En
la komenco de novembro rusa aeroplano kunportanta honoran gaston - blankan balenon
el la Norda Poluso, atingis la internacian flughavenon de Dalian. La blanka baleno
unuafoje venis al Chinio kaj membrighis en akvario de la urbo.
La
3-jara blanka baleno, longa je 4 metroj kaj peza je 500 kilogramoj, estas femala
kaj milda. Antau la alveno al Chinio ghi lernis rondiron, kantadon kaj kison.
Kiel la unua membroghi enloghighis en polusa domo de la akvario. Por mallevi la
temperaturon de la domo laborantoj preparis 2-3 tunojn da glacio. Post 2 monatoj
vizitantoj povos rigardi ghin.
La blanka baleno
vivas en la Arkta Cirklo kaj chiutage manghas 50 kilogramojn da freshaj fishoj.
Ghia vivdauro estas 30-40 jaroj. En la unuaj tagoj post la naskigho ghi estas
blanketa kaj kun kreskado ghia korpo pli kaj pli blankighas. Pro frotado kun glacio
en la Arkta Cirklo, ghiaj antauaj kaj malantauaj naghiloj glatighas.
Laudire
aliaj 3 blankaj balenoj en Rusio akceptas korpo-ekzamenon kaj trejnadon. En marto
de 2002 ankau ili venos al Dalian.