La
Tero ekzistas depende de la Suno
En la senlima
universo brilas sennombraj steloj, kiuj senchese eligas lumojn kaj varmon. Sed
por ni, la homoj vivantaj sur la Tero, la plej grava estas la Suno. Oni povas
diri, ke sen la Suno ne estus ni, la homoj. De la antikveco en niaj okuloj la
Suno estas emblemo de la lumeco, nobleco kaj grandeco. Chiumatene, la Suno levighas
de oriente, vershante blindigajn lumojn kaj varmon al la homoj, prosperigante
la kreskadon de chiuj vegetajhoj kaj animaloj. Ech la Tero mem shuldas sian ekziston
al la lumoj kaj varmo de la Suno. Chiuj energioj de la Tero rekte au pere devenas
de la Suno. Ekz. la vegetajhoj shanghas, pere de fotosintezo, sunan energion en
la kemian. Pro geologia transformigho primitivaj arboj, kadavroj de mikroboj kaj
bestoj enterighis kaj post multegaj jaroj farighas karbo kaj nafto. Ankau ili
estas specoj de sunenergio, konservataj subtere. La sunenergio vaporigas akvon
de la riveroj, lagoj kaj maroj, transformas ghin en nubon kaj pluvon, kiuj falas
teren kaj farighas hidroenergio por la homoj. La Suno varmigas la atmosferon,
levas la varman aeron, tiel ke la malvarma kaj peza aero fluas tien por okupi
la lokon, formante la aeran konvekton. En multaj lokoj oni prenas la malmultekostan
venton kiel energion¡ Unuvorte, escepte de atomenergio, tervarmo kaj
kelkaj aliaj energioj, chiuj energioj, chu la akva, chu la venta, chu la karba,
chu la nafta, devenas de la Suno.
La Suno -- estro de la suna sistemo
De
sia naskigho la Suno jam pasigis 5 miliardojn da jaroj. Tamen ghi restas energiplena
junulo en la familio de la kosmo. Ghi vivos pliajn 5-10 miliardojn da jaroj. La
Suno estas ordinara astro. Ghi situas inter la sennombraj steloj de la Lakta Vojo.
Tamen ghi estas reganto de la suna sistemo.
La Suno
estas la plej granda astro en la suna sistemo. Ghia diametro estas 109-oblo de
tiu de la Tero, ghia volumeno -- 1.3-milion-oblo de tiu de la Tero kaj ghia maso
-- 330 mil-oblo de tiu de la Tero. Dank' al sia potenca gravito la Suno kreis
gigantan familion -- la sunan sistemon. En tiu granda familio la Tero havas 8
fratinojn grandajn kaj malgrandajn chiu kun siaj propaj trajtoj. Ili estas nomataj
la 9 planedoj de la suna sistemo. Krom ili, en la suna sistemo trovighas miloj
da astroidoj. Chirkau la planedoj rondiras dekoj da satelitoj. Krom la planedoj
kaj satelitoj estas miraklaj kometoj, sennombraj bolidoj kaj kosma pulvo. Chiuj
tiuj membroj de la suna sistemo senhalte rondiras chirkau la Suno.
La
Suno estas estro de la suna sistemo. La maso de la Suno konsistigas 99% de tiu
de la suna sistemo. La maso de chiuj ghiaj planedoj, satelitoj, kometoj kaj bolidoj
entute egalas nur 0.2% de tiu de la Suno.
De la
5 miliardoj da jaroj la Suno sendas siajn varmon kaj lumojn al chiuj membroj de
la granda familio. Sen la Suno ne trovighus tiu familio. Sen la Suno la Tero estus
malluma, malvarma, morteca kaj malvigla chielkorpo. Ghuste pro tio oni diras:
"La Suno estas patrino de la Tero."
Lumoj kaj varmo de la Suno
La
Suno estas arda globo el gaso. Ghi senchese eligas fortajn lumojn
chiudirekten. La sunlumoj estas tiel potencaj, ke oni tuj sentas
kapturnon kaj blindecon, rekte rigardante ilin dum kelkaj sekundoj.
Lau sciencista kalkulo la brileco de la Suno estas 500-mil-oblo
de plenluno.
La Suno senchese
disradias enorman varmon. De ghi nia Tero ricevas multan varmon chiusekunde. Tamen
la Tero ricevas nur 2.2-miliardonon de la varmo, elsendata de la Suno. La Suno
chiusekunde disradias 3.8x1033 ergojn au 9.18x1025 kaloriojn
da varmo.
Nuklea fuzio eligas enormajn lumojn kaj varmon
La
Suno elradias iom potencajn lumojn kaj varmon, sed kio brulas
tie? La brulajho certe estas la plej bonkvalita materialo. Ghi
brulas, disradias lumojn kaj varmon ne nur hodiau, sed ankau
ghis post dekoj da miliardoj da jaroj. Por esplori la originon
de la suna energio, la homoj penis dum multaj generacioj en
jarcentoj kaj nur en la 20-a jarcento malkovris la misteron
dank' al disvolvigho de la atoma fiziko. Estas la atomenergio
interne de la Suno, kiu produktas tiel fortajn varmon kaj lumojn.
Estas bone konate, ke meze de chia atomo
estas atomnukleo, chirkau kiu rondiras elektrono. La Suno plej abunda je hidrogeno,
kies atomo estas plej simpla. La hidrogena atomnukleo konsistas el unu protono
kun pozitiva elektro, kaj chirkau ghi rondiras elektrono kun negativa elektro.
Nu,
iom pri heliumo, alia elemento de la Suno. Meze de heliumo estas nukleo konsistanta
el du protonoj kaj du neutronoj. Chirkau la nukleo rondiras du elektronoj.
La
materio de la Suno estas preskau tute hidrogenatoma. En la mezo de la Suno ghi
estas kuntirata sub alta temperaturo kaj premado. Kiam la hidrogenaj atomnukleoj
kunpremighas tute proksimen, kvalita shanghigho okazas. Kiam 4 hidrogenaj atomnukleoj
kunighas, nova atomnukleo naskighas. Tiu nova atomnukleo ja estas tiu de heliumo.
En tiu metamofozo la pezo de unu heliuma atomo estas 99.3% de la pezo de 4 hidrogenaj
atomoj, dum la restanta pezo de la hidrogena atomo (0.7%) shanghighas en lumojn
kaj varmon kaj disradiighas. Tiu fenomeno, ke malpezaj atomnukleoj shanghighas
en pezajn atomnukleojn eligante fortajn lumojn kaj varmon, estas fuzio. La Suno
senchese eligas enormajn lumojn kaj varmon ghuste pro la drasta nuklea fuzio.
La Suno estas abunda je hidrogeno, materialo por nuklea
fuzio. Meze de la Suno chiusekunde 6.2x108 tunoj da hidrogenaj atomoj
faras reakcion de nuklea fuzio kaj transformighas en heliumajn atomojn chiusekunde,
dume 4.3x106 tunoj da hidrogenaj atomoj shanghighas en lumojn kaj varmon,
kiuj elighas. Eble iuj demandus, chu la materio de la Suno ne povos esti elcherpita,
se chiusekunde ghi perdas pli ol 4 milionojn da tunoj da materio. Kompreneble,
miliono estas grandega nombro, tamen ghi estas tute ne menciinda por la Suno.
Ech se chiom da hidrogeno de la Suno transformighos en heliumon, la Suno perdos
nur 0.7% de sia maso, tial oni ne devas maltrankvilighi pri la Suno.