Antau
nelonge la China Junulara Federacio informis, ke 6 mil volontuloj
veturos al la okcidenta parto de Chinio por realigi la planon
pri servado al tiu regiono.
La plano estis iniciatita de la China
Junulara Federacio, Eduka Ministerio kaj aliaj ministerioj kaj
komisionoj kun la celo varbi studentojn por 1-2-jara servado
en la eduka, higiena, agronomia kaj aliaj rondoj en la bazaj
distriktoj de la okcidenta parto de Chinio. La plano celas akceli
la tiean ekonomion kaj larghigi la labordonan kanalon por la
chinaj studentoj.
Li Meiping, diplomito en 2003, la unua
en la Jiangxi-a Chin-medicina Insituto donis peticion por volontule
servi en okcidenta Chinio.
Shi diris: "Mi devoplene kaj
diligente laboros kaj por kuracado kaj por instruado au alia
laboro rilata mian fakon kaj mi certe fordonos mian tutan junecon
al la okcidenta parto de nia lando."
"Labori en la okcidenta parto
de nia patrio estas mia decido post longa pripensado. Mi opinias,
ke mia decido estas fierinda. Mi firme kaptos tiun shancon!"
tiel diris Li Meiping en la peticio.
Shia decido vekis grandan ehhon en
la instituto. Iam shiaj kamaradoj inkl. de shia bona amikino
ne komprenis shin: "La okcidenta parto de Chinio estas
loko malricha, trosekeca kaj mankas al ghi medicinistoj kaj
medicinajhoj. Kial shi volas labori tie?"
Shi diris, ke realigi personan valoron
estas shia granda aspiro. "Kvankam oni enspezas multe en
grandaj urboj, kie la vivo estas komforta, tamen la okcidenta
parto estas tauga por hardi firman volon. Ghuste pro tio, ke
tie mankas kuracistoj kaj medicinajhoj, mi povos plene utiligi
miajn sciojn."
Shiaj instruistoj varme subtenis shin. Ili opinias, ke por la
altlernejaj diplomighontoj estas grava koncepto pri elekto de
profesio. Ili energie laboras por levi la socian respondecon
de la altlernejaj diplomighontoj, por ke ili memkonscie hardu
sin en la socia bazo kaj malfacilaj lokoj.
La okcidenta parto de Chinio ampleksas
12 provincojn, autonomajn regionojn kaj municipon, kie la ekonomia
evoluo estas malrapida kaj mankas intelektaj kapabluloj. Por
junaj studentoj labori tie estas kombini la personan elekton
de profesioj kun la socia bezono.
Mo Feng, studento de la Profilaktika
Fakultato de la Pekina Universitato, rifuzis labori en la speciala
ekonomia regiono Shenzhen kaj anoncis sin por labori en la malricha
okcidento.
Li tiel klarigis sian decidon: "La
vivnivelo kaj kuraca nivelo de Shenzhen estas kompare altaj,
sed tie estas multe da diplomitoj de universitatoj. Kvankam
mi povus ludi mian rolon en Shenzhen, tamen ne grandan, sed
en la okcidenta parto de Chinio mi povos fari multe da laboroj
por establi profilaktikan centron kaj helpi la loghantojn en
shangho de la postighinta koncepto kaj vivkutimoj."
Nun funkcias varma telefona lineo en
la gvida centro por agado de la junaj volontuloj en la sidejo
de la China Junulara Federacio kaj chiutage multe da junaj homoj
telefonas tien por fari konsultadon kaj ankau en pluraj provincoj,
autonomaj regionoj kaj municipoj fondighis similaj establoj.
"Lau la bezono de la malrichaj
regionoj de la okcidenta parto de Chinio ni sendos al ili bonkvalitajn
diplomitojn de altaj lernejoj," diris Zhou Qiang, la unua
sekretario de la federacio. Li diris, ke tio estas utila al
la eduka, higiena kaj aliaj aferoj de la malrichaj okcidentaj
regionoj kaj ankau al kulturado de eminentaj gejunuloj kun modernaj
kulturaj kaj sciencaj scioj, laborsperto en la bazaj unuoj kaj
forta socia devokonscio kaj ankau utila por malstrechi premon
de labordonado por studentoj.
Oni diris, ke la junaj volontuloj, kiuj laboras en la okcidenta
parto de Chinio, povas ghui ne nur la politikon favoran al la
diplomitoj de altaj lernejoj, sed ankau aliajn privilegiojn
de koncernaj departementoj.s
Tie laborante, la junaj volontuloj
ricevos subvencion por la vivteno kaj trafiko kaj medicinan
asekuron kontrau akcidento kaj por enhospitala kuracado. Kaj
la eminentaj ricevos ankau medalojn.
La junulara federacio jam informis
chiujn provincojn, autonomajn regionojn kaj municipojn kaj ghis
nun ili jam montris deziron de 32 mil laborpostenoj, kaj sole
Xinjiang deziras 3.2 mil laborpostenojn, kiuj chefe estas por
distriktaj instruistoj kaj kuracistoj. Krom tio oni bezonas
ankau multe da entreprenaj administrantoj pri agronomio kaj
ekspluato de altteknologiaj produktajhoj.
La lokaj registaroj de la okcidenta
parto de Chinio kun granda deziro atendas la studento-volontulojn
kaj faras strechan laboron por bone aranghi iliajn laboron kaj
vivon kaj iuj lokoj jam faris konkretan aranghon por akcepto
de la volontuloj.