Lau
la teorio de la china medicino la du piedoj estas tre gravaj
por la homa sano. Tie estas multe da akupunkturaj punktoj kaj
trairas 6 ghingluo-vojoj. Char piedirado povas eksciti
la ghingluo-vojojn kaj akupunkturajn punktojn, tial
ghi estas utila kaj al la homa korpo kaj al la cerbo. Sube vi
scios, kiun ghojon alportos piedirado al nia sano!
Piedirado povas mallevi
la morbokvanton de kormalsanoj je 50%. Ghi estas la plej bona
metodo por levi la kardiovaskulan funkcion. La facila piedirado
utilas al la korbatado, kiu do transportas pli da oksigeno kaj
nutro al la muskoloj. Ghi estas utila por mallevi la sangpremon
kaj redukti la premon al la arterioj, pliigi altdensan proteinan
kolesterolon en la homa sango, maldensigi la viskozecon de la
sango kaj redukti la dangheron de trombo.
Ghi estas utila al
fleksighemo de la artikoj, char ghi multe movas la artikojn
de la tuta korpo. Ghi estas efika kontrau artralgio, utila por
iliaj elastigho kaj fleksigho.
Ghi estas utila por
firmigho kaj elastigho de la muskoloj. Ghi utilas al la muskoj
de la shultroj, brakoj, dorso, abdomeno, kruroj kaj koksoj kaj
faras ilin harmonie laborantaj.
Ghi povas levi la
densecon de la ostoj. Pere de rapida piedirado la kalcio povas
profundighi en la homajn ostojn. Tio estas utila por preventi
la ostoporecon. La rapida piedirado povas levi la ostan densecon
je 50%.
Ghi helpas liberighi
el chagrena pensado kaj donas bonan eksciton al cerbo, kio utilas
al vigligo de la homa cerbo.
Ghi malpezigas la
spiritan premadon de la homoj, liberigas ilin el strechiteco
kaj faras ilin ghojaj kaj kvietaj.
Ghi akcelas la homan
metabolon kaj helpas forigi la superfluan grason, sekve ghi
utilas al malkorpulentigho.