Statistiko
de Unesko en la fino de 2000 montras, ke Chinio estis lando
kun plej multaj studentoj eksterlande en la fino de la 20-a
jarcento, ke ghiaj eksterlandaj studentoj konsistigis proksimume
kvaronon de tiuj de la tuta mondo. En 2001, 1.6 milionoj da
studentoj lernis en 108 landoj ekster sia patrolando, kaj 380
mil chinaj studentoj lernis en 103 landoj.
En la 21-a jarcento, pro la rapida
kresko de la ekonomio de Chinio, pli kaj pli multaj ghiaj studentoj
iris lerni eksterlande. Precipe la aligho de Chinio al la Monda
Komerca Organizo rapidigis la pordmalfermon de Chinio kaj ghian
kunighon kun la internacia socio kaj levis novan tajdon de eliro
de ghiaj studentoj. En 2001 kaj 2002, 50 mil studentoj eliris
el la lando por lerni. En la lastaj jaroj la trajtoj de eksterlanda
lernado havis novajn shanghighojn rilate celon, kanalon kaj
socian devenon.
Multighis cellokoj
En
la lastaj 2 jaroj la chinaj studentoj havis pli multajn eblecojn
por elekti vizitotajn landojn, kaj la plej preferataj landoj
estis Usono, Britio, Australio, Kanado kaj Novzelando. Precipe
Britio farighis la unua celloko, ke en 2002 chinaj studentoj
al Britio kreskis je 70% kompare kun 2001, kaj tiuj al Australio
kaj Kanado --- je 50%.
Chinio havas plej multajn studentojn
en Usono. De 1978 ghis 2001 189 mil chinaj studentoj iris al
Usono por lerni. En la lastaj jaroj daure kreskis la nombro
de chinaj studentoj al aliaj landoj. Kvankam Usono jam ne estas
la unua prefero de la chinaj studentoj, tamen la nombro de chinaj
studentoj irintaj al Usono kreskis de 50 en 1978 al dek mil
chiujare en la lastaj jaroj. Nun chinaj studentoj en Usono studas
preskau en chiuj fakoj kaj plejparto de la studentoj lernas
por magistrighi au doktorighi. Samtempe kun tio pli kaj pli
multaj usonaj studentoj venas al Chinio por lerni, kaj nun 5400
usonanoj lernas en Chinio.
Plurigho de elekto estas influata de
disvolvigho de la tutmondighinta ekonomio. Krome, tio dependas
ankau de la kvalito de edukado de la respektivaj landoj, la
kotizo, la facileco de akiro de vizo, la diferenco de poentoj
de la studentoj, kaj la pagipovo de la familioj. Pli multaj
landoj inkluzive de malgrandlingvaj landoj malfermis la edukan
merkaton al Chinio por fortigi interfluon kaj kunlaboron en
edukado kun Chinio. Multaj studentoj ne blinde elektis famajn
lernejojn de grandaj landoj, sed elektis lau sia studobjekto
kaj pagipovo. Pro sia kreskanta komercado kun Okcidento, Chinio
urghe bezonas multajn fakulojn bone konantajn landojn de diversaj
lingvoj, tial pli kaj pli multaj chinaj studentoj iris al malgrandlingvaj
landoj.
Multighis mempagaj studentoj
La
Anglalingva Lernejo Xindongfang, plej granda privata anglalingva
trejna centro de Chinio, havis 40 mil lernantojn sole en Shanhajo
en 2002, kaj 60% el ili estis mempagaj kaj intencis lerni eksterlande.
Kiuj deziras lerni eksterlande? La
unua parto el ili estas studentoj kaj novaj diplomitoj, kiuj
volas havi pli da scioj por konformigi sin al la estonta socio;
la dua estas profesiuloj, kiuj laboris multajn jarojn kaj volas
renovigi siajn sciojn; kaj la tria estas mezlernejanoj. Chiujare
dek mil homoj petis vizon por lerni eksterlande, kaj miloj el
ili sukcesis.
Multaj richaj familioj volis, ke iliaj
infanoj lernu eksterlande tuj post diplomigho el supera mezlernejo
au ech elementa lernejo. En 2001, dekono de la chinaj lernantoj
en Australio estis diplomitoj de supera mezlernejo.
Prudentighis la konsidero pri studo en eksterlando
Antau
kelke da jaroj, la studentoj, kiuj volis iri ekterlanden, estis
tute blindaj pri la elektita lando, pri ghia edukado kaj socia
reghimo; kiu fako estis varma, tiun ili elektis, kaj ili tute
ne konsideris sian efektivan staton.
En 2002 la stato evidente shanghighis.
Antaue la chinaj studentoj amasighis en la fakoj pri financo,
informa industrio kaj arto. Sed nun multaj aliaj fakoj estis
elektitaj de chinaj studentoj.
Plejparto de la studentoj kaj iliaj
gepatroj havis klaran celon por vizito de ekspozicio de eksterlanda
edukado. Ili ne blinde akcentas famecon de la lernejoj, sed
sian lernatan fakon kaj pagipovon. Multaj konsciis, ke nur en
fako konforma al ilia intereso ili povos akiri la deziratajn
sciojn kaj kapablon, kaj nur tio estos utila al disvolvo de
ilia talento kaj efektivigo de ilia idealo.
En 2002 la unuaj dek preferataj studobjektoj
estis kemio, komputora scienco kaj tekniko, la angla lingvo,
internacia financo, biokemio, aplikata fiziko, internacia ekonomio,
radia teknologio, informadiko kaj komputoriko. Enketo montras,
ke studentoj de atomologio, biologio kaj komputoriko estas facile
akcepteblaj, dum tiuj de financo, legho kaj medicino malpli.
Tio konformas al la bezono de la fakuloj en Chinio.
Klara deziro servi al la patrio
Pli
kaj pli plurighis la formoj de servo de la studentoj lernintaj
eksterlande kaj elekto de profesio. Parto de la studentoj restis
esterlande post lernado, sed ili ofte revenis hejmlanden por
investi fabrikon, kunlabori en scienca esplorado au doni lekcion.
Antau dekkelke da jaroj la studentoj ghenerale havis la deziron
reveni hejmen kun paradindaj richajhoj, sed en la 90-aj jaroj
de la lasta jarcento aperis multaj formoj de servo al la patrio.
Iuj dungighis al entreprenoj kaj donis novan teknologion al
la tradicia industrio, kaj aliaj fondis sian entreprenon.
Enketo montris, ke plejparto de la
revenintaj studentoj opinias, ke ili devas servi al la patrio,
kaj 81% de ili aghas 30-49 jarojn.
Chinaj talentuloj vekis atenton eksterlande
Chinaj talentuloj pli kaj pli vekis
atenton de edukaj rondoj ekterlande, kaj malaltighis la sojlo
por akcepto de chinaj studentoj. Iuj universitatoj, kompanioj
kaj entreprenoj kontaktighis kun chinaj lernejoj por altiri
elstarajn studentojn kaj ech mezlernejanojn. Iuj landoj foje
kaj foje malaltigis la lim-aghon de akceptotaj lernantoj. Kaj
usona kompanio Mikrosofta estas praktikanta planon chasi junajn
talentulojn en la tuta mondo. Lernejoj de Singapuro varbas chinajn
elstarajn mezlernejanojn promesante stipendion. Tiuj rimedoj
certe altiros pli kaj pli multajn chinajn studentojn ekterlanden.