En
septembro de 2002 Sang Lan efektivigis sian revon lerni en univesitato.
Shi kriplighis 4 jarojn antau tio. Nun shi lernas en la jhurnalisma
fakultato de la Jhurnalisma kaj Komunika Instituto de la Pekina
Universitato.
Multaj homoj memoras, ke en julio de
1998 sportistino Sang Lan vundighis en la 4-a Monda Amika Sporta
Kunveno en Novjorko de Usono. Shi vundighis je kola vertebraro
kaj suferis de paralizigho malsupre de la brusto. Tio estis
vere kruela por la 17-jara knabino. Sed shi chiam havas rideton
vizaghe al la vundigho kaj akiris respekton de la mondo. Usonaj
gazetoj “Personoj” kaj “Vivo” prenis
shin heroino de la jaro. Braveco
de Sang Lan kortushis la chinojn, kaj shi bruligis la torchon
de la Kvina Sportkunveno de Kripluloj de Chinio. Shi vizitis
aliajn landojn kun membroj de la Arta Trupo de Chinaj Kripluloj
kaj estis elektita fugura ambasadoro de petado de Pekino por
la Olimpikoj de 2008. En la 6-a de septembro de 2002 shi alighis
al la sputnika programo de la Shanhaja Televizio por prezidi
tute novan sportan rubrikon.
Same kiel chiuj aliaj junuloj, Sang
Lan multe esperas de la vivo kaj tre volas studi en la Pekina
Universitato, fama lernejo de Chinio. Sed la universitato postulas,
ke la sportaj genioj nepre devas havi la edukitecon de supera
mezlernejo
kaj elstare kontribuis al la sportado de Chinio. Post vundigho
Sang Lan akceptis kuracon kaj samtempe diligente lernis. Fine
en la unua duonjaro de 2002 shi akiris la diplomon de supera
mezlernejo. En septembro de la jaro shi estis akceptita de la
Pekina Universitato.
Shia lernado estas malfacila. Chiutage
shi ellitighas je la 6-a horo. Post lavado shiaj gepatroj portas
shin de la China Centra Konvaleskejo al la universitato, veturante
20 kilometrojn. Por ne iri al necesejo, shi portas urintukon.
Shiaj gepatroj devas porti shin al kaj el la universitato kaj
helpi shin fari notadon en la klaschambro. Kvankam shi havas
multajn malfacilojn en lernado, tamen shi faris nenian peton
pri ekstra favoro. Shi chiam frue venas al la klaschambro. Shia
mano ne estas tiel bona por skribado, shi do kunligas plumon
kun la mano kaj foje petas kamaradojn fari noton. Shi serioze
kaj diligente lernas, kaj la instruistoj kaj kunlernantoj multe
admiras shin.
Shi
diris: “Antau longe mi havis la deziron lerni en la Pekina
Universitato, kaj nun mi estas felicha, ke mi efektivigis la
revon. Mia lernado estas ghoja. Miaj kunlernantoj estas helpemaj
al mi.” Shi estas dankoplena, kiam la kunlernantoj pushas
shin en rulsegho al la manghejo au klaschambro. Shi shatas shercon
kaj estas akomodighema al la kunlernantoj. Shi laueble partoprenas
en la aktivadoj de la klaso. Shi gastigis siajn kunlernantojn
en sia hejmo por dividi kun ili gajan tempon.
Shi
prezidas rubrikon en la Shanhaja Televizio kaj estas okupita
de multaj sociaj aktivadoj. Sed shi strechas sin en lernado.
Sang Lan estis vundita, sed shia vizagho
chiam estas serena. Shia parolo kaj konduto estas plenaj de
vigleco. Shia optimismo infektas la aliajn. “Neniam retirighu,
sed defiu la vivon. Klopodu kaj klopodu”, je la devizo
de Sang Lan.