Orharaj
simioj vivas en Yunnan-provinco, Chinio. Iliaj hejmo, Baima-neghmonta protektata
shtatnivela naturparko de Chinio, baldau plivastighos.
La
orharaj simioj apartenas al la unuagradaj protektataj bestoj de Chinio. Ili age
similas al la homoj. Nun ilia kvanto estas nur 1000-1500. Ili estas ununuraj primatoj
vivantaj pli ol 4000 metrojn super la marnivelo. Dum la lastaj jaroj la altebenajhaj
arbaroj estis detruataj pro homa chasado, ke ilin grave minacas pereo. Ili vivas
dise kaj mankas al ili geno-intershangho, ke ili serioze degeneras. Tial ili estas
enlistigitaj en la rughan libron de pereontaj raraj bestoj de la mondo.
Por
savi la orharajn simiojn Yunnan-provinco plivastigos la Baima-neghmontan naturparkon,
je 100 mil hektaroj. En la estonteco funkcios tie institucio por studi pri la
orharaj simioj kaj ilia arbara vivmedio, starighos savejo de la bestoj, kulturejo
de porkarbaj arboj kaj manghejo de sovaghaj bestoj.