Oni
diras, ke felicho estas abstrakta senso. Iu usona esplora institucio prenanta
felichon kiel sian studan objekton faris konkludon, ke felicho ne rilatas al agho,
sekso kaj familia stato, sed fontas el leghera animstato kaj sana vivmaniero.
La esplorantoj resumis 10 principojn de sinfelichigo el la felicha vivo de homoj:
1.
Ne plendu kontrau la vivo: Fakte tiuj, kiuj sentas sin felichaj, ne havas pli
da felicho ol aliaj. Ili sentas felichon, chefe pro sia bona sinteno al la vivo
kaj malfacilo. Ili ne lasas sin ghenata longe de la demando "Kial la vivo
estas tiel maljusta al mi?", sed chiamaniere klopodas por solvi la demandon.
2. Ne avidu senzorgan kaj komfortan vivon: La homoj, kiuj
sentas sin felichaj, chiam forlasas la vivmedion senzorgan kaj komfortan. Kaj
felicha sento ofte venas post forlaso de la senzorga kaj komforta vivo. Al tiuj,
kiuj ne shatas shanghon, mankas richa sperto de vivo, kaj ili malfacile sentas
felichon.
3.
Ghuu amikecon: Vasta kontaktigho ne chiam sentigas felichon, sed oni sentas felichon
pro profunda amikeco, char tiu amikeco sentigas solidecon kaj konfidindecon. Felichaj
homoj estas societemaj.
4. Diligente laboru: Homoj tutanime
sin okupas pri iu laboro, tio facile sekrecias iliajn hormonojn, ke ili sin trovas
en ghoja stato. La esplorantoj trovis, ke laboro povas elveki potencialan forton
de homoj kaj sentigas ilin devokonsciaj kaj alte taksataj.
5.
Ne influighu de malbona informo: Oni estu laueble for de malbonaj informoj por
teni bonan animstaton.
6. Havu vivcelon: Felichaj homoj
ofte difinas celon por si mem. Ghenerale oni taksas la celon por mallonga tempo
pli alte ol tiu por longa tempo. Sed efektivigho de longperiodaj celoj donas pli
da felicho al homoj. Difinu vian celon por koni, por kio vi penas.
7.
Havu movforton: Ghenerale oni havas legheran animstaton, kiam oni spertas ghojan
au interesan okazajhon. Felichaj homoj povas akiri movforton ankau en teruro kaj
kolero kaj ne deprimighas ech en malfacilo.
8. Regula vivkutimo:
Felichaj homoj bone aranghas sian vivon. Tio helpas ilin teni legheran animstaton.
Regula vivo donas memfidion kaj ghojon.
9. Ne malshparu
tempon: Felichaj homoj bone uzas tempon. Absorbigho protektas la korpon kontrau
malsano, char la cerbo en chiu trideka minuto kolektas informojn kaj ekzamenas
la spiran sistemon kaj aliajn organojn de la korpo en 90 sekundoj.
10.
Kun dankemo al la vivo: Plendantoj perdas tempon pro malkontento kontrau la vivo,
sed felichaj homoj bone vidas belecon de la vivo kaj ghuste kun tia dankemo al
la vivo ili sentas sin felichaj.