Chinaj
sciencistoj faris ekspedicion al Arkto en 1995 kaj 1999 respektive. Nun la China
Akademio de Sciencoj preparas la trian por 2002.
Chi-foje
la chinaj sciencistoj komencos sian sciencan esploron de la azia kontinento. Ili
transpasos la Arktan Oceanon kun celo trovi novan vojon traugan al chinoj en ilia
scienca esplorado pri Arkto kaj plenigi la blankon en ilia esploro de Arkto. La
plano de chi-foja esplorado ampleksos plurajn fakojn, kiaj kibernetiko, mezurado
kaj mapado, ekologio, geologio kaj marologio.
En
1957 fama china meteorologo, geografo kaj membro de la China Akademio de Sciencoj,
s-ro Zhu Kezhen, diris: "Oni devas esplori la terglobon en la tuto. La formigho
kaj evoluo de la natura medio de Chinio estas konsistiga parto de tiu de la terglobo
kaj tial la ekzisto kaj evoluo de la polusaj regionoj havas striktan rilaton kun
Chinio."
En
la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento Chinio komencis sian sciencan esploron al Antarkto
kaj tie konstruis Staciojn Zhongshan kaj Granda Muro. Multe da sciencistoj tie
faris esploradon kaj akiris aron da altnivelaj sciencaj fruktoj. Kompare kun esploro
pri Antarkto tiu de Chinio pri Arkto rikoltis tre malmulte. Kvankam en 1995 kaj
1999 chinaj sciencistoj dufoje faris esploron en Arkto, tamen chi-kampe Chinio
estas multe pli postighinta ol avangardaj landoj.
La
scienca ekspedicio al Arkto en 2002 dauros 3 monatojn. Unue, la ekspedicio faros
1000-kilometran piediradon de la rusa insulo Komunisma Junulara Ligo (81 gradoj
N, 95 gradoj E) al la norda poluso. Se la laboro estos glata, do ghi per piediro
faros sciencan esploradon trans la Arkta Oceano. Due, ghi faros sintezan sciencan
esploron de iuj tipaj regionoj che la Arkta Oceano en 2 monatoj.