En la tigro-ghardeno de Harbin de
Heilongjiang-provinco, Chinio, naskighis 4 blankaj tigroj, inter kiuj trovighas
rara neghtigro tute blanka.
La neghtigro estas femala.
Tutkorpe blanka, ghi havas nur malklarajn kafkolorajn striojn sur la frunto, malantauaj
kruroj kaj vosto.
Respondeculo de la tigro-ghardeno
diris, ke la blanka tigro kun nigraj strioj apartenas al vario de bengala tigro.
Nun trovighas nur iom pli ol 200 blankaj tigroj en la mondo, kiuj vivas chefe
en la subtropika zono. Estas la unua fojo, ke en frosta loko de Chinio naskighis
4 blankaj tigroj. Iliaj gepatroj devenis de Svedio kaj Italio en 2000.
La
naskigho de neghtigroj estas rezulto de gena shanghigho de blankaj tigroj kaj
ekzistas nur kelkaj tiaj tigroj en la mondo. La neghtigrido, kiu naskighis en
Harbin, estas la unua neghtigro el la dua generacio de blankaj tigroj naskitaj
en Chinio.
La neghtigrido bone vivas kaj post 3
monatoj montrighos al vizitantoj.