Lastatempe
specialistoj de akvoanimaloj de Chinio avertis, ke oni nun nombras
malpli ol 100 blanknaghilajn delfenojn, la unuaklasajn protektatajn
bestojn de Chinio. Se oni ankorau ne alprenos specialan rimedon
por urgha helpo, la speco pereos en la venontaj 20 jaroj.
Bela animalo
Blanknaghila delfeno,
vivanta en Yangzi-rivero jam 25 milionojn da jaroj, estas unu
el la kvin specoj de delfenoj, en plej malgranda nombro. Ghi
estas unuaklasa protektata animalo de Chinio kaj unu el la 12
pereontaj animaloj de la mondo. La blanknaghila delfeno estas
grizeta kaj havas belan formon de la korpo. Ghi apartenas al
balena familio kaj havas senshanghan temperaturon. Ghi spiras
per la pulmoj kaj fekundighas en la korpo. Ghi estas mamulo
kaj havas evoluintan cerbon saman al tiu de gorilo.
Blanknaghila
delfeno maturighas en la agho de 6 jaroj kaj la femala gravedighas
en chiu dua jaro kaj naskas unu au du idojn post 10 monatoj.
La femala estas pli granda ol la maskla kaj ghia korpo longas
2.5 m. kaj pezas 170 kg., dum la maskla longas 2.2 m. kaj pezas
125 kg. Blanknaghila delfeno shatas vivi grupe kaj la idoj chiam
naghas inter la maturighintaj. Blanknaghila delfeno vivis tiom
longe en malklara akvo de la rivero, kaj ghia vidado degeneris.
Sed ghi havas bonan audon pro la sonricevilo sur la globforma
nazpinto. Pere de sonondoj ghi trovas kaj kaptas manghajhon.
Ankau la hauto de delfeno estas neordinara, ke ghi konsistas
el du tavoloj, inter kiuj estas multaj tubformaj spongecaj substancoj,
kiuj glitas por moderigi la baron de la akvo dum naghado. Kiam
la delfeno naghas en ekstrema rapideco, ech torpedo ne povas
superi ghin. Sciencistoj diris, ke blanknaghila delfeno valoras
ne nur por homa distrado, sed ankau por scienca esplorado rilate
bionikon, biologion, arkeologion, militan sciencon kaj multajn
aliajn fakojn.
Mizera sorto
Respondeculo
de la esplora bazo de blanknaghila delfeno sub la China Akademio
de Sciencoj diris, ke komence de la 80-aj jaroj de la lasta
jarcento oni nombris chirkau 400 blanknaghilajn delfenojn. Sed
en 1986 oni nombris nur 300 en 48 grupoj. En 1990 oni nombris
malpli ol 200 kaj en 1994 malpli ol 100. Kiam ghi reduktighas
al la nombro nemultigebla, ghi jam venas al pereo. Kalkulante
lau la rapideco de malmultigho de la nombro de la blanknaghilaj
delfenoj en Yangzi-rivero, la specialistoj avertis, ke en malpli
ol 10 jaroj restos nur kelkaj blanknaghilaj delfenoj kaj la
speco nesaveble malaperos pro endogamio kaj genodegenero, malgrau
ajna klopodo de homoj.
Oni atribuas la dangheran
situacion de blanknaghilaj delfenoj al la homoj. Enketado montris,
ke violenta morto de blanknaghilaj delfenoj estis kauzita de
shiphelicoj. Kaj la aliaj kauzoj de malmultigho de blanknaghilaj
delfenoj estas kontraulegha kaptado, malpurigho de la akvo de
Yangzi-rivero, kontraulegha sablofosado ktp.
La situacio de la
blanknaghilaj delfenoj en la naturo estas ege maltrankviliga,
kaj ankau la stato de la bredataj delfenoj ne vidigas luman
estontecon. Qiqi estis la unika bredata delfeno, kiun oni kaptis
en 1980. Ghi mortis en la 14-a de julio de 2002 pro senileco,
en la agho de 25 jaroj.
Kriza stato
Informighinte
pri la stato de la blanknaghilaj delfenoj, iuj alilandaj specialistoj
antaudiris: "Blanknaghila delfeno estos la unua animala
speco, kiu pereos pro la homa aktivado." Blanknaghila delfeno
estas unika animala speco en Chinio kaj oni neniam sukcesis
en ghia arta reproduktado, kaj krome la speco ne estas konservata
en aliaj landoj, kaj damagho pro ghia pereo estos neriparebla.
Maltrankvilaj sciencistoj
multe klopodis por savi la specon kaj elmetis multajn metodojn,
ekzemple surloka protektado, arta reproduktado, klonado, aliloka
protektado k.s. Pro la pli kaj pli vigla homa aktivado kaj daura
malbonigho de la akva medio de Yangzi-rivero, la blanknaghilaj
delfenoj jam ne povas vivi kaj generi en Yangzi-rivero. Evidente
la metodo de surloka protektado ne efikos.
Arta reproduktado
estas unu el la efikaj metodoj por savi la pereontajn animalajn
specojn. Sukcesa arta reproduktado de pando, aligatoro de Yangzi-rivero
kaj aliaj raraj animaloj savis ilin el pereo. Sed arta reproduktado
de delfenoj estas tre malfacila. En la pasintaj 20 jaroj oni
multe klopodis por arta reproduktado de blanknaghila delfeno,
sed longa distanco restos por atingi la sukceson.
Chu
oni povos kloni ghin? Kaj specialistoj asertis pesimisme, ke
ebleco de sukcesa klonado estas preskau nulo. Por kloni iun
specon oni bezonas komplete koni ghin, sed nun oni tre malmulte
konis la generadon de la blanknaghila delfeno. Krome nun mankas
delfeno-portanto por klonado. Ech se oni sukcesos en klonado,
la speco ankorau pereos pro la malapero de varieco de la genoj
kaj malaltigho de adaptighemo al la shanghigho de la medio.
Tial oni ne povas meti la esperon sur klonadon. Specialistoj
montris, ke transloghigo de delfenoj estas la unika kaj lasta
praktikebla metodo por savi la blanknaghilajn delfenojn el pereo.
Ili proponis kapti laueble pli multajn delfenojn en Yangzi-rivero
kaj transloghigi ilin en la rezervejon Tian'ezhou speciale pretigitan
por ili proksime de Shishou kaj en la basenon speciale pretigitan
por blanknaghilaj delfenoj en la Instituto de Akvoanimaloj de
Wuhan sub la China Akademio de Sciencoj. Alia speco de delfeno
-- rivera delfeno -- jam estis sukcese transloghigita kaj reproduktita
en Tian'ezhou. El tio oni povas cherpi sperton por transloghigi
blanknaghilajn delfenojn. Se oni sukcesos kapti dekkelke da
blanknaghilaj delfenoj masklaj kaj femalaj kaj bredos ilin en
la rezervejo Tian'ezhou, reproduktigho de blanknaghilaj delfenoj
estos espereblaj.