Per la teknologio kombinanta adsorbon
kun purigo, katalizo kaj bruligo chinaj sciencistoj sukcese solvis la problemon
de poluo de medio pro granda kvanto da eluzita organika gaso kun malalta denseco.
Nun la inventintoj ricevis specialan premion "Pokalo de la Homa Sano"
de la Internacia Federacio de Inventistaj Asocioj.
Respondeculo
de la nomita temo diris, ke tiu teknologio sukcesis ne nur pro la nova teknologio,
sed ankau pro la nove inventita adsorbilo -- chelar-forma aktiva karbono, ghia
industria produktado kaj sukcesa solvo de la malfaciloj en la tradicia traktado
de la eluzita organika gaso, t.e. granda venta rezisto, granda konsumado de energioj
kaj duafoja poluado. Samtempe kun tio oni inventis serion da purigaj instalajhoj
konsistantan el adsorba lito, altefika kataliza lito kaj automata regsistemo.
Ili estas malgrandaj, plurfunkciaj, efikaj en purigado kaj ne tre pagigaj de la
funkciado. Chiutage la inventajho povas purigi milojn kaj dekmilojn da kubmetroj
da eluzita organika gaso. Ghi havas brilan perspektivon pro sia praktika valoro.