Usona
revuo "Sciencoj" eldonita la 15-an de marto, 2002, publikigis disertajhon
verkitan de Wang Yuanqing kaj lia usona kolego. Wang estas oficisto de la Instituto
de Paleontologiaj Vertebruloj kaj Antropologio sub la China Akademio de Sciencoj.
La du sciencistoj publikigis novan tezon, ke chevaloj, kaproj, shafoj, cervoj,
rinoceroj, hipopotamoj kaj iuj aliaj modernaj mamuloj originis en Azio kaj poste
migris al Norda Ameriko au Europo.
Iuj
opiniis, ke antau 55 milionoj da jaroj (fine de paleoceno kaj komence de eoceno)
la klimato sur la tero spertis mallongan, tamen abruptan varmighon. La abrupta
shanghigho de klimato multe influis la terajn vivajn estajhojn: pereis multe da
animaloj kaj aperis iuj novaj animaloj.
Antau
tio sciencistoj jam trovis iujn stratumojn en Europo kaj Norda Ameriko kun atesto
de la abrupta shanghigho de la tera klimato kaj animalaj specoj, tamen en Azio
oni ne trovis similan stratumon. Sciencistoj chinaj kaj usonaj faris analizon
pri mamulaj fosilioj trovitaj en Hengyang-baseno de Hunan-provinco, Chinio, kaj
sendimenta grundo, entenanta tiujn fosiliojn, kaj konkludis, ke la animaloj kaj
grundo ekzistis inter paleoceno kaj eoceno.
S-ino
Ding Suyin, china fakulo de la Shtata Universitato de Louisiana, diris al jhurnalisto,
ke tio estas la unua stratumo, entenanta signon de paleoceno kaj eoceno. Shi diris
ankau, ke tiu malkovro ebligis la komparon de la aziaj stratumo kaj fosilioj kun
tiuj de Europo kaj Norda Ameriko. La rezulto montris, ke la abrupta klimata shanghigho
siatempe influis ankau la azian klimaton, kaj donis novan konkludon pri la origino
kaj migrado de la tiamaj animaloj.
La
rezulto de esplorado de la sciencistoj chinaj kaj usonaj ne nur certigis, ke la
antikvaj karnovoraj mamuloj unue aperis en Azio kaj poste migris en Nordan Amerikon,
sed ankau donis novan ateston pri tio, ke ankau iuj parhufuloj, unuhufuloj kaj
primatoj originis en Azio.
Oni
analizis, ke kauze de la klimata varmigho de la tuta mondo en la fino de paleoceno
kaj komenco de eoceno tiuj fruperiodaj mamuloj migris de Azio en Nordan Amerikon
tra Beringa Markolo kaj de Norda Ameriko en Europon. Oni tamen diris, ke tio estas
nur supozo, sed por fari konkludon oni devas fari pluan esploradon.