Ghenerale
oni opinias, ke satelitoj estas altteknologiaj produktajhoj kaj ilia uzado ne
tiel koncernas la ordinaran homan vivon, sed fakte, la praktikado de satelitoj
jam montrighas en chiuj flankoj de la homa vivo. Satelitaj telekomunikado, TV,
radio, larghrubando, navigacio, sem-kulturo kaj telesenso nun bone servas al la
popola vivo kaj multe shanghas ghin.
Satelita larghrubanda reto
Kvankam
chiuj centraj urboj de Chinio nun estas ligitaj per altrapidaj larghrubandaj fibro-optikaj
kabloj, tamen oni ankorau ne plene ghuis avantaghon de la reto. Kial? La problemo
de la "lasta kilometro" ne estas solvita, kaj fakte la uzantoj estas ligitaj ankorau
per mallargha, malrapida linio.
Nun oni solvas tiun
problemon per kvar teknologioj, el kiuj tri servas nur en plansetlejoj, sed la
satelita larghrubanda reto bone servas al pli granda areo kaj ajna loko. Ech en
la vasta okcidenta Chinio, kie oni loghas dise, ghi sentigas al la homoj mirindan
efikon, tuj post kiam oni uzis kelkajn horojn por starigi ghiajn instalajhojn.
Fakte,
la instalajhoj ne estas multekostaj kaj servo de la fina aparato de satelita larghrubando
ne estas tre pagiga, tial oni povas mendi la larghecon kaj rapidecon de la rubando
lau sia bezono kaj uzi ghin kune kun aliaj. La satelita larghrubando povas facile
servi al la neatenditaj uzantoj. Ekz. iu kompanio decidas okazigi urghan telefon-televidan
kunvenon, kio certe ne povas realighi en la loko sen larghrubanda reto kun neniu
antaua preparo, sed tio farighas facila nur post peticio kaj instalado de satelita
rubando en kelkaj horoj.
Kaj krom tio, en la vasta
okcidenta regiono de Chinio pro la malgranda loghantaro, disa loghateco kaj malbona
medio kauzita de forta ventosablo kaj konstanta natura katastrofo, disvolvi larghrubandajn
instalajhojn ne estas bona elekto, char tie konstrui telefon-liniojn kaj kablojn
estas multekoste kaj plie la linio facile detruighas. Se oni uzas satelitan larghrubandon,
la problemo facile solvighas. La satelita larghrubando estas uzata por satelita
teknologio kaj ne malhelpata de geografiaj kondichoj.
Satelita telesenso
La
satelita telesenso estas uzata en la ordinara homa vivo. La artefarita satelito
similas al "mirindaj okuloj" de la kosmo, pere de ghi oni facile faras kompletan
observadon al la terglobo.
Praktikado de la satelita
telesenso havas chefe 3 sistemojn, t.e. la sistemon de satelita navigacio kaj
lokalizo, tiun de geografiaj informoj kaj tiun de telesenso. Menciante la satelitan
navigacion kaj lokalizon, oni nature pensas pri ghia uzado en la sistemo de intelekta
trafika administrado, fakte ghi estas efika ne nur en ghusta arangho de veturiloj,
observado kaj regado, sed ankau en telekomunikado, mezurado, mapado, konstruado,
min-ekspluato, agrikulturo, elektra sistemo kaj kuracado.
"Granda
Ursino n-ro 1" estas sistemo de satelita navigacio kaj lokalizo uzota de Chinio.
Ghi konsistas el du sinkronaj ter-satelitoj. Kompare kun la samspeca sistemo de
Usono, kiu konsistas el 24 lokalizaj satelitoj, la china "Granda Ursino n-ro 1"
estas facila en telekomunikado, rapida en lokalizo kaj preciza en tempodifino.
Antau nelonge ghiaj du sinkronaj satelitoj estis sukcese lanchitaj, kaj post nelonge
Chinio farighos la tria lando, kiu povas mem esplori, ekspluati kaj konstrui la
sistemon de satelita navigacio kaj lokalizo.
Dank'
al uzado de la sistemo de satelitaj geografiaj informoj sciencistoj povas fari
precizan elektronikan mapon, kun kiu oni ne vojeraras kaj facile trovas sian lokon
kaj la irotan vojon.
Telesenso ludas gravan rolon
ankau en observo kaj takso de naturaj katastrofoj kaj prospektorado de naturaj
richfontoj. Chinio jam starigis la sistemon de observo kaj kontrolo de naturaj
katastrofoj kaj takso de ili kaj povas kontroli kaj taksi superakvon, trosekecon,
arbaran incendion, neghegon kaj aliajn gravajn katastrofojn. Dum la ekstreme granda
inundo de Yangzi-rivero en 1998 la sistemo ludis gravan rolon, liveris pli ol
100 bildojn de la katastrofoj kaj donis gravan sciencan bazon por kontroli kaj
taksi la katastrofon.
Satelita telekomunikado
Ofte
okazas, ke ie poshtelefono ne bone funkcias. Se oni uzas satelitan poshtelefonon,
oni ne plu havas tian chagrenon.
Kvankam uzado de
satelita poshtelefono estas tre pagiga, tamen ghi estas tre utila al la maraj
petrolistoj kaj homoj, kiuj laboras sur senlimaj kampoj. En la okcidenta parto
de Chinio, kompare kun aliaj teknologioj, la supereco de satelita telekomunikado
estas tre rimarkinda. Pro sia granda kapacito satelita poshtelefono povas fari
diversan telekomunikadon kaj formi sendependan reton kun granda fidindeco. Sed
pli grave estas, ke ghia konstruado estas mallonga, rapide profitodona kaj shpariga.
Ghuste pro uzado de la teknologio de satelita telekomunikado, la 28-an de junio,
2001, la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono sukcese solvis la problemon de telefonado
en la lastaj 47 landlimaj vilaghoj kaj realigis la promeson de la regiona registaro
pri facila telefonado en chiuj ghiaj vilaghoj.
Dank'
al progreso de la satelita telekomunikado kaj kresko de ghiaj uzantoj, en la proksima
estonteco la elspezo por satelita poshtelefonado mallevighos tiel, ke la uzantoj
estos pagipovaj kaj tiam ili havos sian propran satelitan poshtelefonon, kiel
nun vaste uzatan poshtelefonon, kaj telekomunikos chiam kaj chie tute lau sia
volo.
Satelita TV
Pere de 10 satelitoj
hodiau en Chinio oni povas ghui televidajn programojn de 11 kanaloj de la Centra
TV-stacio kaj 35 kanaloj de lokaj stacioj.
Popularigho
de la satelitaj radio kaj televizio portis la homojn, vivantajn en izoliteco en
la modernan socion. Enketo montras, ke nun la satelitan televidon ghuas 99% de
la china loghantaro sur 95% de la china teritorio.