fonduso
de la registara edukado. Krom tio chiuj shtatoficistoj kaj junaj
kadroj devas esti klerigitaj en supera lernejo.
En 2001 multaj loghantoj
sin anoncis por adoleskanta edukado, kaj la nombro superis tiun
en rekorda jaro, kaj en 2002 la nombro daure kreskis.
Atenton al eduko de kamparanoj
Favore al eduko de
kamparanaj kadroj la partia lernejo de Zhejiang-provinco chiujare
akceptas 500 kamparanojn de Yiwu.
En 2001 la urba registaro
planis senpage trejni chiujn komercistojn, entreprenistojn kaj
kamparanojn en la venontaj 5 jaroj.
La eduka departemento
de Yiwu faras konstantan trejnadon de kamparanoj kaj klerigas
ilin chefe pri fundamentaj laborkapabloj kaj scioj. Nun el la
316 mil kamparanoj 220 mil jam plenumis la trejnighon, kio metis
solidan fundamenton por urbanizo de la kamparo.
Lernado -- grava konsistiga parto
de la vivo
La urba registaro
organizas lokajn intelektulojn por fari senpagan profesian trejnadon.
La diversaj trejnaj kursoj okazas en la 30 mezaj kaj elementaj
lernejoj de la urbaj distriktoj vespere kaj festotage. Krom
tio la urba registaro fondis ankau edukan kaj scienc-teknikan
reton, kaj loghkvartraloj kaj entreprenoj funkciigas laboristajn
lernejojn lau bezono.
La trejnatoj nun estas
ne sole enurbighintaj kamparanoj kaj ordinaraj civitanoj, sed
ankau shtataj oficistoj kaj funkciuloj de entreprenoj.
Nun lernado farighis
grava konsistiga parto de la vivo de la loghantoj. Pli ol 100
instruistoj turneas en la distriktaj kaj entreprenaj lernejoj.
Ili faras lekciojn pri uzado de komputilo, kuirarto, fasonado,
entreprena administrado kaj sekretariado. Samtempe kun tio ili
instruas ankau pri la profesiaj kaj sociaj moraloj.