Modaj mezaghaj virinoj

de ZHANG SHUANG

     “Chi-jare shi aghas 20 jarojn, sed venontjare — 18 jarojn.” Jen vortoj de reklamo por kosmetikajho. Fakte la vortoj montris deziron de multaj mezaghulinoj pri rejunigho. La nunaj chinaj virinoj pli kaj pli junighas, kaj 30-40-jaraj blankkolumaj virinoj radias apartan charmon. Oni nomas ilin modaj mezaghaj virinoj. Tio signifas, ke mezaghaj virinoj en grandaj urboj vivas en maniero de junaj virinoj. Ilia enspezo ebligas al ili bone ghui la vivon, kaj ilia klereco ebligas al ili pli profunde kompreni la verecon, bonkorecon kaj belecon en la vivo. Ili estas novaj homoj de la epoko.

    Blankkolumaj charmulinoj aperas en stratoj de urbegoj chiutage matene. En okulplachaj vestoj ili iras kun fiero de diversaj anguloj de la urboj al oficejoj nomataj de komercistoj “luksaj laborghardenoj”. Pashbruo de iliaj altkalkanumaj shuoj atentigas ilin kaj la homojn observantajn ilin, ke estas multaj farendaj aferoj kiel antaue. Blankkolumaj charmulinoj bildigas belan vidajhon en mateno de urbegoj.

Moda konsumado

    “Modaj mezaghaj virinoj” estas determinitaj por 30-40-jaraj blakkolumaj virinoj. Reklamistoj klasifikas komercajhojn lau ilia gracia kvalito, kaj komercistoj cerbumas por allogi ilin al siaj vendajhoj. Pro tio la konsumado de la “modaj mezaghaj virinoj” pli kaj pli multkolorighas en kosmetikado, sveltigado, korpo-ekzercado k.s. Por rompi la limigon de agho kaj reteni la junecon, ili klopodas, char ilia enspezo estas suficha por efektivigo de iliaj deziroj: Ili vizitas la plej avangardajn beligejojn por ke ilia hauto brilu kiel tiu de 20-jarulinoj, ili vizitas sveltigejojn, kie oni povas kiel eble plej rapide forigi grason en ilia abdomeno, ili estas malavaraj por acheti multekostajn brustoformilojn kaj koksoformilojn, por ke ilia svelteco povu esti sama kiel tiu de junulinoj. Sekve post laboro tiuj virinoj denove lokalizas sian vivon. Ili scias, ke juna aspekto alportos al la vivo neatenditajn shancojn.

    La nomo “blankkoluma charmulino” estas suficha por ekspliki, ke profesiaj virinoj de tiu kategorio estas sociaj, sed ne naturaj, ke ili similas al shvebanta songho kaj japanaj donacoj lukse pakumitaj. Tial la reala vivo de la blankkolumaj charmulinoj estas fokuso de modaj gazetoj.

    Oni opinias, ke estas plej facile “lukri monon de virinoj”, kaj fakte estas pli facile lukri monon de virinoj de 30 jaroj. Agho de 30 jaroj por la nunaj virinoj ne estas dislimo, sed ili konscias, ke la kosmetikado de la vizagho estas plej grava. Kosmetikajhoj de mondfamaj markoj jam ne povas kontentigi ilin, kaj ili sin turnas al pli altnivela beligado kaj sveltigado. En beligejo ili demetas chiajn shajnigojn kaj ghuas chion lau sia placho. Sed 20-jaraj fraulinoj shajne ne estas pagipovaj por tio. Sinbeligado de “modaj mezaghaj virinoj” komencighas de kosmetikado de la vizagho, kaj tio estas la plej grava pasho en ilia konsumado. Antau forlaso de la hejmo ili kosmetikas sian vizaghon kaj de tio komencighas ilia bona humoro tra la tuta tago.

    Modo de tiuj mezaghaj virinoj montrighas ankau en ilia dieto. Kion ili prenas che matenmangho? Chu panon au frititan ovon? Ne, tute ne. Ili prenas nur tason da kacho el infana rizfaruno kaj lakto. La agrabla gusto kaj suficha nutro liveras al ili kaloriojn necesajn por mateno. Krome ili prenas ankau legomojn, nigran rizon kaj ovoflavon. Nutrajhoj por beboj plachas ankau al ili.

    Kiam ili rigardas malnovajn fotojn, ili shatas kompari siajn fotojn kun tiuj de la patrino. Che la komenco ili intencas nur trovi sian similecon kun la patrino. Sed fine ili trovas, ke ili, en agho de 32 jaroj, aspektas multe pli junaj ol la patrino en la agho de 25 jaroj. Tion decidas ne sole vesto, sed chefe la spirita stato kaj epoka atmosfero. La patrina generacio estis sinprema kaj singardema, sed ilia generacio estas vigla kaj liberanima.

Bona klereco

    La sindetenemo de la “modaj mezaghaj virinoj” montrighas ankau en ilia gracia konduto kaj klereco. En interparolado ili chiam montras rideton, atente auskultas kaj neniam urghas esprimi sin, nek interrompi la interparolanton. Che manghtablo ili montras shaton al chiuj pladoj, kiujn la kompano elektas. Dum manghado ili pushas al la kompano la pladon, kiun la kompano shatas, kaj che konto ili kviete auskultas proponon de la mastro. Se ili sin amuzas post mangho, ili nur silente trinketas, kio impresas, ke ili venas ne por kanti sed por auskulti. Se oni petegas ilin kanti, ili surprizas per sia bela vocho kaj bona kantado. Ilia gracia konduto kaj klereco rezultas de ilia “reshargo” — lerni pianludon au baleton. Tia konsumo faras tiujn 30-jarajn virinojn gracie kvietemaj kaj komprenemaj, kiaj knabinoj ne povas esti. Pro sia bona klereco “modaj mezaghaj virinoj” ricevas respekton de kolegoj kaj amikoj en sia laboro kaj vivo.

    La juna koro de “modaj mezaghaj virinoj” ne kontraudiras al maturigho de la intelekto kaj kresko de sperto. Ili tenas scivolemon kiel knabinoj. Progreso de la ekonomio, altigho de vivnivelo, facileco de komunikado, strebo al beleco kaj felicha vivo, pli kaj pli kuraghigata personeca vivmaniero… chio tio levas la junecon de la virinoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688