Amon al mensdebilaj infanoj

de WA NA

    La 5-a de decembro, 2002, estis volontula tago. Je la 9-a horo matene Li Zhuo kaj shiaj kamaradoj venis al la Konvaleska Centro de Mensdebilaj Infanoj de Pekino. Samkiel antaue ili amuzighis kune kun la infanoj kaj helpis al ili fari simplajn sportojn.

     De la pordo de la klaschambro de la plej junaj infanoj alkuris knabo, kaptis la manon de Li Zhuo kaj kisis shian vizaghon. La knabo estas Gu Liang, finance helpata de Li Zhuo. Chiufoje, kiam Li Zhuo vizitas la konvaleskejon, Gu Liang bonvenigas shin per sia aparta maniero.

    Li Zhuo estas 18-jara knabino. Nun shi estas unuaklasa studentino de la jhurnalisma fakultato de la Pekina Haidian-a Universitato. Shi kolektas ladbotelojn, vendas ilin kaj per la akirita mono helpas mensdebilan infanon kaj shia famo jam vaste cirkulas tra la universitato.

Memvola helpado

     Li Zhuo estas malfelicha. Shia patro suferis de kancero kaj mortis komence de 2002. Por kuracado la familio foruzis la deponitan monon kaj shia patrino enspezas chiumonate nur 800 juanojn, tio estas la unika ekonomia fonto de la familio. Shi ne plu havas la ordinaran materian vivon kiel samaghaj knabinoj. La familia malfelicho kaj malricho multe suferigis la knabinon, kiu tiam lernis en mezlernejo, sed la malfelicho donis al shi fortan kapablon solvi malfacilojn. La forpaso de la patro ne malhelpis shian lernadon kaj post diplomigho de la mezlernejo shi sukcese eniris en universitaton post ekzameno. Shi jam alkutimighis al simpla vivado. En la tempo, kiam urba studento chiumonate konsumas mil juanojn, shi elspezas nur dekonon kiom li.

    En la dua duono de julio, 2002, antau kiam shi ricevis anoncon pri studentigho, shi senpage laboris en konvaleskejo. Tiam shi renkontis la mensdebilajn infanojn helpatajn de medicinistoj. Antau tiuj malfortaj grupoj da infanoj shi sentis, ke ili bezonas urghan helpon.

    S-ro Yang, estro de la konvaleskejo, konigis al shi la infanojn, kiuj plejparte devenis de la familioj, kie la geedzoj divorcis au la ekonomio estas malfacila. La 10-jara Gu Liang vekis shian atenton. Gu chiam sin kashis en angulo de la klaschambro kaj turnis atenton al neniu. Yang diris al shi, ke la patro de Gu Liang jam perdis sian laboron kaj lia patrino estas kriplulino. La malricha familio ne povas pagi por lia kuracado. Pro tio Li Zhuo sentis grandan malghojon kaj montris sian volon finance helpi la malgrandan Gu Liang.

Shia amo

    Tio signifas, ke chiumonate Li Zhuo devas donaci al Gu Liang cent juanojn. Tiu sumo ja ne estas malgranda por shi. Shia patrino ne povas doni al shi pli da mono. Shi intencis verki por honorario kaj fari horpagatan laboron, sed pro granda okupiteco shi tion ne faris.

     "Chu mi ne povas kolekti ladbotelojn? Char en la universitato multe da studentoj shatas trinkajhon kaj kolekto de ladboteloj ne estas malfacila. Kvankam tiel shi povas ricevi nur pli ol 40 juanojn monate kaj shi devas elvringi 60 juanojn el sia monujo, tamen shi pensis, ke tio estas bona, char tio ne malhelpas shian studon kaj utilas al mediprotektado. Komence shi prenis chiun ladbotelon, kiam shiaj kamaradoj eltrinkis, kaj post lernohoroj shi pririgardas chiujn angulojn de la universitato. Vespere shi kun granda sako da ladboteloj revenis en la dormejon. En la unuaj tagoj la rigardo de aliaj homoj forte pikis shin kaj vespere survoje de la klaschambro al la dormejo shi sentis honton porti la grandan sakon kun ladboteloj, sed memorante la malgrandan Gu Liang, shi persistis en tio. Por ne gheni aliajn kaj teni bonordon en la dormejo, shi kashas la ladbotelojn sub sian liton, kaj kiam shi havas multe da ladboteloj, shi forvendas ilin. Chiufoje shi povas ricevi nur iom pli ol 10 juanojn. Informighinte pri la kialo, ankau aliaj kamaradinoj helpis shin en la kolektado. Shia bonkonduto kortushis chiujn shiajn kamaradojn. Ankau aliaj volis finance helpi shin, tamen shi diris: "Se vi volas helpi tiujn infanojn, do kolektu por mi la ladbotelojn!"

    Hazarde instruisto informighis pri tio kaj laudis shin. Kun tempopaso pli kaj pli multe da studentoj alighis al shia vico por kolekti ladbotelojn. Kortushite de shi, la universitato finance helpas iun alian mensdebilan infanon en la nomo de chiuj studentoj kaj instruistoj.

    Shi diris, ke en feriaj tagoj shi faros pagigan laboron por la infanoj, sed post komenco de la nova semestro shi daurigos kolektadon de ladboteloj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688