S-ro
Tang Jun doktorighis pri komputiko en Usono en la 90-aj jaroj
de la pasinta jarcento. Kaj de tiam li sin okupas en la ghenerala
oficejo de Mikrosoft-kompanio pri esplorado kaj aplikado de
komputiloj kaj nun li estas ghenerala direktoro de la china
filio de Mikrosoft-kompanio de Usono.
Grava tasko
Estiel chefo de la china filio de
Mikrosoft-kompanio, li respondecas pri la operacioj kaj funkcio
de Mikrosoft en Chinio. Li sin okupas pri ordigo de la disvolva
strategio, merkato, vendado, teknika subteno kaj kompania figuro,
kunordigo de rilatoj kun registaro kaj administrado en la tuto.
Li kumulas ankau la gheneralan direktorecon de la Internacia
Teknika Centro de Mikrosoft en Shanhajo kaj gvidas la centron
kaj respondecas pri teknikaj servado kaj subtenado de Mikrosoft-kompanio
en 13 landoj kaj regionoj de Azio.
Li estas fakulo de la manipula sistemo
de la internacia eldono de Mikrosoft kaj ghia eminenta direktoro.
Li alighis al la kompanio en 1994 kaj sin ekokupis pri alta
direktoreco de la sekcio pri disvolvo de Windows NT. La de li
gvidata sekcio sukcese projektis, disvolvis kaj publikigis la
eldonojn japanan, korean kaj chinan (en simpligita kaj originala
formoj) de Windows NT 3.51, NT 4.0 kaj Windows 2000.
En 1997 li estis sendita al Chinio
por prepari la centron de teknika subteno de Mikrosoft-kompanio
en Shanhajo kaj julie de 1999 la ghenerala oficejo de la kompanio
promociis la centron al la Azia Teknika Centro pro ghiaj eminentaj
sukcesoj. Oktobre de 2001 la operacioj de la centro disvolvighis
al la tuta mondo kaj la ghenerala oficejo promociis ghin al
la Internacia Teknika Centro de Mikrosoft kaj dank’ al
siaj elstaraj sukcesoj li estis nomumita chefo de la china filio
de Mikrosoft-kompanio.
Granda honoro
La ghenerala oficejo de Mikrosoft-kompanio
alte taksas la administran talenton de Tang kaj en 1998 ghi
donis al la china filio de Mikrosoft eminentan premion Bill
Gates kaj en 2000 premion pri eminenta administrado kaj en 2001
la plej altan premion de granda honoro.
Mikrosoft eniris en la chinan merkaton
en 1992 kaj de tiam forpasis 10 jaroj. Nun en Chinio ghi jam
tute maturighis kaj intime fandighis en disvolvigho de la lokaj
industrioj. Tang kredas, ke dank’ al la komuna penado
de la saghaj kaj energiaj chinaj funkciuloj la china filio de
Mikrosoft-kompanio kune kun aliaj chinaj kompanioj pri softvaroj
atingos pli grandajn sukcesojn en renovigo de la softvaroj de
la china eldono.