Februare
de 2002 en la 43-a Monda Konkurso de Gazetaraj Fotoj china fotistino
Wang Yao ricevis la unuan premion en kategorio de artajhoj.
Tiam multaj chinaj gazetoj konigis tiun junan fotistinon.
Kiam Wang Yao lernis en elementa lernejo,
shia foto akiris premion de novajhoj de Chinio. Antau 14 jaroj
mi vizitis shin. Tiam shi, kiel mezlernejanino, okazigis en
sia lernejo ekspozicion pri siaj fotoj. Shi profunde impresis
min per kvieteco. Nun shi, iom pli-ol-30-jara, multe plimaturighas,
sed shi restas kvieta kiel antaue.
En 1985, kiam la Pekina Mezlernejana
Novajh-agentejo varbis laborantojn, Wang Yao estis akceptita
de ghi pro la foto “Viziti lernejon en nova lerneja kostumo”
kaj farighis estrino de ghia fotista sekcio.
En 1988 post ekzameno shi eniris en
la jhurnalisman fakultaton de la China Popola Universitato.
Diplomitighinte el ghi, shi eklaboris en la fotista sekcio de
la China Novajh-agentejo. Tiujare shi akiris duan premion de
Chinio pro sia foto “Aviadila akcidento en Guilin”.
Post tio shi ekokupis sin pri grava
fotado de la novajh-agentejo.
En 1996 shi vizitis la Atlantajn Olimpikojn
kaj farighis la unua china fotistino, vizitanta la Olimpikojn.
En la dauro de 20 tagoj shi dormis chiutage nur 4 horojn. Por
foti plenan scenon de flaghisado de la china delegacio en la
Olimpika Vilagho shi grimpis instalajhon pli ol 10 metrojn altan.
Por kapti la momenton de kurado de china kuristo sur atletika
kampo shi kauris surgenue kelkajn horojn kaj forte lezis siajn
genuojn.
En 1998 shi laboris en Hongkong. Shi
faris foton “Tung Chee Hwa, chefo de Hongkong, inauguris
la unuan chevalkonkurson post reveno de Hongkong al la patrio”
kaj per tio akiris duan premion de chinaj novajhoj kaj en la
sama jaro shi farighis la unua fotistino el la 10 eminentaj
fotistoj de Chinio.
En 2000 shia fotoserio “Resurscenigho de 60-jara dancistino”
ricevis la unuan premion en la Monda Konkurso de Gazetaraj Fotoj.
Tio estas la plej alta premio, gajnita de china fotisto en la
nomita konkurso.
Auguste de 2002 shi okazigis ekspozicion
pri siaj fotoj “Unua impreso pri Usono” che la Monumento
de Vashington, kiam shi vizitis Usonon.
Wang Yao komencis sian fotadon en
la agho de 6 jaroj. En la agho de 15 jaroj shi farighis estrino
de la fotista sekcio de la Pekina Mezlernejana Novajh-agentejo
kaj post tio farighis profesia fotistino en la China Novajh-agentejo.
Oni povus diri, ke shia vojo estas glata. Sed kiu scius shiajn
penadon kaj suferojn?
Printempe de 1994 shi 6-foje vizitis
Karbominejon Mentougou antauurbe de Pekino kaj tie faris centon
da fotajhoj.
Wang Yao estis tre kontenta pri tiu
fotoserio, opiniante, ke shi unuafoje faris tiel freshajn kaj
solidajn fotojn. Sed shi estis ne certa, chu shia vojo de fotado
estas ghusta. Kiam s-ro Yuan Yiping, vicprezidanto de la China
Fotista Asocio, kun rideto diris al shi: “Via vojo estas
ghusta!”, shi sentis, ke subite shi elliberigis sin el
dilemo, kaj pli grave, shi ekkomprenis, ke chasi kuriozajhon
taugas al nenio, sed diligenta laborado montrighas en la chiutaga
penado.
En 1999 shi shi flugis al Nederlando
por lerni en la kurso gvidata de mondfamaj fotistoj. Chiujare
al la kurso estas invititaj 12 malpli-ol-30-jaraj eminentaj
fotistoj.
Shi devis plenumi la taskon de la kurso kun la temo “Forto”.
Cerbuminte pri tiu temo, shi pensis, ke shi devas foti Chen
Ailian, kiu resurscenighis en la agho de 60 jaroj por prezenti
chinan klasikan dramon “Rughdoma Songho” kaj pro
tio estis vaste atentata en Chinio. En sia miela semajno Wang
Yao faris 6-tagan viziton al dancistino Chen. La vivovojo de
Chen estas neglata. Shi estas febla miene, sed firmvola spirite.
Shi estis brila stelulino, sed silentighis plurfoje. Shi perdis
sian junecon kaj sian karulon. En la 80-aj jaroj de la 20-a
jarcento shi ekfunkciigis privatan danclernejon por prosperigi
la chinan nacian arton. Shia persona historio akordas al la
temo “Forto”, char shia historio mem montras la
artan historion de la nova Chinio kaj ankau la personan batalon.
Pririgardante la 20 fotojn de Wang,
instruistoj de la kurso miris kaj elektrighis, char la fotoj
mem montras “Forton”.
Wang Yao respektas ordinarajn homojn,
char ili formas bazon de la socio kaj subtenas la pezan socion
per siaj firmeco kaj vivforto.
Shia alta takso pri la modesta vivo
decidis la vastecon de la temo de shiaj fotoj kaj ebligas al
shi ghui la freshecon kaj belecon de la vivo.
La 30-an de oktobro, 2002, okazis
en Pekino novajh-premiado de Chinio. 9 fotistoj estis premiitaj,
el kiuj estis Wang Yao, kiu tamen ne cheestis la premiadon.
Tiam shi, kiel vizitanta fakulo, studis en la Arta Instituto
de Chikago pri disvolvigho de arto kaj merkato de fotoj de la
okcidentaj landoj kun Usono kiel la reprezentanto.
Shi sendis al sia amiko retposhtan
leteron el Usono, en kiu shi diris: “Mi daure fotos ordinarajn
homojn. En la mondo, kie la ordinaraj homoj konsistigas ghian
grandan parton, belo de la vivo trovighas chiam en la ordinaraj
aferoj. La problemo estas, ke oni ghenerale preteratentas ghin.”