Se homoj estas sanaj,
ilia vizagho esas belkolora. Se ilia vizagho estas malluma,
pala au strangkolora, tio montras, ke ilia korpo devas esti
reguligita. Konvena manghado estas utila por sanigi la homojn
kaj beligi ilian hauton.
Se la vizagho chiam
estas rugha, tio montras, ke oni prenis tro da animala graso
kaj proteino.
Por kuraci tion, oni
devas preni multe da legomoj kun abundo da klorofilo, kiaj spinaco,
celerio kaj laktuko. Nekuiritaj legomoj estas pli efikaj por
tio. Oni povas ankau dishaki legomojn, eltordi sukon el ili
kaj trinki la sukon.
Rughigho de nazpinto
montras, ke sangocirkulado estas ne glata kaj precipe la kapilara
angio ne bone funkcias.
Por kuraci tion, oni
devas ofte sin lavi kaj masaghi, por ke la sango cirkulu glate.
Dum la masagho oni devas pli multe masaghi la rughan korpoparton.
Por sufiche asimili proteinon, oni devas preni pli da manghajhoj
kun abundo da vitaminoj B1 kaj C. Por havigi al si pli da vitamino
D, oni devas ofte sunumi sin.
Troa sekrecio de graso
kaj brunigho de vizagho estas kauzitaj de tro da animala graso
kaj vegetala oleo. Kontrau tio oni devas uzi malpli da oleo
dum kuirado, preni pli da legomoj kun klorofilo kaj antau manghado
trinki legoman sukon miksitan kun akvo.
Tro da salo povas
maldelikatigi kaj brunigi la hauton, kio gravighas post sunbano.
Por kuraci ghin oni devas preni malpli da salo kaj trinki pli
da akvo, por ke la salo ekskreciu kun urino. Kaj plie, oni devas
ofte bani sin por abunde shviti, char en shvito estas kvanto
da salo.
Ankau tro da lentugoj
estas kauzitaj de tro da salo, tial oni ne devas preni multe
da salaj manghajhoj, sed trinki pli da akvo.
Kaj krome, tro da
animalaj graso kaj proteino malhelpas hepatan funkcion kaj evidentigas
la lentugojn, tial homoj kun multe da lentugoj devas preni multe
da fruktoj kaj legomoj. Krom tio medikamentoj estas malutilaj
al bela koloro de la hauto kaj precipe dormigaj medikamentoj
povas kauzi pli da acidajhoj, malekvilibrigi hormonan sekrecion
kaj kauzi pli da lentugoj.