En la lastaj jaroj la nombro de
chinaj instruistoj pli kaj pli kreskis kaj ilia kvalito levighis. Nun en Chinio
laboras pli ol 10 milionoj da instruistoj, kiuj fundamente kontentigas la bezonon
de la eduka afero de Chinio.
Nun en Chinio funkcias
900 mezaj kaj altaj instruistaj lernejoj. Sole en 1996-2000 2.4 milionoj da kolegiaj
kaj universitataj lernantoj finis sian studon. La progresigaj instruistaj lernejoj
trejnis 280 mil mezlernejajn instruistojn kaj 780 mil elementlernejajn instruistojn.
En
2000 kvinono de la instruistoj de elementaj lernejoj havas diplomon de universitata
kolegio kaj 14.2% de la instruistoj de mezlernejoj estas el universitataj diplomitoj
kaj 31.3% de la universitataj instruistoj el esplor-studentoj.