Guo Chunning projektis la emblemon de la Pekinaj Olimpikoj

de WA NA

     La emblemo de la 29-aj Olimpikoj "China sigelilo – dancanta Pekino" kunigis la tradician chinan sigelilon kaj kaligrafion kun sportaj trajtoj kaj per arto variigis la ideogramon kaj lerte figuris sportiston, kiu kuras antauen kaj dancas por renkonti venkon. La homa figuro signifas chinan ideogramon 京 (Pekino).

     Ekde tiam, kiam la Internacia Olimpika Komitato publikigis la emblemon de la 29-aj Olimpikoj, la akceptejo de la Pekina Internacia Entrepreno-projekta Limigita Kompanio Shichuang, farighis tre vigla kaj la projektinto de la emblemo Guo Chunning estas bombardita de multe da intervjuistoj.

Deveno de 京

     S-ro Guo Chunning diplomighis el la Centra Metiarta Instituto, kie li studis pri komerca projektado.

     Komence de 2002 la Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj invitis la kompanion Shichuang al adjudiko por projekti la emblemon de la 29-aj Olimpikoj en Pekino. Post ripetada diskutado Guo kaj liaj kamaradoj venis al la komuna opinio, ke la projektajho devas montri kunighon de la enhavoricha kulturo de la 5000-jara Chinio kun la Olimpika kaj diskonigi la chinan kulturon pere de la 29-aj Olimpikoj.

     Olimpikoj estas festo de la tuta homaro. Do per kio el la tradicia china kulturo oni povas soleni la feston? Je la komenco Guo direktis sian atenton al kaligrafio, t.e. montri la Olimpikajn karakterojn per china ideogramo. Li fosis en multaj libroj kaj fine decidis preni la ideogramon 京 kiel la chefan parton de la emblemo de la Olimpikoj. En la moderna china lingvo 京 signifas Pekinon kaj ghia formo similas al homo kaj havas shangheblecon.

     Lau tiu pensfadeno Guo komencis cerbumadi pri la projekto: krei novan ideogramon 京 per antikva sigelgravura maniero por aludi la novan Pekinon, novajn Olimpikojn kaj montri la spiriton de la Olimpikoj "pli rapide, pli alte kaj pli forte". Li faris la ideogramon 京 similan al sportanta homo, kiu kun etenditaj brakoj kuras antauen. Por li tiu homfiguro aludas dancanton kaj montras, ke la china popolo invitas al Chinio amikojn de la kvin kontinentoj por la grandioza kunveno por kune soleni la grandan feston. Jen sub lia peniko la ideogramo 京 viglighis.

     Do kiamaniere oni devas montri la ideogramon 京 ? Guo nature rememoris la tradician chinan sigelgravuradon, ankau kiu estas antikva arto kaj kondensita signo.

     La sigeloj estas rughaj kaj por la chinoj rugho havas richan signifon, char ghi portas la signifon de felicho kaj bonauguro kaj rugho estas akra por la okuloj.

     Fakte ja ne estas facile montri tiun ideon kondense. Li do komencis fari figurojn sur blanka papero. Li faris pli ol 100 skizojn kaj nur tiam aperis antau li la kontentiga bildo.

     Tiam restis nur du tagoj por doni la projekton. En la tago, kiam oni devis doni la projekton al la Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj Guo estis bonhumora. En la tabelo de la emblemo li serioze skribis la titolon "Dancanta Pekino".

Revizio de la projekto

     La projektado ja estis glata, tamen la farado temporaba, tial en la malneto restis multe da bedauroj. Guo esprimis, ke se lia malneto estos aprobita, li volontos revizii ghin tagnokte.

     Gvidate de la Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj la kompanio Shichuang fondis projekt-revizian grupon, kies estro estis direktoro Zhang Wu kaj kies membroj estis Guo Chunning kaj alia projektisto Mao Cheng.

     Unue en la donita projekto la ideogramo estis kadrita kaj la abstraktita homfiguro iom shrumpigita. La Organiza Komitato postulis revizion. Oni faris 6 grandajn kaj sennombrajn malgrandajn reviziojn.

     En la reviziado Zhang Wu proponis, ke la figuro estu pli troigita, sed Guo insistas, ke ghi devas esti pli serioza. Kaj fine oni venis al la komuna opinio, t.e. fari delikatan shanghon, tial oni turnis atenton al shangho de la ideogramo 京 . Oni faris multe da shanghoj, sed la rezulto estis ne kontentiga. Por solvi tiun problemon Guo speciale veturis al Shangqiu, Henan-provinco, por esplori la ruinon de la chefurbo de Shang-dinastio. En la rudimenta projekto la ideogramo 京 estis simpla ideogramo, kiu nur iomete similas al homo kaj iomete sentigas movighemon. Fakuloj proponis, ke la ideogramo estu pli senghena. Post plurfoja modifado oni venis al la komuna ideo, ke la emblemo devas bone kunigi la ideogramon kun la homa figuro kaj ne perdi la karakterizajhojn de china sigelgravurado. Por tio Guo kaj aliaj faris sennombrajn provojn.

     "Ni faris revizion. Chu la kruroj devas esti pli rektaj au kurbaj? Kie devas esti la gravito? Kie devas esti la brecho? Kiom granda devas esti la brecho?" Fine, edifite de la drakaj ungoj en la shtonaj skulptajhoj de Chinio, ili metis la homajn piedojn ekster la kadron kaj samtempe iom retiris ilin. Tio iagrade bone montras la trajton de la china kaligrafio kaj koncepton, ke la chinoj estas posteuloj de la drako.

     "Revizio de la emblemo donis al ni lecionon pri la tradicia china kulturo," diris Guo kaj la fina arangho montris, ke la homa figuro estas pli senghena.

Ghojo kaj modesto

     Efektive Guo Chunning informighis jam en marto de 2003, ke lia projekto estis akceptita, tamen li promesis al la Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj teni tion en sekreto, tial li diris tion al neniu, inkl. de siaj familianoj. Se oni demandis, li simple respondis: "Eble." Li ne povis dividi sian ghojon kun aliaj, tio estis tre korprema.

     La emblemo projektita de Guo estis aprobita de la Internacia Olimpika Komitato, tamen li deziris, ke ankau la china popolo shatu ghin. Char sur la sidlokoj de la sporthaloj de la Olimpikoj sidos ordinaraj civitanoj, tial ilia aprobo estos tre grava por efektivigi lian ideon.

     Projekti emblemon de la 29-aj Olimpikoj estas rara shanco por Guo Chunning kaj liaj kamaradoj. Multe da projektistoj deziris propagandi la chinajn kulturon, arton kaj tradiciojn pere de la Olimpikoj, por ke la tuta mondo profunde konu Chinion. La emblemo estis elektita, tio estas nova startpunkto kaj poste estos pli da similaj projektoj ekzemple pri flagoj, memorajhoj, vestoj kaj sportaj medioj, tial Guo kaj lia kompanio deziras kiel eble plej rapide esti kvietaj por fari pli intensan laboron en la baldaua estonteco.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688