Chinio estas unu el la plej fruaj generaj lokoj de
la homaro. Jam de tre malproksima antikveco la praavoj de la china nacio vivis
kaj generis sur la vasta tero de Chinio. En multaj lokoj de Chinio oni trovis
restadejojn de primitivaj homoj. La yuanmou-aj homoj trovitaj en la gubernio Yuanmou
de Yunnan-provinco de suda Chinio vivis antau 1.7 milionoj da jaroj. Ili estis
la plej fruaj primitivaj homoj en Chinio ghis nun konataj. Sed la plej fame konataj
primitivaj homoj, pri kiuj la materialoj estas plej abundaj, estis pekinaj simi-homoj.
Pekinaj
simi-homoj
Sur la monto Longgu apud Zhoukoudian,
sudokcidente de Pekino, estas shtonkavernoj. De 1927 chinaj sciencistoj trovis
sinsekve en tiu loko pli ol 40 fosiliojn de simi-homoj. Krome, oni elfosis fosiliojn
de pli ol 90 specoj de mamuloj, dekmilojn da krudaj shtonaj instrumentoj kaj cindron
miksitan kun lignokarbo, animalaj ostoj, semoj de celtido kaj shtonpecoj. La simi-homaj
fosilioj kaj restajhoj de la antikva kulturo montris, ke tie antau ch. 500 mil
jaroj amase vivis primitivaj homoj. Ili estis la pekinaj simi-homoj, fame konataj
en la tuta mondo.
Lau aspekto la pekinaj simi-homoj
tre similis al simioj, sed ili estis homoj, char ili jam povis iri rektastare
kaj elfari pintajn kaj akrajn shtonajn instrumentojn kun egho por chasi bestojn
kaj elfosi mangheblajn tuberojn de plantoj.
Ili
scipovis porti naturan fajron estigitan per fulmo al sia kaverno por baki manghajhon
kaj sin varmigi, kaj konservi la fajron longtempe.
Tiam
en la loko, kie vivis pekin-homoj, la klimato estis varmeta kaj humida, chie kreskis
arbaroj kaj herboj. Sur la vasta herbejo vivis grupe sovaghaj chevaloj, cervoj,
megaceroj (Megaceros pachysteus) kaj antilopoj. Ankau rinoceroj kaj elefantoj
iris ofte tien por serchi manghajhon. Che la riveroj kaj lagoj vivis bubaloj,
lutroj kaj riveraj leopardaj katoj. En la densaj arbaroj vivis tigroj, leopardoj,
lupoj, ursoj kaj aliaj rabobestoj, kiuj minacis la pekinajn simi-homojn. En tia
danghera medio la pekinaj simi-homoj kunvivis kelkdekope, kune kolektis fruktojn
de arboj kaj chasis bestojn. La trovitaj fosilioj de simi-homoj montras, ke ili
vivis meznombre nur 14-15 jarojn.
Travivinte longan
periodon de ch. 300 mil jaroj, la pekinaj simi-homoj akumulis richan sperton en
la laboro, ankau ilia socia organizo ekshanghighis kaj iom post iom ili transiris
de primitivaj homoj al klana socio.
Ghermo de matriarka klana socio --
Dingcun-homoj kaj montkavernuloj
Antau ch. 200
mil jaroj la simi-homoj evoluis en paleohomojn, kiuj havis tre grandan progreson
en la korpa aspekto. En vasta tereno de Chinio oni trovis paleohomojn. Inter ili
la Dingcun-homoj trovitaj en Shanxi-provinco, vivantaj antau ch. 100 mil jaroj,
estis tre famaj. Samtempe kun tio oni trovis pli ol 2 mil shtonajn instrumentojn.
Ankau la Dingcun-homoj puzis hakajn, skrapajn kaj pintajn instrumentojn kaj faris
shtonajn trieghajn pintajhojn kaj sferajn instrumentojn. La shtonaj globoj kun
grandeco de pomo eble estis iliaj chasiloj kiel kunshnuraj shtonaj jhetiloj. Ili
envolvis du shtonajn globojn per felo respektive kaj ilin kunligis per fela shnuro.
Dum chasado ili tenis unu globon enmane kaj svingis la alian tiel, ke ghi rondire
flugu en la aero, kaj poste jhetis ghin al la celita objekto. La turnighanta shnuro
kun shtongloboj povis volvi la kolon au piedon de la chasajho. Oni iam trovis
en Xujiayao - unu el la historiaj restadejoj de Dingcun-homoj - pli ol 1500 tiajn
globojn, kiuj ja estis siatempe avangardaj armiloj.
Tiam
la paleohomoj komencis forlasi malordan geedzighon kaj iris en la stadion de sangaparenca
geedzigho inter anoj de samaj generacioj.
Ghis antau
ch. 50 mil jaroj la paleohomoj evoluis en novhomojn. El la historiaj restadejoj
de novhomoj trovitaj en Chinio, la plej fama estas tiu de montsupraj kavernuloj
vivantaj antau 17-18 mil jaroj. Ili loghis en kaverno supre de la monto Longgu
apud Zhoukoudian, tial oni nomas ilin montsupraj kavernuloj. Ilia aspekto estas
tre simila al tiu de la nunaj chinoj.
La montsupraj
kavernuloj havis pli progresajn laborilojn kaj laborkapablon. Ili povis bori truon
kaj poluradi. En la kaverno oni trovis 82-milimetran ostan pinglon glatan kun
akra pinto kaj malgranda truo. Tio montris, ke ili tiam portis kudritan felveston.
Ili kunligis truitajn bestajn kaj fishajn ostojn, konkojn kaj shtonetojn, kaj
pendigis ilin sur la kolo kiel ornamajhon. La montsupraj kavernuloj jam posedis
rimedon por fari fajron. Inter la historiaj legendoj de Chinio estas unu pri "ligno-borado
de Suirenshi por fari fajron", kiu ghuste spegulis la tiutempan atingon.
Ili
organizis sin en relative fiksitajn grupojn lau la sangaj parencoj kaj vivis en
matriarka klana socio. Ili simple dividis inter si la laborojn lau malsamaj seksoj
kaj aghoj. La viroj okupighis pri chasado kaj la virinoj pri kolektado de fruktoj
kaj aliaj, preparado de manghajhoj, kudro de vestoj kaj vartado de idoj. En la
socio de amasa geedzigho ili konis nur sian patrinon, sed ne la patron. La virinoj
ludis gravan rolon en la klano kaj posedis pli gravan pozicion ol la viroj.
En
ilia tombejo oni trovis chirkau la mortintoj shutitan pulvoron de hematito, kiu
eble simbolis sangon. Tio montris, ke ili jam havis primitivan religian koncepton.
La akompanajhoj che la mortintoj estis shtonaj instrumentoj kaj ornamajhoj sen
evidenta diferencigo. Tio signifas, ke la membroj de la klano estis egalrangaj.
Prospero
de la matriarka klana socio
Forpasis longa malfacila
tempo. En la tempo antau 6-7 mil jaroj, en iuj lokoj che la Flava Rivero kaj la
malsupra baseno de Yangzi-rivero de Chinio, la matriarka klana socio iris en sian
prosperan stadion.
Apud Xi'an, chefurbo de Shaanxi-provinco,
trovighas Ekspoziciejo de la Historia Restadejo Banpo, kie oni povas klare koni
la matriarkan klanan socion.
La restadejo, che la
orienta bordo de la rivero Changhe, okupas areon de ch. 50 mil kvadrataj metroj,
inkluzive de loghtereno, ceramika bakujo kaj komuna tombejo. Chirkau la loghtereno
estas fosajho pli ol 300 metrojn longa kaj 6 metrojn profunda kaj largha respektive
por protekti ilin de bestoatakoj. En la tereno dislokighas pli ol 200 diversformaj
terkavernoj, kiuj estis ilia komuna tenejo por konservi grenon. Krome, en ghi
trovighas ch. 50 domoj, el kiuj iuj estas duone subteraj ortangulaj, kaj aliaj
surteraj rondaj kun pintaj tegmentoj, kaj ambau specoj kun areo de ch. 30 kvadrataj
metroj. En la mezo de chiu domo trovighas fajrokavo por varmigi la domon. Chiuj
domoj alfrontas al unu centra granda ortangula domo kun areo de ch. 150 kvadrataj
metroj. Ghi estis loko por okazigi klanan kunvenon, feston au religian aktivadon.
Oni taksis, ke tiu vilagho povis enteni ch. 400 loghantojn. En la domo estas ceramikaj
potoj kaj shtonaj instrumentoj. Oriente ekster la ronda fosajho estas bakforno
por fajenco, kaj norde tombejo.
En la restadejo
eksponighas multaj frote formitaj shtonaj hakiloj, shtonaj, konkaj kaj ceramikaj
falchiloj, kaj ankau greno, legomsemoj kaj ceramikajhoj, konservitaj en kaverno.
Tio montris, ke la Banpo-homoj longe fiksloghis tie kaj regule kulturis grenon
kaj legomojn, kio provizis ilin per chefaj nutrajhoj.
El
iliaj ceramikajhoj trovighas speco de poto kun du ujoj unu sur la alia. La malsupra
ludas rolon de kaldrono kaj la supra tiun de vaporumilo, la plato inter ili surhavas
truetojn. Tie estas ankau alispeca poto kun eta busho, granda ventro kaj pinta
fundo, kiu povas mem klinighi por ghisplene cherpi dum preno de akvo. La desegnoj
sur la ceramikajhoj estas egallateraj trianguloj, paralelogramoj, fishaj, ranaj,
shafaj, cervaj kaj aliaj figuroj. Ili estas eminentaj primitivaj artajhoj.
Oni
trovis sur koloraj ceramikajhoj de Banpo 22 specojn de signoj, kiujn chinaj filologoj
opinias rudimento de la fruperioda china skriblingvo.
Disfalo de la klana
socio
Antau ch. 5 mil jaroj la ekonomio de la
klanaj triboj, loghantaj en la basenoj de la Flava Rivero kaj Yangzi-rivero, havis
rimarkindan disvolvighon, iliaj terkulturaj instrumentoj farighis pli avangardaj,
la areo de la kampoj pligrandighis kaj la produktokvanto pliighis. Ili ankau bredis
gregojn da porkoj, bovoj, shafoj, chevaloj kaj kokoj.
Pro
la disvolvigho de terkultura produktado, la viroj, kiuj antaue okupighis pri chasado
kaj fishado, iom post iom transiris al terkulturo kaj ceramika produktado. La
virinoj kontraue iom post iom forlasis tiujn chefajn produktajn fakojn kaj okupighis
pri shpinteksado kaj mastrumado. Tial la viroj iom post iom posedis regan pozicion
en la produktado kaj vivo. En la geedzigho aperis la fenomeno, ke la edzino loghadis
che la edzo. Ankau la sanga interrilato kaj hereda sistemo komencis esti kalkulataj
lau la patra linio. Tiam la matriarka klana socio transiris en la stadion de la
patriarka klana socio. Aperis ankau privata posedo, richeco kaj malricheco. La
primitiva socio iom post iom disfalis kaj transiris en la sklavan socion.