Hospica servo en Chinio

 

    Chiuj esperas, ke ilia vivo finighos en paco kaj rideto, sed kiom da homoj ghuis tiun felichon?

    Hospico "Sankta Kristoforo", la unua en la mondo, estis fondita de brita doktoro en 1967. Kiel sendependa fako, la hospica servo havas historion de nur 30 jaroj, sed ghi vekis atenton vaste en la mondo.

    Hospica servo estas la plej profunda prizorgo al la vivo kaj digno de la homoj. Ghi zorgas ne nur la korpon, sed ankau la animon de la malsanuloj. Per la organizitaj apartaj servoj oni flegas malsanulojn, laueble mildigas ilian doloron, helpas ilin ghuste koni la morton kaj malfortigas iliajn timon kaj maltrankviloghon pro la morto, por ke ili povu ghui humanecan atmosferon en siaj lastaj tagoj kaj forlasi la homan mondon en paco, trankvilo kaj digno.

Morto en rideto

    Li Songtang estis kuracisto en la kamparo. Li vidis multajn maljunajn malsanulojn, kiuj dolore suferis de korpa kaj spirita turmentado pro la malsanoj. Li ekhavis la ideon fondi hospitalon, kiu liveros helpon al maljunuloj mortontaj. En 1992 li fondis Songtang-hospitalon, la unua hospico en Chinio.

    La hospitalo akceptas maljunulojn suferantajn apopleksion kaj malfruperiodan kanceron. En chiu chambro estas lito disponata de flegantino, kiu tagnokte servas. La flegantinoj estas junaj kaj gajaj. Ili flegas la maljunulojn en iliaj lavado, razado, manghado kaj neceseja afero. Ili masaghas la malsanulojn, konversacias kun ili kaj distras ilin per rakontado kaj kantado. Krom kuracistoj tie laboras ankau 10 psikologiaj doktoroj, kiuj faras psikan kuracon al la malsanuloj. La malsanuloj havas malsamajn karierojn, kvalitojn kaj kondichojn, sekve ili havas malsamajn bezonojn. Do la doktoroj kuracas ilin lau aparta maniero konfroma al chiu individuo.

    La principo de la hospitalo estas maksimume kontentigi la malsanulojn, ke ili forlasu la homan mondon sen ajna bedauro. Familianoj de la forpasintoj estas dankaj al la hospitalo. Iu maljunulo forpasis, kaj liaj 4 filinoj skribis al Li Songtang: "Kiam ni akompanis nian patron ghis lia lasta momento kaj vidis, ke li foriris en paco, nia koro estis plena de danko. Ni amas nian patron, sed ni estas okupitaj. Vi ne nur flegis nian patron, sed ankau helpis nin. Ni esperas, ke pli multe da malsanuloj povos trankvile fini sian vivon en via hospitalo."

Malfacila situacio de hospica servo

    La socio evoluas kaj la homoj sentas pli kaj pli grandan premon. Oni ne havas sufichan tempon kaj energion por flegi malsanajn familianojn. En la situacio de malsuficho de malsanulaj litoj en la hospitaloj kaj la manko de tempo por familianoj flegi malsanulojn, hospico estas bona elekto. Nun funkcias centoj da hospicoj en Chinio kaj cent el ili estas kompare grandaj. Sed bedaurinde granda parto de la hospicoj funkcias en malfacilo, ke iuj fermighis nelonge post la fondigho, aliaj funkcias kun financa malfacilo kaj triaj ech falis en deficiton. Kial? Chinoj ne kutimighis al la vorto "hospico", char oni tradukis ghin kiel "hospitalon por antaumorta flegado". La chinoj ne shatas la vorton "antaumorta". "Antaumorta"? Chu tio ne signifas malesperighon? Kruela vorto!

    Enketo montras, ke 70% de la maljunuloj preferas morti en sia hejmo. Hospico estas hospitalo, sed ne hejmo. Malsanuloj senescepte deziras prizorgadon kaj flegadon de la familianoj kaj parto de ili havas la tradician ideologion, ke gefiloj devas flegi kaj akompani ilin ghis ilia lasta momento. Do, se iu konfidas sian maljunan patron au patrinon al hospico, li sentas premon de la parencoj kaj amikoj, ke li ne estas bona filo.

    Aliflanke, gheneraldire hospicoj fondighis sur malforta ekonomia bazo, kaj la pago estas malpli alta ol tiu por ordinaraj hospitaloj.

    Prenu la hospicon Songtang kiel ekzemplon. Antaue multaj el la pacientoj estis shtatpagataj. Sed nun oni faras en Pekino medicinan asekuron kaj la hospico Songtang ne estis enlistigita kiel hospitalo por pacientoj alighintaj al medicina asekuro, do preskau neniu el tiuj malsanuloj vizitis ghin. La direktoro de la hospico falis en maltrankvilighon. En la lastaj jaroj la hospico akiris malmulte da mondonaco.

    Tial hospicoj tre deziras helpon de la koncernaj departementoj kaj filantropoj. Li Songtang diris, ke nia lando havas Espero-fonduson (por helpi malrichajn geknabojn daurigi lernadon), do kial oni ne establu maljunulan fonduson? Maljunuloj konsistigas 10.76% de la totala loghantaro de Pekino. Se chiu pekinano donacas 1 juanon, oni povas kolekti dek milionojn da juanoj. Kaj tiam Pekino havos sufichajn hospicojn. Nun ni jam establis "Monkolektan Fakon por Hospica Servo de la China Maljunula Fonduso". Li esperas, ke bonkoruloj donos helpon al la afero de hospica servo.

Hospica servo, neevitebla temo

    Malgrau la malklara perspektivo de hospica servo, la koncepto de hospica servo vole nevole influas nin. Unue ghi enkondukis en ordinarajn hospitalojn la ideon de hospica servo. En 1988 la Medicina Instituto de Tianjin (unu el la plej grandaj urboj de Chinio, proksime de Pekino) fondis la Esploran Centron de Hospica Servo, la unuan en Chinio. Koncepto de psikologia prizorgo jam influis iujn medicinajn lernejojn. En la Chefurba Medicina Universitato oni starigis la fakultativan kurson de hospica servo. La kurso jam dauris 3 jarojn. Ankau en la Kunming-a Medicina Instituto oni establis en 1999 la kurson de hospica servo kaj regule invitas d-ron Ma Ke al lekcio, kiu iniciatis la hospican sekcion en la Tria Popola Hospitalo de Kunming.

    Li Songtang kaj iuj aliaj personoj ofte lekcias en universitatoj por helpi la studentojn starigi ghustan konon pri morto kaj la koncepton "bone trakti la vivon".

    Ankau entreprenistoj kaj flantropoj partoprenis en tiu afero. La Fonduso de Le Jiacheng (richa komercisto de Hongkong) establis en Shantou la unuan chinan ripozdomon por kanceruloj kaj intencis fondi ankorau 15 ripozdomojn kunlabore kun hospitaloj en diversaj lokoj de Chinio, inkl. 2 en Pekino, kaj unu el ili, sub la Pekina Kancerologia Hospitalo, eklaboris en majo de 2000.

    Disvolvighante la hospica servo penis sin konformigi al la socio kaj multaj hospitaloj malakcentis la vorton "antaumorta" kaj anstatauigis ghin per "prizorgo" k.s., dum ghia servo disvastighis al flegado al pacientoj de kronikaj malsanoj kaj kadukuloj.

    Post nelonge eble aperos la tendenco, ke multaj el ni preferas pasigi sian lastan tempon en hospico. Malaltigho de mortokvanto, longigho de la vivo kaj malaltigho de naskokvanto faros Chinion maljunula lando. 10% de la chinoj aghas pli ol 60 jarojn kaj tiu nombro kreskas en granda rapideco malofta en la mondo. La problemo montrighas pli serioza en grandaj urboj. Lau statistiko en la fino de 2000, 1.88 milionoj da pekinanoj, nome 14.6% de la totala loghantaro de Pekino, aghas pli ol 60 jarojn. Kaj 34% de tiuj homoj ne vivas kune kun siaj infanoj. Prognozo montras, ke post 40 jaroj Chinio eniros en la kulminan periodon de maljunigho de la socio.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16