La unua china kosmonauto Yang Liwei

de WA NA

     La 16-an de oktobro, 2003, la kosmoshipo Shenzhou-5 stabile surterighis en difinita loko de Interna Mongolio, kio markis, ke la revo de la china nacio pri spaconavigacio realighis kaj Chinio farighis la tria lando, kiu per siaj propraj fortoj sendis kosmonauton al la spaco. La tuta mondo gravuris la nomon de Yang Liwei en sian memoron.

     Yang, 38-jara mezstatura viro kun bela hauto kaj malalte tondita hararo, en agho tauga por kosmovojagho, ofte ridetas de ghojo.

     Li ne estas genia, sed diligenta en la lernado. Lia firma kaj obstina volo faris lin eminenta kosmonauto.

Por esti eminenta kosmonauto

     Januare de 1998 kiel unu el la kandidatoj por la pionira kosmovojagho de Chinio, Yang Liwei venis al la Pekina Centro de Kosmonauta Trejnado. Antau tio li estis eminenta piloto de chasaviadilo kaj havis historion de 10-jara flugado.

     En la centro li trapasis la unuan ekzamenon per plej bona noto.

     Chiufoje antau la trejnado oni devas bone pripensi la farotajn ekzercojn. Chiufoje Yang Liwei flugis la unua. En la trejnado li faris pli serioze. Chiufoje en la memoro li faris la ekzercojn kun neniu eraro. Sur muro de lia dormochambro pendis bildoj de kajuto de kosmoshipo kun diversaj shaltiloj kaj instrumentoj. Li parkerigis chiutage la bildojn kaj chiufoje post la trejnado li parkerigis la faritajn ekzercojn por mem ekzameni, chu estis io erara au preteratentita, kaj post tio auskultis prijughon de la instruisto. Ofte la instruisto demandis: "Kiel vi opinias pri la ekzercado?" Yang senhezite respondis: "Kun neniu eraro." La instruisto ridetis al li: "Vere, brave!"

     En simulado la 14 kosmonautoj faris la ekzercon unu post alia mallongan tempon en la kajuto. Por atingi la plej bonan rezulton, li videoregistris chiujn butonojn kaj instrumentojn kaj kopiis ilin en komputilon, faris ilin bildaro, memoris kaj parkerigis ilin en pli longa tempo ghis chio profunde gravurighis en lian memoron. Li partoprenis 5 ekzamenojn kaj chiufoje gajnis la unuan lokon.

     Chi-foje oni faris zorgeman laboron por elekti kosmonauton de la kosmoshipo Shenzhou-5.

     La unuafoja elekto estis farita komence de julio, 2003. Longa raporto pri la kosmonautoj estis transdonita al la jughkomitato. En la kunvenejo sidis kosmonautikaj medicinistoj, kosmonautikaj trejnistoj, psikologoj kaj gvidantoj de la centro. Oni faris detalan konigon al la jughkomitato. Post serioza analizo kaj komparo oni elektis 5 plej eminentajn el la 14 kandidatoj kaj Yang Liwei estis la unua el ili.

     Komence de septembro oni faris la duafojan elekton. Kaj la 5 homoj havis 2-monatan intensan trejnighon kaj la jughkomitatanoj elektis 3 el ili.

     La reira kajuto de la kosmoshipo Shenzhou-5 estis projektita por 3 homoj, t.e. direktoro, piloto kaj ingheniero. Kvankam chi-foje nur unu persono prenis la taskon navigacii en la spaco, tamen ankau la aliaj du devis esti trejnitaj por definitiva lancho kaj fari chiujn preparojn. Kaj en la lasta momento de la lancho oni decidis la unuafojan navigadon lau ilia fiziologia kaj psikologia statoj.

     Fine de septembro post kuna ekzercado en simulado Yang diris al la gvidanto: "Chio por mi estas normala kaj mi sentas min bone."

Chion li bone preparis

     La unuafoja spaconavigado estis eksterordinara tasko. Por plenumi ghin oni devis havi firman volon. Tiam antau Yang estis du defioj, la unua estis che enspacigho kaj la alia che la surterigho. Li faris bonan preparon por akcepti la defiojn.

     La unua defio estas, ke enspacighinte, oni facile suferas de konfuzigho, kiu certe malhelpas la kosmonauton en la navigacio. Yang multe legis similajn materialojn de Rusio kaj Usono kaj antau longe intensigis ekzercadon en la trejnado. La trejnado sur turnebla segho estis malfacila, tamen chiufoje li ekzercis sin tre longe por intensigi la fortecon. Fine la trejnisto opiniis, ke Yang povas trapasi tion sen ekzameno.

     Por la dua defio li longtempe ekzercis sin kaj akumulis sufiche da energio, tiel ke che eventuala malfacilo la kosmonauto devas elteni sharghon de 8.5G. Yang ja estas homo, kiu povas elveki energion en tre mallonga dauro. Ech hodiau li povas kuri 100 metrojn en 11"97. En la chiutaga trejnado li eltenis sharghon de 8G sur centrifugilo kaj lia korbatado estis 110 fojoj en sekundo. Tial che eventualeco li povas elteni la sharghon de 8.5G.

La neforgesebla 21-hora navigacio

     Nur antauvespere de la lancho de la kosmoshipo Shenzhou-5, t.e. vespere de la 14-a de oktobro, Yang informighis pri sia nova tasko. Li restis aplomba kaj endormighis la 8-an horon vespere. Li estis vekita de kuracisto nur en la 2-a horo matene de la sekvanta tago. Li ion manghis, refoje legis la tagordon kaj iris al la laborloko je la 5-a horo kaj 20 minutoj.

     Che la lancho de la kosmoshipo Yang sentis fortan tropezecon, kiu iafoje atingis 5G. Che disigho de la raketo kaj shipo li sentis subitan alchielighon, kio markis, ke li dronis en la stato perdi la pezon. Sur ekrano de la Kosmonaviga Komanda Centro de Pekino oni vidis, ke li duonkushis sur segho. Tio ebligis al la videoregistratoro facile filmi la tutan korpon de Yang. Fakte dum la navigacio li plurfoje soris en la kajuto. En la tuta procezo de la navigacio li trovis, ke la aero en la kajuto estas tre bona kaj la temperaturo estas tauga kun tre malmulte da shvebajhoj. Post unu horo kaj 37 minutoj, post kiam la kosmoshipo enorbitighis, li unuafoje prenis manghajhon en la spaco kaj post chiu 7-a horo li denove prenis malgrandajn kukojn kaj fishajhajn bulojn. Ghenerale dirite, Yang sentis, ke en la spaconavigacio lia sanstato estis bone reguligita. Li estis chiam kvieta kaj laboris tute lau la difinita plano. Li bone dormis kaj manghis. Krom tio li notis sian sperton pri la navigacio sur 7-8 paghoj. Li volas ordigi ilin kiel eble plej rapide. Li kredas, ke tio estos tauga por liaj kolegoj en la estonta navigacio.

     Che la motora bruligo antau reiro de la kosmoshipo li sentis, ke la shipo estis forte pushita antauen. Tio markis, ke li komencis reiri al la terglobo. Li sentis, ke li restis en la spaco tro mallonge. Li diris, ke estas granda ghuo rigardi la terglobon en la spaco.

     Kiam la parashuto elvolvighis, la shipo estis forte skuita. Li vidis, ke ekster la kajuto la shipo estas bruligata arde, sed interne de ghi la medimonitora sistemo bone funkcias kaj la temperaturo ne shanghighis. Li sentis fortan tropezecon. Tiam la instrumento montris, ke la shargho estas 3-4G, tamen antaue en la trejnado ghi iam atingis 8G. Che la surterigho de la kosmoshipo li sentis, ke lia korpo estas tro peza, tiam li kun la kapo malsupren sentis grandan premon sur la brusto kaj dorso. Char en la trejnado li havis sperton pri diversaj kazoj, tial li povis bone trakti tiun malfacilon.

     Surterighinte, Yang tuj kontaktis surterajn serchantojn. Post 2-3 minutoj oni malfermis la kajuton. Oni demandis pri lia farto, li respondis, ke li sentas sin tre bone.

     Reveninte en la loghejon, li ripozis mallonge kaj estis fizike ekzamenata 50 minutojn. Oni faris al li elektrokardiogramon, ultrasonan ekzamenon B kaj analizon de sango. Kuracistoj diris, ke chio estas normala che li.

     "La kosmoshipo laboris normale. Mi sentis min bone. Mi estas fiera pro mia patrio," ekzamenite, Yang Liwei resumis sian 21-horan spaconavigadon per tiuj vortoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688