|
|
|
Aviadilo inspektas
forstumejon
|
Fajrobrigado malsuprenighas por estingi
incendion
|
Aviadilo jhetas
sitelon da akvo
|
|
|
|
Aviadilo surterighis
proksime de incendio
|
Incendio
|
Batalo kontrau incendio
|
La Yunnan-Guizhou-a
Altebenajho, Sichuan-baseno, Hengduan-montaro kaj parto de la
Qinghai-Tibeta Altebenajho estas loko kun kompleta ekologia
sistemo kaj abundaj ekologiaj richfontoj. Tie prosperas primitiva
arbaro, kiu kovras 28.34 milionojn da hektaroj, kaj pro tio
ghi estas unu el la gravaj arbaroj en Chinio.
Por bone konservi
la gravajn ekologiajn richfontojn, oni difinis protekton kontrau
incendio kiel unu el la plej gravaj laboroj en la loko. La Ghenerala
Stacio de Aviada Arboflegado en sudokcidenta Chinio ludas gravan
rolon por tio. Ghi estas kontraufajra institucio de la shtato,
naskighinta en 1961. En la pasintaj jaroj, por levi la efikon
de la arbara fajrimunado, la Shtata Forsta Administracio fondis
centron por reguligi la kontraufajran laboron en la loko, centron
de satelita kontrolo de la arbara incendio en Sudokcidento de
Chinio kaj centron por kontraufajraj materialoj. Dank' al chio
chi tio la kontraufajra establajho farighis pli kaj pli perfekta.
Nun la ghenerala stacio
respondecas pri kontraufajra laboro en 40 subprovincoj, 230
gubernioj kaj 24 shtatnivelaj, 93 provinc-nivelaj kaj 127 subprovincnivelaj
naturparkoj.
En la lastaj pli ol
20 jaroj la stacio intensigis sian laboron per modernigo de
siaj ekipajhoj. Krom apliki la tradiciajn kontraufajrajn rimedojn,
ghi nun kapablas observi kaj kontroli la fajron, fari savadon
en fajrejoj, kontraufajran propagandon, parashutadon k.a.