Por la homaro SARS estas neatendita malamiko.
En tiu nevidebla batalo inter la homaro kaj la viruso, kuracistoj
kaj flegistoj farighis fokuso de la socio. Jene estas tagnotoj
de Wang Baoli, 39-jara flegistino de mezgrada kuracejo de Pekino.
Shi dufoje laboris en la observa chambro de SARS-suferantoj.
Shia taglibro notas la tagojn kaj noktojn, en kiuj shi kaj shiaj
kolegoj flegis suspektatojn de SARS.
En la 24-a de junio la Monda San-Organizo
nuligis la turisman averton al Pekino. Nun Wang Baoli jam revenis
hejmen. Retrorigardante la pasintajn tagojn shi sentas, ke la
sukceso estas malfacila.
---- La Red.
En
la tago en la komenco de aprilo, nia hospitalo decidis rekonstrui
la malsanulajn chambrojn de la pediatria sekcio, por ke ili
akceptu suspektatojn de SARS. Do la infanoj de nia fako tuj
transloghighis al alia hospitalo. Tio donas al mi la impreson
--- SARS proksimighis al mi.
La 14-a de aprilo
Frumatene, kiam mi atingis la kuracejon, direktoro diris, ke
mi ekzamenu la korpon por labori en chambroj de SARS-suferantoj.
Kvankam pri tio mi jam preparis min en menso, tamen chi-sabate
mi devas partopreni postlaboran ekzamenon, tio estas grava por
mi. Do mi diris: “Chu estas bone en la venonta semajno?”
Anstatau mi Aihua, mia kolego, volonte sin preparas labori en
chambro de SARS-suferantoj.
Reveninte hejmen mi rakontis tion al mia 14-jara filino, kaj
shi diris al mi: “Panjo, kial vi tiel diris? Via devo
malpermesas vian retirighon!” Mi rughighis. Kio estas
neforlasebla antau SARS?
La 15-a de aprilo
Aihua kaj alia kolego de nia sekcio
eklaboris en chambroj de SARS-suferantoj post la korpoekzameno.
Ni laboras en la jhus finkonstruita sekcio speciala por februloj.
Por eviti infekti aliajn la kuracejo lokis la febran sekcion
en tiu sola konstruo, kiu dividighis en du partojn, unu estas
por la ordinaraj februloj kaj la alia por SARS-suferantoj. Ankau
observa chambro trovighas chi tie.
La 17-a de aprilo
Ghis hodiau la observa chambro jam
akceptis 5 malsanulojn. Sur ilia diagnoz-papero estas skribite:
SARS-suspektato. Nia laboro estas eltiri sangon, fari envejnan
pogutigadon kaj alian traktadon. Ankau nutri seriozajn malsanulojn
estas nia laboro, krom senchesa antisepsado: post chiu au chiu
2-a horo disshprucigi sterilizajhon, ankau sterilizi en difinita
tempo ansojn de pordo kaj aliajn objektojn estas necesaj. En
la kuracista ripozejo stakis izolaj kostumoj, bushshirmiloj,
chapoj k.s. Ni atentigis unu al alia akrigi singardemon.
La 18-a de aprilo
4 el la malsanuloj hierau en la observejo jam estis konstatitaj
kiel SARS-suferantoj kaj translokitaj al la speciala chambro.
Ni konsideris la seriozan staton el la pli kaj pli multaj malsanuloj,
por kiuj niaj observejoj estas ne sufichaj, kaj mi kaj aliaj
5 flegistinoj estas okupitaj. Antau kelkaj tagoj ni laboris
12 horojn chiutage, tamen hodiau ni devas labori 24 horojn.
La difinitan ekzamenon mi ne povas ne forlasi. Ni kiel eble
plej bone protektas nin mem per pli dikaj bushshirmilo kaj chapo
kaj kiel eble plej malmulte nudigi korpopartojn ekster la izola
kostumo. Tio ne estas timemo, char protekti nin mem estas utile
por redukti infektan fonton. Tiuj malsanuloj kushantaj sur lito
sentigis min, ke mia vivo estas ne sole por mi mem.
La 19-a ghis la 23-a de aprilo
Labori en la febra sekcio en tiuj tagoj sentigis al mi gravan
devon, ne sole pro la laudo de la publiko. Okuloj helppetaj
de niaj malsanuloj pelas min helpi ilin.
En nia observa chambro estas 14-jara
knabo, kiu suferas seriozan febron, tusadon kaj brustdoloron.
Li estas obeema, li ofte portas bushshirmilon. Kiam ni faris
traktadon, li ofte turnas la vizaghon al alia flanko por eviti
vizaghi al ni, post tio li diris: "Dankon! Onklino."
Mi ofte lin vizitis kun informoj de lia patrino kaj helpis lin
sterilizi mantukon kaj bushshirmilon, kaj kuraghigis lin multe
manghi...
Komercisto el alia loko kun serioza febro kaj malfacila spirado
estis diagnozita kiel SARS-suferanto kaj translokota al speciala
SARS-chambro. Li estas silentema kaj ne akordighas kun kuracado.
Hodiau li diris al mi ke li sentas sufokon, sed li ne volas
uzi oksigenan inhalilon. "Manko de oksigeno sentigas al
vi sufokon," mi diris kaj enigis la oksigenan tubon en
lian nazon, sed li kolere ghin eltiris kaj diris: "Ne kuracu
min, chiutage mi devas suferi tiel multfojan injektadon kaj
sango-eltiradon, sed nun mia malsano pli kaj pli seriozighas."
Dirinte li forte enspiradis. "Mi konas, ke antaue vi estis
forta, tamen vi devas scii, ke resanigho bezonas tempon, persistu
kaj certe vi resanighos. Pripensu viajn familianojn, kiel ili
vin zorgas kaj atendas!" Kun larmoj en la okuloj li remetis
la tubon en la nazon. Mi diris: "Se vi sentas sufokon,
ne portu la bushshirmilon." Mi scias, ke lia portado de
bushshirmilo protektas nin kuracistojn. Sed li fine ghin portis.
La 24-a de aprilo
Mia kolego Ping ekfebris hodiau, shi kaj alia flegistino enloghighis
en nia observa chambro. Mi kaj miaj aliaj kolegoj larmis, sed
neniu el ni dizertis. Sendistanca kontaktigho kun malsanuloj
facile kauzas infektighon de kuracistoj kaj flegistoj. Por elekti
pli taugan sangvaskulon por punkcii, ni ech demetas la protektajn
okulvitrojn au eksterajn gantojn. Granda laboro kaj forta respondeco
forgesigas al ni timemon.
La 25-a de aprilo
Por redukti eblecon infekti familianojn,
hodiau la kuracejo aranghis loghdomon por ni.
La kuracejo rekonstruis pli da chambroj
por SARS-suferantoj, kaj ankau la observaj chambroj multighis.
Ni aplikas pli da rimedoj, nome ni dividis la observajn chambrojn
en 3 partojn: poluanta parto, duonpoluanta parto kaj pura parto.
Nia laboro ghenerale en la poluanta kaj duonpoluanta partoj.
La kuracejo aranghis, ke aliaj 12 flegistinoj laboru en nia
sekcio, do nia laboro iom malpezighis.
La 1-a de majo
Hodiau estas la Internacia Labora Tago. Mi estas en dejhoro.
Sed ekpensante la pauzon en postaj tagoj, mi tuj malstrechighis.
En la lastaj tagoj mia vivo estis plenaj de laboro, shvitado,
trinkado kaj enlitigho. Mi sopiris mian filinon, mi preskau
perdis kontakton kun miaj amikoj inkluzive Aihua, kiu laboris
en SARS-chambro anstatau mi, kvankam mi kaj shi laboris en la
sama kuracejo.
Mi tuj telefonis al shi. Shi diris
al mi, ke en la chambro prizorgata de shi estis SARS-suferantino
pli-ol-70-jara kaj samtempe suferis cerb-malsanon, kaj kelkfoje
havis halucion. Shi ankau ne povis akordighi en kuracado. Aihua
surmetis al shi oksigenan inhalilon, tamen shi foje demetis
ghin foje faligis la pogutigan botelon sur la plankon. Por la
flegistinoj estas principo, t.e. sub la kondicho de suficha
flegado, kiel eble plej mallonge resti che la suferantoj, sed
en tiu tago la maljunulino estis en malbona stato, do Aihua
en la tuta nokto sidis apud la maljunulino. Sed bedaurinde,
en la sekvanta tago chi tiu forpasis.
Audinte tion, mi ekmemoris la tekston de kanto "savi vivon
per vivo", vere miaj kolegoj per sia vivo savas aliajn!
La 2-a de majo
Hodiau, post 17-taga laborado, mi
ekripozas. Ni venis en la sanatorion aranghitan de la kuracejo,
tie ni loghos 10 tagojn, poste ni revenos hejmen por kunesti
kun niaj familianoj.