En la fino de 2000 ses humanistoj
de Chinio flugis al Changcheng-stacio en Antarkto kune kun la Grupo de la 17-a
Scienca Esplorado de Antarkto. Tio estis la unua fojo por la chinaj humanistoj.
Raportisto Tang Shizeng de la china novajhagentejo Xinhua notis la vidajhojn,
kiuj neforgeseble impresis lin dum lia dumonata retado en Antarkto.
Animaloj
Pingveno
kaj foko -- Preskau chiuj animaloj en Antarkto havas du kolorojn: blanka kaj nigra.
La rokoj estas nigraj kaj la negho kaj glacio estas blankaj. Antarkto estas mondo
de negho kaj rokoj, kaj la animaloj, por enigi en tiun mondon vivon, sin kamuflas
kiel rokoj kaj negho. Ili estas konstantaj loghantoj de la loko.
Pejzagho
Glacia
krusto -- Antarkto estas giganta glacia bloko neniam degelonta, kun tero malmulta.
Glacia krusto faras Antarkton unika senhoma kontinento de la mondo.
Glacia
krusto sendube estas la plej bela miraklo de Antarkto. Flosanta sur maro, butere
blanka glacia krusto similas al glaciajha torto sur blua plado. Levighante kaj
subirante, la suno brulas super glacia krusto kiel naskightaga kandelo.
Sed
ofte plej bela estas plej danghera. Kiel infano avida je torto, vi certe provas
apreci ghian belecon. Sed kiam vi proksimighas al ghi, ghi tuj montras sian demonan
vizaghon kaj farighas pereiga enfalilo. Multaj herooj jam falis en ghin kaj farighis
eterna frostigita specimeno.
Shtono - En Antarkto
kaj sur ghiaj insuloj plej abundaj estas glacio kaj shtono. Ili kovras la tutan
teron escepte de glaciaj krustoj. Lau agho, shtono de Antarkto estas multe pli
juna ol glacio. Glacia krusto etendighas pli ol centon au ech milojn da metroj
sub la tero kaj akumulighis dum dekoj da miloj da jaroj. Ghia parto sub la tero
estas senshangha kaj estas materiala tenejo por arkeologia esplorado pri la historio
de la terglobo. Male al tio, shtono sur la tero estas erodita de la naturo kaj
vi povas klare vidi la tutan procedon de erodigho de shtono. La gigantaj rokoj,
grandaj kaj malgrandaj shtonoj, akraj shtonpecoj, malgrandaj gruzoj kaj ech pulvoro¡
formas muzeon de la tuta procedo de erodigho.
Se
oni estas atentema, li certe povas trovi belajn shtonetojn. Sed mi pensas, ke
chie videbla nigre grizaj shtonoj estas pli karakterizaj je Antarkta gusto. Ili
kun kruda ekstero, la ovala formo, helkoloraj muskomakuloj, peze kushas sur strando
kaj en valo, rakontante dezertecon de miloj da jaroj.
Meteo
Sunlevigho
-- Ech en somero vi devas ellitighi noktomeze kaj havi taugan lokon apud maro,
se vi volas vidi sunlevighon. Sed en esenco, tie en nokto estas hele. Vi trovos,
ke vi havos kamaradojn -- la plej fidelaj loghantoj de Antarkto -- pingvenojn.
Antau longe ili jam atendas che la maro.
En la momento
tuj antau sunlevigho la chielo aspektas plej bele. Kiam la suno elsaltas el post
la maro au glacia krusto, ghiaj radioj estas tre intensaj. La rokoj kaj unu flanko
de ondoj estas prilumataj de la suno, kaj ili similas al milionoj da kandeloj
salutantaj la levighantan reghon. La pingvenoj sur la bordo rigardas al la suno,
kaj la plumoj sur ilia brusto estas orumitaj, kvazau chiuj portus oran antautukon.
La luno -- Ghi estas malofta gasto pro mallongeco
de nokto kaj malofteco de serena vetero. Pro tio ghia apero estas eksterordinara
surprizo.
Vento - Ghi estas esenca regho de Antarkto.
Ghi establis sian stabon sur la plej alta loko en la mezo de la senlima glacia
krusto kaj ofte eliras el ghi por inspekti sian teritorion. Kie ghi aperas, tie
tremas la tero kaj skuighas la montoj, skuighas shtonoj kaj ploras la chielo.
Ghia volo estas neatencebla. La maro levas ondojn sub ghia ordono kaj negha shtormo
furiozas sin apogante sur ghia potenco.
Sed feliche
estas, ke tiu despoto estas soleca, ghia teritorio tro dezerta, nek herbo nek
arbo tie kreskas, do neniun celon ghi havas por sia atako.