En
la fino de 2001 mi havis la shancon partopreni en vintra esplorado "Kion ni povos
fari por ekologia protektado en la okcidento de Chinio". Che Dujiangyan de Sichuan-provinco
mi kaj aliaj 9 studentoj kaj lokaj oficistoj havis 3-tagan trejnadon kaj poste
kune venis esplori en la shtata rezervejo Longxi-Hongkou. Ni estis taskitaj fari
analizadon pri la interesodividantoj de la rezervejo.
La
rezervejo estas bela arbaro en montaro. Tie kreskas primitiva flauro nedetruita
de la homaro. Tie ni ghuis freshan kaj humidan aeron. Densaj kreskajhoj kovras
la montojn kaj klara Baisha-rivero tranchas la monton. Sub la montoj estas dometoj
el lignaj fostoj kaj tegmento el arboshelo. La tegmento estis tegita de musko.
Tie konservighas multaj tipoj de ekologia sistemo kaj vivas pandoj.
Por
protekti la belan lokon, la tiea registaro estas praktikanta planon cedigi terkulturadon
al forstumado.
Nia tasko estis
esti esplori la rilaton de interesoj inter la rezervejo kaj la chirkauaj loghantoj
kaj la influon de cedigo de terkulturado al forstumado sur la lokanoj, kaj la
esplorado farighos referenco por ellabori taugan politikon pri la rezervejo.
Ni
estis dividitaj en 5 grupojn. S-ro Zheng Weixian de la Wuhan-a Politekniko kaj
mi vizitis kamparanan familion en duetagha domo. La dommastro havas Luo kiel familian
nomon. La familio, konsistanta el 5 membroj de 3 generacioj, entreprenas gastejon.
S-ro Luo laboras en malgranda hidroelektrejo. Antaue li kulturis kampojn, bredis
porkojn kaj i.a. dungighis kiel taglaborulo. Post kiam oni ekpraktikis la planon
cedigi terkulturadon al forstumado, la loko farighis multe vizitataj de ekskursantoj,
precipe en somero. Dank' al tio lia gastejo multe enspezas. Kaj li ankorau bredas
porkojn. Pro bona medio kaj natura nutrajho, liaj porkoj kreskas bone, kaj ilia
viando estas bonkvalita. La tiea fumajhita porkoviando ghuas famon. Chi-jare la
tuta kvanto da viando de liaj 10 porkoj estis salita kaj fumajhita.
Post
ekpraktikado de la plano cedigi terkulturadon al forstumado, la registaro subvencias
chiun muon da kampo (15 muoj egalas 1 hektaron) 150 kilogramoj da greno. Kiam
la loka registaro decidis konstrui cisternon por traktado de malpura akvo, chiu
familio devis pagi 8000 juanojn (chirkau 8.3 juanoj egalas 1 usonan dolaron).
Tio malghojigis la kamparanojn. Sed poste ili kontentighis, ke ili multe profitis
de turismo, kiu prosperighis dank' al la praktikado de la plano cendigi terkulturadon
al forstumado.
Ni iris pli profunden
en la valo lau la vojeto apud la rivero. Transirinte malgrandan lignan ponton,
ni venis al iu familio. La familio konsistas el 4 membroj kaj portas la familian
nomon Wang. Videble la ekonomia stato de la familio ne estas bona, ke iliaj vestoj
estas malnovaj kaj flikitaj. Ili kulturas drogherbojn kaj ankorau ne enspezas
de tio. Sed ili kredas, ke fine ili gajnos monon.
Ni
vizitis ankau aliajn kamparanojn kaj la vilaghestron.
Post
la esplorado ni prezentis raporton "Analizo pri koncernatoj de interesoj de la
Rezervejo Longxi-Hongkou". Ni estis emociitaj de la honesteco, bonkoreco kaj komprenemo
de la kamparanoj pri la ekologia protektado.
-------------------------------
*
Studento de Lanzhou-universitato en la nordokcidento de Chinio.