En Xiaobaofang-strateto de Pekino trovighas tri neatentokaptaj
dometoj, kie estas la Pekina Poshta Muzeo, la plej malgranda muzeo en Pekino.
Unu kaj duona dometoj estas uzataj kiel ekspoziciejo, kiu sisteme prezentas la
historion de la china poshto.
En 1905 tie estis
la Pekina Ghenerala Poshtoficejo de Qing-dinastio (1644-1911). Poste la oficejo
spertis kelkajn shanghojn kaj ech farighis loghejo de urbanoj. En 1996 post rebonigo
de la loghejo la Pekina Poshta Administra Buroo starigis tie la muzeon.
Kvankam
malgranda, la muzeo konservas elegantan konstruan stilon de Qing-dinastio. La
turistoj povas ne nur viziti la ekspoziciejon, sed ankau acheti filatelajhojn
kaj librojn pri la historio de la china poshto. La prospekto de la muzeo estas
farita en formo de memorkoverto. La fronta flanko havas rughan fonon en la mezo,
kio prezentas tradician chinan koverton; en la maldekstra supra angulo presighas
emblemo de la muzeo kiel poshtmarko; la poshtstampo sur ghi montras la daton de
oficiala malfermo de la muzeo - la 19-a de februaro 1997. Sur la dorsa flanko
trovighas bildo pri la antikva poshto kaj en la koverto estas presita klarigo
kaj 2 poshtmarkoj pri la china poshto, kiuj havas valoron de kolektado.