Scienca esplorado
montras, ke manghajhoj ludas rolon por la homa cerbo kaj influas la spiritan staton
de la homo. Specialistoj de dieto proponis jenajn receptojn por malsamaj pacientoj.
Por
maltrankvilighemuloj:
Preni manghajhojn richajn
je kalcio, vitaminoj B kaj animala proteino por kvietigi la spiritan staton.
Por
ekscitighemuloj:
Abstini de drinkado kaj malmultigi
prenon de sukero kaj frandajhoj, preni pli da bovlakto, marproduktajhoj kaj legomoj
richaj je vitamino B.
Por hezitemuloj:
Preni
pli da viando, frukto kaj legomo, precipe manghajhojn richajn je vitaminoj A,
B kaj C.
Inertaj dependemuloj:
Malmultigi
prenon de dolchajhoj, sed multe preni porkajhon, shafajhon, tritikan malton, fishon,
konkajhon kaj manghajhojn el sojfabo.
Por obstinemuloj:
Malmultigi
prenon de viando, sed pliigi prenon de fisho kaj verdaj kaj flavaj legomoj.
Por
melankoliuloj:
Multe preni citronon, legomon, terpomon,
panon kun brano kaj aveno por sin liberigi de spirita strechiteco kaj spleno.