La 2-an de januaro,
2002, la 72-jara Wu Jinglian, esploristo de la Disvolvo-esplora Centro sub la
Shtata Konsilantaro de Chinio, estis aljughita de 100 ekonomikistoj kaj 100 spertaj
ekonomiaj jhurnalistoj de Chinio, kiel fama persono en la ekonomia jaro de CCTV.
Wu
ricevis la honoron pro tio, ke en dekoj da jaroj li faris profundan studon kaj
analizon pri la ekonomio de Chinio kaj ekde la fino de la 70-aj jaroj de la 20-a
jc. plurfoje publikigis novajn konceptojn kaj per tio metis teorian bazon por
la ekonomia disvolvigho de Chinio post ghia ekpraktikado de reformado kaj pordmalfermo.
Deveno
de jhurnalista familio
La 24-an
de januaro, 1930, Wu naskighis en intelektula familio en Nankino, Jiangsu-provinco.
Lia patro mortis, kiam li havis nur unu jaron. Lia patrino Deng Jixing estis advokato,
jhurnalisto kaj socia aktivisto. En la 30-aj jaroj shi kaj shia edzo kune fondis
jhurnalon Xinminbao (la nuna Xinmin Wanbao) en Shanhajo kaj poste eldonis la samtitolan
jhurnalon en Pekino, t.e. la nuna Beijing Ribao. Deng estis eminenta intelektulino
de Chinio, talenta en entreprenado. Shi estis honorita per la titolo "reghino
de jhurnaloj"
Jam en la infanagho
Wu montris la talenton de inghenierado. Li, sagha, sprita kaj studema, ofte muntis
ion kaj alion kaj riparis hejmajn aparatojn.
Kvankam
li vivis en jhurnalista familio, tamen li ne shatis jhurnalismon. La bona familia
edukado bakis lin per intelektula trajto kaj sinjora konduto.
Wu
tre shatis literaturon. En 1948 li trapasis ekzamenon kaj eniris en la Literaturan
Instituton sub Jinling-universitato. Pro milita kaoso kaj malsano li chesigis
sian studon post unu jaro kaj duono. En 1950 li ekstudis ekonomikon. Post alia
unu jaro la fakultato, kie li studis, alighis al Fudan-universitato de Shanhajo.
Amikigho
kun eminenta ekonomikisto
En
la jaroj de la tiel nomata kultura revolucio, Wu samkiel aliaj intelektuloj estis
nejuste traktata. Oni donis al li etiketon de kontraurevoluciulo.
Tamen
tio ebligis al li intimighi kun la kamparana vivo kaj li ekhavis novan konon pri
diversaj sociaj problemoj en la tiama Chinio. En la fizika laborado li konatighis
kun Gu Zhun, kiu poste farighis lia instruisto kaj intima amiko.
Helpate
kaj edifite de Gu, Wu komencis relerni fremdan lingvon kaj rapide levis sian kapablon
en legado de fremdlingvaj eldonajhoj. Ili kune analizis la problemojn de Chinio
kaj serchis vojon por ekonomia disvolvigho de Chinio en la estonteco. Kvankam
ili ofte disputis, tamen Wu lernis multe de Gu.
La
3-an de decembro, 1974, antau sia morto Gu konfidis malnetojn de chiuj siaj verkoj
al Wu kaj sia frato kaj per la tuta forto diris al Wu: "Preparu la liton
kaj dormu!" Lia ordinara testamento donis al Wu grandan inspiron kaj kuraghigon
por la esplorista kariero en la longa estonteco.
Gu
estis eminenta pensulo de la moderna Chinio. Jam en la 50-aj jaroj li prezentis
sian koncepton pri socialisma merkata ekonomio. Ech en la kultura revolucio (1966-1976)
li daurigis la esploradon pri tiu temo. Lia ideo pri merkata ekonomio hodiau jam
aplikighis. Wu plurfoje diris, ke Gu estis vera iniciatinto de la merkata ekonomio
de Chinio.
La hobioj de Wu
Wu
estas libera nur post noktomezo, char tiam lin ne plu ghenas telefonado, nek vizitas
gastoj kaj li povas lauvole legi. Por fari strategian decidon la registaro bezonas
ekonomikistojn, kaj ilin bezonas ankau entreprenistoj kaj ordinaraj popolanoj.
Wu diris modeste: "Postulate de multaj flankoj, mi sentas, ke mia povo estas
malpli forta ol mia volo. Tio montrighas unue ne en la fizikaj fortoj, sed en
la pensado kaj studado." Li opinias, ke ekonomiko disvolvighas rapide. Por
kuratingi la nivelon de la mondo oni devas lerni de la okcidenta.
Iuj
opinias, ke la plej grava por erudiciuloj en studado estas abnegacio kaj sindeteno
de la vulgaraj aferoj, alie estas malfacile rikolti grandajn sukcesojn en akademio.
Sed Wu havas multajn hobiojn. En siaj junaj jaroj li estis sportema kaj interesighis
pri filatelo kaj kolektado de antikvaj moneroj. Li shatas muzikon aparte pianan
sonaton de Mozarto, historion kaj literaturon. Li shatas ankau fari lignajhojn
kaj kun granda intereso studas elektronikon.
"En
la laboro ekonomikistoj ne devas esti tre pasiaj, char kun pasio oni malfacile
kvietighas," jen lia sinteno al la laboro.
Bedaurinde,
li estas tre okupita kaj ghenerale mankas al li horoj por auskulti muzikon hejme.
Li ne havas tempon por filatelado kaj pro tio donacis la albumojn de poshtmarkoj
al sia filino.
Wu daure viglas en la kariero
Wu
ne estas stereotipa intelektulo nek aroganta pedanto. Li chiam staris en la fronto
de la ekonomia reformado de la patrio. Kun granda entuziasmo li atentas la iradon
de la reformado de Chinio kaj faris multajn proponojn por perfektigi la aferon.
En
la chiutaga vivo Wu estas homo kun milda karaktero, sed en la kariero li chiam
havas la sciencan sintenon kaj la unua defias la stereotipan planizitan sistemon.
Li kritikis la tradician ekonomikan teorion kaj plej frue pledis por socialisma
merkata ekonomio. Oni diris, ke liaj kontribuoj estas neniom malpli grandaj ol
la sukceso en esploro kaj lancho de chinaj atombombo, hidrogena bombo kaj satelito.
Oni
diris, ke la jaro 2001 estis la unua jaro de china akcia merkato, tamen s-ro Wu
faris kritikon al la kontraulegha aktivado en la china akcia merkato. Li alvokis,
ke oni staru sur la starpunkto de la investantoj de malgrandaj kapitaloj kaj intensigu
administradon al la akcia merkato, kaj lia alvoko farighis chefa vocho en la kapitala
merkato de Chinio en 2001.