Decembre de 2001
usona semajna gazeto "Sciencoj" elektis dek gravajn sciencajn atingojn,
rikoltitajn en la sama jaro, en la tuta mondo.
(I)
Sukceso en esploro pri nano-komputilo
Sciencistoj
de Harvard-universitato faris el oro, karbono kaj aliaj materialoj kalkulan cirkviton
nevideblan per nudaj okuloj pro malgrandeco. Chiu ghia detalo estas kalkulata
per nano, kiu egalas miliardonon de metro. Post tio sciencistoj faris samgrandajn
transistoron kaj diodon.
(II) vivkodoj publikigitaj
En chela kerno estas
kromosomo, kiu konsistas el molekuloj de desoksiribonukleata
acido, kiuj entenas multe da materiaj strukturoj de baza grupo.
La tiel nomata baza grupo havas 4 specojn, t.e. A, T, G kaj
C. La miliardo da iliaj permutajhoj kaj kombinoj faris la vivkodaron
de la homaro. Lauplane oni devas antau chio koni tiun genaron.
Sciencistoj komencis tiun laboron jam en 1990 kaj plenumis fundamentan
mezuradon de la ordo de la baza grupo de la homa genaro junie
de 2000. Februare de 2001 oni publikigis la detalan rezulton.
Kvankam la miliardo da kodoj el la 4 specoj da bazaj grupoj
estas vidataj de la homoj, tamen ilia signifo ankorau estas
ne klara kaj por ilin malchifri oni bezonas tempon.
(III)
Enigmo de perdigho de la sunaj neutrinoj solvita
Lumigante
nian terglobon, la suno chiutage shutas neutrinojn al ghi. Chiun sekundon dekoj
da miliardoj da sunaj neutrinoj trairas chiun kvadratan centimetron de la tersurfaco,
tamen la rezulto de la eksperimento estas miriga, char nur triono da neutrinoj
atingis la terglobon. Kie perdighis la aliaj 2 trionoj? Tiu problemo implikis
sciencistojn 40 jarojn.
Antau nelonge
oni solvis la enigmon. Kvalite la neutrinoj estas ekstreme malgrandaj kaj forte
penetremaj senelektraj bazaj partikloj. Ili havas tri specojn.
En
2001 sciencistoj konfirmis la antauan supozon: Fakte la neutrinoj ne perdighis,
sed transformighis en ¦Ì kaj ¦Ó, forlasinte la sunon
kaj tial ili evitis la observadon. Tio pruvis, ke neutrinoj havas kvaliton.
(IV)
Plua malkovro de la origino de la vivo
Dum
longa tempo oni opiniis, ke ribonukleata acido partoprenas la
biologian komponon de proteino kaj transportas informojn kaj
aminoacidon en la cheloj, sed la ghisdata esploro montras, ke
ghi havas pli kaj pli multe da biologiaj kapabloj, kia bonordigo
de aktiveco de iuj enzimoj.
Sciencistoj
diris, ke ribonukleata acido povas silentigi la genojn, alivorte, ghenerale ghi
devas lau plano plenumi la instrukcion de desoksiribonukleata acido, sed fakte
ie ghi ne plenumis tion kaj ech pereigis la genojn.
La
pli kaj pli klara certigho pri ribonukleata acido supozeble estas alia pasho sur
la longa vojo solvi la enigmon de la origino de la vivo.
(V)
Esploro pri novtipa superkonduktanto
La
rezistanco de superkonduktanto estas nula, kaj krom tio, la superkonduktanto havas
alian trajton, t.e. ghia magnetkampo chiam estas nula. Tio kauzas forpushon de
magnetaj linioj de forto kaj dank' al tio la superkonduktantaj objektoj povas
suspensii super magneta fero.
En
2001 usonaj sciencistoj miksis kloroformon kaj bromoformon kun molekuloj de karbono-60,
tiel ke la kriza temperaturo de la superkonduktanto de molekuloj de karbono-60
levighis de 221¡ãC sub la nulo al 156¡ãC sub la nulo.
Iutage,
se sciencistoj realigos la superkonduktantan staton de karbono-60 en la ordinara
temperaturo, do la superkonduktanto de karbono-60 estos vaste aplikata, kia suspensia
trajno.
(VI) Kiamaniere cerbaj cheloj transdonas informojn?
Che
la naskigho en la cerbo de novnaskito estas maso da senordaj nervaj cheloj. Kiam
ghi malfermas la okulojn por rigardi la buntan mondon, etendas manon por kapti
objekton kaj audas vortojn de la patrino, la nervaj vojoj en ghia cerbo komencas
translokighi kaj post tio fiksighas chiu en sia loko.
En
la 90-aj jaroj de la 20-a jc. sciencistoj trovis, ke 4 molekulaj informoj transdonas
al la akso de nervaj cheloj instrukcion "venu" kaj "foriru",
dum la sensivaj aparatoj komprenas tiujn informojn. En 2001 oni malkovris, ke
kiam la akso ricevis du malsamajn molekulajn informojn, unu el ili ordonas haltigi
kaj la alia daurigi la iradon, la akso ech en tia okazo ne konfuzighas, ghi fermas
unu sensivan aparaton. Sciencistoj esploris ankau, kiamaniere la sensiva aparato
ricevas instrukcion kaj kiamaniere ghi transformas la instrukcion en realan agon.
Dank' al tiuj sukcesoj eble la
homoj scias kiel ripari la nervan sistemon de plenkreskuloj. La nervaj aksoj ne
povas reproduktighi, se ili estas rompitaj, tamen se ni povas ripari la informojn
utilajn al kresko de la aksoj, do ili povas rekreski sur la antaua loko.
(VII)
Homa aktivado kauzas varmighon de la terglobo
En
2001 la Internacia Komisiono pri Klimata Shanghigho unuafoje
publikigis, ke la homa aktivado estas unu el la gravaj kauzoj
de varmigho de la tuta terglobo en la pasintaj 50 jaroj. La
tergloba varmigho estas atmosfera malbonigho kauzita de karbona
dioksido kaj aliaj forcejaj gasoj.
La
homoj ellasas multe da karbona dioksido. Tio faris impreson, ke la plimultighanta
karbona dioksido kvazau vitra domo kovras surfacon de la terglobo. La sunaj radioj
trapenetras la atmosferon kaj varmigas la teran surfacon, tamen la varmo ne povas
disighi ekstere de la atmosfero, tial okazas forceja efekto.
La
donitajhoj de la nomita komisiono montras, ke de post la industria revolucio la
kvanto de karbona dioksido entenata en la atmosfero pliighis je kvarono, kio levis
la averaghan temperaturon de la terglobo je 0.6 gradoj C. en la pasintaj 100 jaroj.
Tion ja ne povas kauzi sole la natura shanghigho. Sen efikaj rimedoj la temperaturo
povus levighi je 1.4-5.8 gradoj C. en la venontaj 100 jaroj.
(VIII)
Usono malkovris gigantan "ujon" sorbi karbonan dioksidon
Fine
de la 70-aj jaroj usonaj sciencistoj diris, ke la arbaroj ellasas pli da karbona
dioksido, dum ili sorbas nur malmulte da ghi, sed en 1990 sciencisto de la Usona
Aviada kaj Kosmonautika Buroo publikigis tute kontrauan opinion, ke la arbaroj
sorbas karbonon.
La du opinioj
estas tute malsamaj. En 2000 chinaj sciencistoj faris kalkulon kaj venis al la
konkludo, ke en Chinio la arbaroj sorbas karbonan elementon.
En
2001 usonaj sciencistoj trovis, ke en Usono estas giganta "ujo" sorbi
karbonon. Sur vasta tero kreskas vegetaloj, kiuj povas sorbi la superfluan karbonan
dioksidon el la atmosfero kaj la kvanto de la ensorbita gaso estas trione kiom
la totala kvanto de la gasoj ellasitaj de la usonaj forcejoj.
(IX)
Novaj medikamentoj kontrau leukemio
En
2001 sciencistoj elfaris novan medikamenton Gliveko kontrau leukemio, kiu jam
trapasis klinikan provadon al 75 mil leukemiuloj de 30 landoj.
En
la kanceraj cheloj de la leukemiuloj trovighas du specoj da genoj, kiuj povas
produkti enzimojn utilajn al rapidega kresko de la kanceraj cheloj, tamen Gliveko
povas malhelpi ilian enzimighon.
(X) La kvina formo
de materioj
Ghenerale en la
naturo la materioj havas nur tri formojn, t.e. solida, likva kaj gasa. Kiam oni
daure varmigas gason, ghi ricevas sian kvaran formon, t.e. plasman formon. Tiam
la elektronoj sin liberigis el la kateno de nukleo kaj libere movighas en la gaso.
Se
oni mallevas la temperaturon ghis absoluta nul grado, t.e. -273 gradoj C, tiam
la atomoj fundamente kvietighas, kaj aperas la kvina formo de la materioj. Sciencistoj
Bose kaj Einstein anticipe diris pri tio, tial ghi nomighas ankau Bose-Einstein-kondenso.
En
1995 sciencistoj realigis tiun formon. En 2001 du francaj esplor-grupoj atingis
novajn sukcesojn en tiuflanka scienc-esplorado.