La
28-an de augusto de 2001 laborantoj de china societo de protektado de sovaghbestoj
liberigis 27 sovaghajn chevalojn en la dezerto de la rezervejo de Karameli de
la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono. Shajne la chevaloj ne volis forlasi la
lokon, kie ili estis bone prizorgataj, kaj longe vagadis ekster la barilo. Ili
diskuris nur kiam oni krie dispelis ilin.
Ili
estis la mastro de la loko. Antau chirkau 1 jarcento ili malaperis pro kruela
chasado. Dank' al la 15-jara penado de la laborantoj pri protektado de sovaghbestoj,
ili havis la eblecon rekomenci la liberan vivon en la sovaghejo.
Che
pereo
Equus
przewalskii estas latina nomo por sovagha chevalo. En 1876 rusa aventuristo
Przewalskii kaptis sovaghan chevalon en orienta Xinjiang kaj portis ghin en Rusion.
Ghi estis konfirmita kiel la lasta speco de sovagha chevalo en la mondo, tial
oni nomis la sovaghan chevalon Ekvo Przewalskii. De antau 60 milionoj da jaroj
tiaj chevaloj jam vivis en la orienta Junggar-baseno de Xinjiang, Mez-Azio kaj
Mongolio.
Poste sovaghaj chevaloj
estis senchese chasataj kaj forportitaj de aventuristoj kaj esploristoj de diversaj
landoj. Antau chirkau 70 jaroj sovaghaj chevaloj malaperis en Chinio.
La
nunaj estas idoj de tiuj sovaghaj chevaloj kaptitaj en la 19-a jc. en Chinio kaj
Mongolio kaj portitaj en Europon. Ili dislokighis en zooj kaj privataj bredejoj
en Germanio, Britio, Usono kaj Nederlando. Malproksime de la hejmloko, pro la
shanghigho de la medio, nutrajho kaj proksima parigho, ili multe degeneris kaj
proksimighis al pereo. En tia okazo organizo pri sovaghaj chevaloj de la mondo
proponis rehejmenigi ilin por konservi la specon.
En
1986 la Reprodukta-Esplora Centro de Sovaghaj Chevaloj estis fondita sur herbejo
en dezerto en okcidenta Xinjiang de Chinio. Oni venigis 18 sovaghajn chevalojn
de Britio, Germanio kaj Usono. En 1988 la china registaro difinis ilin la unuaklasaj
protektendaj sovaghbestoj. Nun en la centro vivas 117 sovaghaj chevaloj.
Reghui
liberecon
La
bredataj sovaghaj chevaloj kutimighis al facila vivo. Chu ili povos reakiri la
sovaghecon en konkuro kun hemionoj por gajni la malmultan akvon kaj herbon? En
bredejo ili ne estas minacataj de rabobestoj, sed en sovaghejo ili renkontos lupojn,
do estos problemo: chu ili reakiros la akran sentemon kaj grandan kapablon de
kurego, kiajn havis iliaj prauloj? En bredejo ili trinkas sterilizitan akvon kaj
solspecan furaghon kun miksajho de diversaj nutrajhoj, do, chu ili povos kutimighi
al malpura akvo en baseno kaj diversaspecaj krudaj herboj? Chio estos pruvita
post kiam ili reiros en la sovaghejon.
En
la fino de 2001, nome 4 monatojn post la liberigo de la 27 sovaghaj chevaloj,
2 chevalidoj el ili mortis kaj 1 chevalino perdighis. La centro decidis revenigi
la sovaghajn chevalojn. La laborantoj serchadis 4 tagojn kaj 3 noktojn en senlima
sovaghejo kaj fine trovis kaj kondukis la restantajn 24 chevalojn en la bredejon
kun areo de 4 kvadrataj kilometroj proksime al la centro.
Specialistoj
analizis, ke la 4-monata libera vivado de la sovaghaj chevaloj estis sukcesa,
ke ili estas reakirantaj la sovaghecon. Sed ghenado pro la homa agado, la nechesigebla
degenerado de la herbejo, la malmodernaj ekipajhoj por esplorado kaj manko de
necesa mono malbone influas la liberigon de la sovaghaj chevaloj.
Refoja
liberigo estos en printempo
La
chi-foja liberigo de la sovaghaj chevaloj estis devigita, char pereo minacas tiujn
chevalojn. Pli kaj pli proksimighas la sanga rilato de la sovaghaj chevaloj kaj
multaj chevalidoj mortis pro genetikaj malsanoj. Iom post iom ili perdis la kapablon
de vivado en sovaghejo kaj farighis dikaj kaj neviglaj. En tia cirkonstanco, liberigi
ilin en sovaghejon, redoni al ili la sovaghecon kaj altigi ilian generan kapablon
farighis la unika metodo por savi la specon de pereo.
En
libera sovaghejo la chevaloj povas reakiri la vivipovon kaj plibonigi la korpostaton.
Kaj krome vasta tereno povas enteni pli multajn gregojn, kaj la sovaghaj chevaloj
povas eviti parighon de proksima sangorilato. Cetere ili povas teni sufichan distancon
de infektaj malsanoj kaj poluon kauzitajn de la homa agado. La rezervejo de Karameli
havas bonan ekologian medion, prosperan flauron kaj kompare richan akvofonton,
kio estas tre konvena por vivado de sovaghaj chevaloj.
Vintre
en Karameli estas froste kaj ofte neghas, kaj ofte negha tavolo dikas 1 metron.
Se la liberigitaj sovaghaj chevaloj povos pasigi la unuan vintron post sia liberigho,
do certe novaj gregoj da sovaghaj chevaloj en vera senco aperos en sia hejmloko
en nemalproksima estonteco.