En la arbara parko de Wenquan-gubernio
de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono starighis la unua domo de salamandro
en la mondo.
Salamandro nomighas ankau bebo-fisho
au 4-pieda fisho. Ghi vivas nur en Xinjiang de Chinio kaj Kazahstano. Ghi estas
rara besto protektata de Chinio kaj enlistighis en la rugha libro de la Internacia
Unio por Konservo de Naturo kaj Naturaj Richfontoj kaj en tiu de pereontaj bestoj
de Chinio.
Salamandro apartenas al rara richfonto
de biovarieco de Chinio. Fakuloj konigis, ke la prasalamandro en Xinjiang vivis
antau 250 milionoj da jaroj en la akvo en Junggar-baseno kaj apartenis al amfibio.
Antau
3 jaroj sub la sankcio de la Xinjiang-a registaro starighis la Wenquan-a Salamandra
Rezervejo de Xinjiang. La vivspaco de salamandroj estis efike protektata kaj ilia
kvanto pli kaj pli multighis.
La salamandra domo
estas kune investita de la Xinjiang-a registaro, la Bortala-a Mongol-nacia Autonoma
Subregiono kaj Wenquan-gubernio. En la domo oni povas koni la vivmedion de salamandro,
kio estas utila por protekti tiun beston.