Korpulenteco ne nur
malbeligas la homojn, sed ankau kauzas plurajn malsanojn kaj
precipe kormalsanon. La sanigaj kaj malgrasigaj manghajhoj estas
utilaj ne nur al malpliigo de kolesterolo kaj graso entenataj
en la homa korpo, sed ankau efikaj por preventi kormalsanon.
Lakto
Lakto estas nutroricha.
Iuj miskomprenas, ke ghi estas grasiga, sed fakte ghi havas
abundon da laktacido kaj kalcio, malhelpantaj kolesterolan sedimenton
en sangvazoj kaj aktivon de kolesterola enzimigho kaj estighon
de kolesterolo, tial lakto estas la plej bona saniga kaj malgrasiga
manghajho. Matene, se oni trinkas lakton, tio estas utila por
kuraci mallakson.
Vinbero
Vinbero
kaj vinbera suko, samkiel vino, estas speciala materio, utila
por redukti kolesterolon kaj malhelpi kolektighon de trombocitoj.
Vinbero estas unu el la plej bonaj manghajhoj por malsanuloj
suferantaj de hiperlipido. Sed oni ne devas manghi tro, char
lau la chin-medicina teorio vinberoj estas malvarmaj kaj laksigaj.
Pomo
Pomo estas richa je
pektino, celulozo kaj vitamino C. Se oni manghas du pomojn chiutage,
post unu monato, la hipodensa lipoproteina kolesterolo, malutila
al kardiovaskuloj, povas malmultighi en lia sango, dum la hiperdensa
lipoproteina kolesterolo, utila al kardiovaskuloj, povas multighi.
La provado montris, ke al 80% de la hipertensiuloj la kolesterolo
malmultighas, se ili chiutage prenas pomojn.
Ajlo
Ajlo, richa je sulfido,
estas utila por redukti kolesterolon kaj malhelpi trombolozon.
Ghi estas efika ankau por preventi enteriton. Se suferantoj
de kronika enterito chiutage manghas ajlon, ili resanighos post
du monatoj. Tamen atentu, tro da ajloj povas kauzi mallakson
kaj krom tio ajlo estas malutila al la okuloj.
Cepo
Cepo,
richa je prostatino A, estas efika por dilati sangvazon kaj
mallevi sangpremon. Ghi entenas ankau iom da sulfido kaj speciala
amina acido, kiuj estas efikaj por malmultigi sang-lipidon,
preventi arteriosklerozon. Ghi estas utila precipe al pli-ol-40-jaraj
homoj.
Giromitro
Giromitro estas efika
por malmultigi kolesterolon kaj sang-lipidon, preventi kaj kuraci
hipertension.
Vaksa
kukurbo
Lau la chin-medicina
teorio vaksa kukurbo estas utila por urinado. Ghi estas utila
ankau por forigi la superfluajn grason kaj akvon de la homa
korpo kaj sekve ghi estas malgrasiga.
Karoto
Karoto
estas richa je kalcio de pektina acido, kiu, miksighinte kun
gal-acido, ekskreciighas kun fekajho. Por estigi gal-acidon
estas bezonata kolesterolo, tial manghi karoton estas utile
por malmultigi kolesterolon en la homa sango.
Laminario
Laminario entenas
specialan acidon, utilan por redukti kolesterolon en la homa
galo.
Aveno
Aveno entenas specialan
materion, utilan por elastigi sangvazon. Manghi avenon utilas
por preventi kaj kuraci arteriosklerozon.
Maizo
Maizo estas richa
je kalcio, fosforo, seleno kaj vitamino E, kiuj estas utilaj
por redukti kolesterolon. La indianoj de Ameriko ne suferas
de hipertensio, nek de koronaria kormalsano. Oni atribuas tion
chefe al maizo.
Ostro
Ostro estas richa
je zinko kaj acidoj utilaj por malkomponi kolesterolon kaj redukti
sangan lipidon. Krome, estas utilaj por redukti lipidon ankau
iuj freshaj legomoj, fruktoj kaj algoj richaj je celulozo, pektino
kaj vitamino C, kiaj celerio, brasiko, kapsiko, krataga frukto,
jujubo, orangho kaj spirulino (Spirulina).