La
Pekina Universitato en la nordokcidenta antauurbo de Pekino
estis fondita en 1898, kaj tiam ghi nomighis Granda Chefurba
Lernejo kaj en 1912 akiris la nunan nomon. Ghi estas unu el
la plej famaj universitatoj de Chinio. Ghiaj studentoj estas
elektitaj tra la tuta lando. Ghia arkitekturo karakterizighas
per gusto de china klasika ghardeno, ke en ghi oni povas vidi
lageton, pavilonojn, pagodon kaj multajn antikvastilajn domojn.
Lernostilo akcentanta personecon
Mi
vizitis chambron n-ro 433 en la studentina domo n-ro 31. En
la chambro loghas 6 studentinoj de la dua klaso de la Guanghua-a
Instituto de Administrado de la universitato. En la chambro
de 15 kvadratmetroj staras 3 duetaghaj litoj, unu tablo kun
6 tirkestoj kaj unu shranko kun 6 fakoj. Chiu el la studentinoj
havas simplan librobretaron flanke de sia lito. Sur la muro
apud lito de iu studentino estas mapoj de Chinio kaj la mondo.
Shi devenis de Heilongjiang-provinco kaj posedas la japanan,
korean kaj anglan lingvojn. Shi diris, ke shi faros markon sur
la mapoj, kie shi vizitos. Shi diris, ke shi volas vojaghi tra
la tuta mondo kaj nun shi diligente lernas ghuste por tio.
La studentinoj havas 30 lecionojn semajne,
kaj chiu leciono dauras 50 minutojn. Krome ili povas elekti
fakultativajn kursojn de astronomio, geografio, regiona kulturo,
muziko kaj literaturo. Chiu kurso donas 1-4 poentojn, kaj la
studentoj diplomighos post akiro de 150 poentoj.
La studentinoj de la chambro estis
havis lecionon de mikroekonomiko en auditorio kun 180 sidlokoj.
La profesoro kaj la studentoj estis esplorantaj la temon: Ekonomiko
jam penetris en aliajn fakojn kaj variigis novajn krucajn sciencojn
de socio, legho kaj loghantaro. Lia lekciado de tempo al tempo
estis interrompita de demandoj de la studentoj. La profesoro
skribis iliajn vidpunktojn sur la nigra tablulo kaj ne donis
sian opinion pri ili. Li lasis diskuti post la leciono.
Post vespermangho la studentoj lernas
en sia klaschambro au en legochambroj de la universitata biblioteko
ghis duono post la 22-a horo. En la biblioteko estas 4.45 milionoj
da libroj kaj la studentoj tre shatas legi tie kaj malfruighintoj
ne povas trovi sidlokon.
Instrui lau la karakteroj de la studentoj
La
montroshrankoj kaj paneloj antau la studentaj domoj kaj manghejoj
chiam altiras la atenton de la studentoj. Tie senchese renovighas
anoncoj pri diversaj lekcioj, engaghoj kaj informoj de societoj.
Nur famuloj kaj eminentaj specialistoj havas la honoron prelegi
en la universitato. Se preleganto havas en sia lekciado ion
ne saman al la opinioj de la auskultantoj, tuj levighas diskuto.
Erudito de la China Akademio de Sociaj Sciencoj diris: “La
akademia atmosfero de la Pekina Universitato estas kortusha.
Chiufoje, kiam mi suriras la podion en la universitato, mi sentas
kaj strechitecon kaj felichon, ke mi renkontighas kun tiom multe
da junuloj interesighantaj pri akademia intershangho.”
La studentoj rigardas prelegojn kanalo por informighi, koni
kaj ekzameni diversajn konceptojn.
Iu studentino de la tria klaso de la
biologia fakultato sentas mankon de tempo por lernado, kvankam
shi diplomighos post ankorau unu jaro. Tage shi havas lecionojn,
memlernas, faras eksperimenton kaj legas en la biblioteko. Chiusemajne
shi havas 40 lecionojn kaj devas plenumi 20 paghojn da raportajho
pri sia eksperimento. Post vespera memlernado shi sin ekzercas
en gimnastejo kaj revenas en la chambron post la 23-a horo.
Sed shi ankorau lernas la anglan lingvon en lumo de akumulatora
lampo.
Krom la devigaj studobjektoj, multaj
studentoj lernas ankau aliajn kursojn au la duan fakultativan
fakon. Iu studento de la orientlingva fakultato lernas ankau
kurson de ekonomiko. La universitato difinas, ke la studentoj
povos diplomighi en sia dua studfako, se ili sukcesos akiri
48 poentojn. Chiujare duono de la diplomitoj de la universitato
daure studas kiel esplor-studentoj en chinaj kaj eksterlandaj
universitatoj.
Por la diligentaj studentoj la universitato
alprenis eksterkutiman metodon por instrui ilin lau iliaj propraj
karakteroj. Ekde 1993 studentoj de malaltaj klasoj de la 13
politeknikaj institutoj kaj fakultatoj povas memvole sin anonci
al ekzameno por lerni en la politeknika eksperimenta kurso.
En instalo de la lecionoj por la kurso, oni akcentis aplikan
povon de la scioj kaj dece profundigis la sciojn de bazaj fakoj
por adaptighi al la situacio de disvolvigho de dividigho, sintezo
kaj krucigho de la modernaj sciencoj kaj teknologio. En novembro
de 1996, diplomighis la 90 membroj de la unua eksperimenta kurso
kaj 17 el ili prezentis disertacion kaj trapasis demandadon.
Viglaj studentaj societoj
Sportaj
konkursoj, kulturaj varieteoj kaj aliaj tre diversaj aktivadoj
multe interesas studentojn, kaj la studentaj societoj allogas
ilin.
Studentaj societoj estas la plej alloga
parto de la universitata kulturo kaj havas historion de 80 jaroj.
En la lastaj dekkelke da jaroj la societoj farighis pli kaj
pli viglaj kaj praktikaj. La Pekina Universitato ghuas grandan
famon pro siaj multaj studentaj societoj viglantaj en tre vastaj
kampoj.
En la Pekina Universitato viglas pli
ol 100 diversaj studentaj societoj kaj duono el ili estas kompare
grandaj kaj influaj, ekzemple Studrondo de Teorio de Deng Xiaoping
kaj Ghia Praktiko, Studrondo de Reformado kaj Disvolvigho de
Chinio, Junulara Astronomia Asocio, Asocio de Medicina Helpo,
Asocio de Merkata Vendo, Asocio de Verda Vivo, Literatura Asocio
de Kvara de Majo, Filharmonia Asocio, Alpisma Asocio Monta Aglo,
Vojaghista Asocio, Bicikla Asocio kaj aliaj.