3500-jara ginko

 

    En Fulaishan-pitoreskejo en la urbo Rizhao, Shandong-provinco estas 3500-jara ginko alta je 26.3 m kun la trunka perimetro de 15.7 m brakumebla por 8 personoj. Ginko, antikva kaj mirinda arbo, estas propra al Ĉinio. Ĝi valoras kaj ekonomie kaj dekoracie, kaj por purigi aeron kaj por beligi medion. En la antikva ĉina medicia libro “Ben Cao Gang Mu” estas notoj pri la oficina valoro de ĝiaj folio, frukto, radiko kaj trunko. Ginko estas unuaklasa planto protektata de la ŝtato.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688