En
Chinio, kiam oni parolas pri granda pando kaj blankkapa presbito, oni ofte mencias
profesoron Pan Wenshi, doktorigan instruiston de la Vivologia Akademio sub la
Pekina Universitato kaj mondfaman specialiston pri tiuj du raraj bestoj.
En
1979 pro grandarea disflorado de sinarundinario (Sinarundinaria nitida),
speco de bambuo, grandaj pandoj perdis manghajhojn
kaj multaj el ili mortis de malsato. En 1980 prof. Pan Wenshi organizis internacian
kunlaboran grupon, kiu faris 4-jarajn observadon kaj esploradon al sovaghaj pandoj
en la Naturparko Wolong, Sichuan-provinco. Li prezentis raporton al la registaro
kun celo intensigi esploron pri sovaghaj pandoj kaj ilin protekti. Li diris, ke
la plej bona metodo por protekti la grandajn pandojn estas lasi ilin en la naturon,
sed ne bredi ilin en kaghoj. La koncerna departemento akceptis lian proponon kaj
iom post iom efektivigas ghin.
Marte
de 1985 Pan kaj liaj 3 studentoj komencis spuri, observi kaj esplori grandajn
pandojn vivantajn sur la suda deklivo de Qinling-montaro, okcidenta Chinio. Ilia
laboro dauris 4 jarojn. Dank' al la senlaca penado Pan finfine gajnis konfidon
de pando nomata Bela, tiel ke li povis observi ghin kun nenia sinkasho. Pro tio
li farighis la unua sciencisto, kiu observis la tutan proceson de la nasko de
suspektema pando, sub komplete naturaj kondichoj. Post tio li plurfoje gvidis
siajn lernantojn observi la trajtojn, vivmedion, vivpremon, dangheron kaj genetikon
de la grandaj pandoj sur altaj montoj en la meza kaj suda Chinio kaj registris
la findindajn donitajhojn pri iliaj translokigho, seksardo, parigho, nasko kaj
sercho de manghajhoj.
Li la unua malkovris la socian strukturon, agmanieron kaj parighon de la sovaghaj
pandoj kaj unuafoje trovis, ke la plureco de senoksidigita ribonukleata acido
(DNA) de granda pando ankorau ne montris samsangan parighon kaj konigis la mondon,
ke la grandaj pandoj ankorau ne eniris en sakstraton de la natura evoluo. Pro
siaj grandaj atingoj en la esplorado li akiris 10 premiojn chinajn kaj internaciajn.
Li mem farighis mondfama specialisto pri grandaj pandoj.
En
la pasintaj dekkelkaj jaroj aro da junuloj sin vicighis inter la esplorantoj gvidataj
de Pan. Por kontinue esplori kaj registri la naskon de granda pando autune kaj
vintre de 1994, 1995 kaj 1996 ili pasigis pli ol 5 monatojn chiujare en grotoj
sur sovagha monto. Chiufoje, rememorante tiujn tagojn, Pan ne povas regi sian
emocion. Li neniel povas forgesi la tagon marte de 1985, kiam 21-jara esploristo
Zeng Zhou falis de klifo kaj mortis pro spurado de la pando.
Dank'
al protektado, nun jam mildighis la premo al vivo de la grandaj pandoj en Qinling-montaro.
Samtempe kun tio li konstante esploris pri la socia ago de primatoj, tre proksimaj
al la homoj, por pli bone konigi aktivadon de la grandaj pandoj. Li portempe chesigis
sian esploron pri la grandaj pandoj en Qinling-montaro kaj sin turnis al esploro
pri la blankkapaj presbitoj, alispeca rara animalo en Guangxi, suda Chinio. La
blankkapaj presbitoj estas animaloj vivantaj duone sur arbo kaj duone en groto
en tropika zono. Nun en la tuta mondo estas nur 700 tiaj presbitoj, kiuj vivas
senescepte en Guangxi.
En 1997
kune kun siaj lernantoj Pan Wenshi fondis esplor-bazon de blankkapaj presbitoj
en Chongzuo-gubernio, Guangxi, Chinio. Kompare kun esploro en Qinling-montaro,
chi-foje li donis pli grandan atenton al sercho de metodoj por radikale solvi
la ekologian krizon. Unuflanke li observis kaj esploris pri la geografia situo
de la blankkapaj presbitoj, kvanto de la grupoj kaj ilia reproduktigho, gvidante
la sciencan esplor-grupon, kaj aliflanke senlace propagandis mediprotektadon al
la lokaj kamparanoj kaj plibonigis iliajn vivkondichojn. Oktobre de 1999 en Usono
li ricevis premion de 50 mil usonaj dolaroj pro sia protekto de sovaghaj animaloj
kaj post nelonge 100 mil juanojn kiel alian premion de mediprotektado. Li decidis
asigni tiun sumon por popularigi uzon de metano en du vilaghoj, kiujn frekventas
blankkapaj presbitoj, por ke la lokanoj ne plu bruligu lignon kaj rezervu la arbaron
al la animaloj. Lia malavara mondonaco estis rekompencita. La loka registaro fermis
shtonhakejon, kie vivas la blankkapaj presbitoj. Nun la tieaj kamparanoj donas
grandan atenton al mediprotektado. Tie la shtelchasado estis fundamente bremsita.
Iuj, kiuj antaue kontrauleghe chasis rarajn bestojn, nun deadmonis aliajn de la
chasado kaj resendis la vunditajn simiojn en la naturajn sovaghejojn. La loka
registaro kategorie malpermesas la tradician produktan metodon forbruligi sovaghajn
herbojn por ekspluati la teron. Protekto de la ekologia medio jam profundighis
en la homan koncepton.
Junie de
2001 la esplorgrupo, gvidata de Pan, ghoje rimarkis, ke en lia esplorbazo kun
areo de 20 kvadrataj kilometroj, nun viglas 212 blankkapaj presbitoj, sed en 1997
estis malpli ol cent. La alia ghojiga afero estas, ke baldau realighos lia deziro
racie utiligi la tiean karstan fizionomion kun blankkapaj presbitoj, por krei
novan mediprotektan turismon por ekonomia disvolvigho.
Pan
diris: "Mi opinias, ke la nuna embaraso de la vivo de sovaghaj animaloj estis
kauzita de la industria kaj agrikultura civilizacio dum miloj da jaroj. La homoj
estas kapablaj krei novan civilizacion por helpi ilin liberigi sin el la embaraso
por atingi la harmonian kunekziston de la homoj kaj naturo. Mi nomas tion mediprotekta
civilizacio." Li diris ankau: "Mi jam vidis auroron de la ekologia civilizacio."