Pro spirita premado kaj malbona efiko de medikamentoj
pli kaj pli multighas sendormuloj en Shanhajo. Fakuloj avertas, ke sendormeco
estas malsano kaj oni devas kuracci ghin per malsamaj rimedoj konforme la patogenan
kauzon, sed ne sole per dormigiloj.
La enketo de
la Chin-medicina Hospitalo de Shanhajo montras, ke pli ol 15% de la urbanoj suferas
de sendormeco, kaj plie, la nombro tendencas al pligrandigho. Oni enketis al 2813
pacientoj, kies chefa malsano estas sendormeco, kaj informighis, ke pli ol duono
de ili estas 31-50-jaraj kaj la ceteraj -- pli-ol-50-jaraj. Virinoj konsistigas
pli ol duonon de tiu nombro. La malsanuloj chefe estas entreprenaj administrantoj,
financ-oficistoj, shtatoficistoj kaj senlaborighintoj.
La
enketo montras, ke multe shanghighis la kauzoj kaj simptomoj de sendormeco. Oni
ghenerale opiniis antaue, ke sendormeco estas simptomo, sed ne malsano. Ghi kauzighas
de neurastenio kaj atakas chefe gejunulojn. Nun sendormeco kauzighas chefe de
troa ekscitigho, kaj la okcidentaj evoluintaj landoj rigardas ghin kiel nervan
malsanon. Wang Qiao, fama chin-medicina kuracisto kaj profesoro de la Shanhaja
Chin-medicina Universitato, diris, ke kiuj suferas de sendormeco pli ol du semajnojn
au al kiuj ne efikas dormigiloj, tiuj devas viziti kuraciston, alie ilin atakas
kronika malsano.
Fakuloj diris, ke urbanoj suferas
de sendormeco chefe pro jenaj kauzoj: A. psikaj kialoj, ekz. sentemeco, longa
meditado kaj troa atentemo; B. malsanoj, kiaj maljunula arteriosklerozo, knabina
miokardiito, stomaka malsano, rena malfortigho kaj spirita depresio kaj maltrankvilo;
C. malfavora medio en la vivo; Ch. medikamentoj, ekz. iuj dormigiloj kaj antibiotikoj
povas estigi psikan ekscitighon kaj malfacilan endormighon.