Muziko, ponto por interkomunikado sen landlimo
La 7-a Kantokonkurso “Muziko, sen Landlimo” okazis en 2005 en la Internacia Komunika Kolegio de la Ĉina Komunika Universitato. Ĝi celas akceli interkomunikadon kaj interkompreniĝadon de studentoj de Ĉinio kaj aliaj landoj per de la maniero ke ĉinoj kantas fremdlandajn kantojn kaj alilandaj studentoj kantas ĉinajn kantojn. La konkurso “Muziko, sen Landlimo” konsistas el unua konkurso, duonfinalo kaj finalo. La partoprenantoj konkuris pri 12 premioj por plej bona solisto, plej bona solistino, plej bona kantoarto, plej bona grupo, plej granda latenteco, plej granda plaĉo kaj la plej alta premio — Kolegia Premio.
La kantokonkurso okazis jam en 7 sinsekvaj jaroj. Kaj ĉiufoje ĝin ĉeestis pli ol cent studentoj el Britio, Usono, Koreio, Japanio k.a., kiuj studas en pli ol 30 superaj lernejoj inkluzive de Pekina Universitato, Pekina Fremdlingva Universitato, Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Ĉinaj studentoj aktive aliĝis al la konkurso, kaj duono el ili partoprenis en la finalo.
Mi partoprenis kantokonkurson en Ĉinio
La gajninto de la Kolegia Premio de la konkurso de 2005 estis bela malajzia junulo Ye Jinhua, kiu studas en la Ĉina Komunika Universitato. Per la kanto “Nubo de Hejmloko” li gajnis ankaŭ la premion por plej bona solisto.
Ye Jinhua naskiĝis en ordinara familio, kies prapatroj transloĝiĝis de Guangdong en suda Ĉinio al Malajzio. Li povas flue paroli en la ĉina lingvo dank’ al la lingva medio de la familio kaj la ĉinlingva instruado en lernejo.
“Por havi pli belan memoron pri la studenta vivo en Ĉinio, mi decidis partopreni la konkurson. Post interkonsiliĝo kun kunlernantoj, mi elektis la kanton ‘Nubo de Hejmloko’, ĉar ĝi povas esprimi la sentojn de fremdlandaj studentoj en Ĉinio, kaj ankaŭ povas kortuŝi la juĝantaron.” Ye Jinhua opiniis, ke partopreno estas pli grava ol premio, tial en la konkurso li ne sentis streĉitecon kaj kantis tre bone.
“Kiam oni anoncis la plej altan premion, mi jam gajnis la premion por plej bona solisto kaj tute ne atendis ke mi gajnos la plej altan premion. Mi ne atendis ankaŭ tion, ke al mi donos premion la geedzoj de la ambasadoro de Bangladeŝo al Ĉinio kaj gvidanto de la Internacia Komunika Kolegio.” Rememorante la kortuŝan vesperon, eksciteco aperas sur la vizaĝo de Ye Jinhua.
Post la konkurso Ye Jinhua ĝoje vespermanĝis kune kun siaj malajziaj geamikoj por festi la sukceson.
“Laŭ la kutimo de miaj ĉinaj geamikoj, mi devas tuj telefoni al miaj gepatroj ke ili dividi kun mi la ĝojon. Sed tiam miaj gepatroj jam enlitiĝis, do mi diris al ili en la sekvanta vespero.” Malajzio kaj Ĉinio situas en la sama horzono, kaj la vespero finiĝis je la 21-a horo, sed zorgema Ye Jinhua konsideris ke liaj gepatroj laboros en la sekvanta tago, do li kaŝis al ili la ĝojon ĝis la sekvanta vespero.
Ankaŭ aliaj fremdlandaj studentoj ĝuis ĝojon de sukceso same kiel Ye Jinhua. Bela rusa fraŭlino Ye Lin studanta en la Dua Pekina Fremdlingva Instituto gajnis la premion por plej bona lingvo pro la kanto “La Luno Pruvas Mian Koron”. Mongola knabino Jing Hua per la kanto “Stacio de Adiaŭo” gajnis la premion por plej bona solistino. Hungara knabino Victoria studanta en la Pekina Fremdlingva Universitato kantis la kanton “Maro, Mia Hejmloko”. La rigardantoj estis kortuŝitaj de ŝia sincera sento kaj kune kantis kun ŝi, kelkaj el ili eĉ kriis: “Victoria, mi amas vin!” Victoria gajnis la premion por plej granda plaĉo.
Mi certe partoprenos en la venonta konkurso
La konkurson partoprenis pli ol cent studentoj. Post komenca konkurso kaj duonfinalo, nur dekkelkaj povis partopreni la finalon. Liu Fengren, samlandano de Ye Jinhua kaj studento de la Ĉina Komunika Universitato, estas unu el la konkursantoj kiuj ne povis partopreni la finalon.
“Mi partoprenis la konkurson ĉefe por akompani mian korean samĉambranon, do ni elektis korean kanton ‘Mia Koro Bategas’. Mi ne povas paroli en la korea lingvo, kaj ni ekzercis plurajn tagojn, sed mi ankoraŭ ne memoris la tekston de la kanto. Mi skribis tiun sur mian manon kaj kantis legante.” Ili sin preparis por gajni la premion por plej bona grupo, sed ili malsukcesis kaj sentis iom da bedaŭro.
“Eble ni povis kanti pli bone, sed nun mi ne hontis pro nia malsukceso, ĉar ni faris tion laŭ nia eblo, pli grave estis, ke vigliĝis mia vivo en Ĉinio. Mia principo estas ‘Partopreno estas pli grava’. Krome, mi akiris multajn amikojn dum la konkurso, kaj tio estas mia sukceso.”
“Mi certe partoprenos la konkurson en la venonta jaro. Ni bone preparos nin por partopreni la finalon,” diris Liu Fengren en firmeco kaj memfido.
Ni esperas, ke la ponto “Muziko, sen Landlimo”, kiu celas antaŭenpuŝi la komunikadon de studentoj de Ĉinio kaj aliaj landoj, senĉese longiĝos kaj vastiĝos, kaj fine fariĝos alia senforma “Silka Vojo”.