Ghis
nun la plej efika kuracmetodo kontrau leukemio estas medola
transplanto, t.e. transplanti medolon de sanaj homoj, similan
al tiu de la leukemiuloj, en la sangofaran histon por ke la
malsanulo reakiru normalan sangofaran kapablon por pliigi sanajn
sangajn chelojn kaj levi la imunan povon. Nun kuracejoj preskau
de chiuj landoj dedichas grandan atenton al konstruo de banko
de medolo cele savi leukemiulojn.
Nun en la mondo la plej granda banko
de medolo estas en Usono, kun medolo de 4.6 milionoj da sanaj
homoj. En la banko de medolo de Taiwan estas medolo de 230 mil
homoj, dum en tiu de la cheftero de Chinio estas medolo de nur
20 mil homoj.
Nun
en Pekino 24-jara leukemiulo Liu Zhengchen fondas privatan bankon
de medolo. Li diplomighis el la Matematika Fakultato de la Pekina
Universitato kaj nun daurigas sian studon, kiel esploristo de
la 2-a klaso de la sama universitato. Decembre de 2001 oni diagnozis,
ke li suferas de leukemio. S-ro Liu ne terurighis de tio. Li
decidis konstrui la unuan chinan privatan bankon de medolo.
Kvankam estas grandaj malfaciloj, tamen por doni pli da espero
al leukemiuloj, li venkis multe da malfaciloj kaj jam plenumis
la unuan periodon de sia plano "Lumo" kaj decidis
daure plenumi ghin. Lia aktivado estas multe helpata de la socio
kaj pli kaj pli da sanaj homoj partoprenis en ghi.
Aplombe antau leukemio
Je la unua vido oni ne povas kredi,
ke juna Liu Zhengchen en rugha T-chemizo kaj blanka pantalono
estas leukemiulo.
Foje
Liu trovis, ke en lia okulo estas blinda makulo. Li vizitis
la universitatan hospitalon. Kaj la okulisto konsilis, ke li
faru medolan ekzamenon en alia hospitalo. Liu antauvidis malbonauguron.
Post ekzameno la kuracistoj diris,
ke li tuj enhospitalighu por ricevi kuracadon. En la hospitalo
oni faris chion eblan por krei al li kvietan medion por studado,
char li ankorau estas studanto.
Komence liaj gepatroj ne kredis la
diagnozon, sed la refoja ekzameno pruvis, ke tio estas vera.
Antau tio Liu restis aplomba. Li cerbumis,
kion li povas fari por la homa mondo en sia mallonga vivodauro.
Post pripensado li decidis fondi bankon de medolo en la nomo
de leukemiulo. Li opinias, ke tio estas valorega por lia vivo.
Por banko de medolo
Kuracistoj
diris al Liu, ke li vivos almenau 5 jarojn. Li tamen opinias,
ke en tiu periodo li devas fondi kaj disvolvi sian bankon de
medolo. Li nomis sian planon "Lumo".
Liu informighis multe pri leukemio
el la interreto kaj legis multe da libroj kaj materialoj. Li
scias, ke la plej efika metodo kontrau tiu malsano estas transplanti
medolon. Kuracistoj, flegistinoj kaj ech malsanaj amikoj konsilis
al li, ke li veturu al Usono por esti efike kuracata. Li bedauris,
ke en tiel granda lando, kia Chinio, ne estas sufiche granda
banko de medolo. Li decidis per sia propra penado fondi privatan
bankon.
Li ekokupis sin pri leterado, kun deziro
kolekti specimenojn de medolo unue de 100 homoj, t.e. la unua
periodo de lia plano "Lumo". Li skribis leteron kun
pli ol 2 mil chinaj ideogramoj per komputilo kaj sendis ghin
al chiuj siaj amikoj. Ili publikigis la leteron pere de la TTT-ejo
de la Pekina Universitato. Tiam estis ferioj kaj oni pensis,
ke ne estos granda ehho, sed ekster lia atendo, en la sekvanta
tago multe da homoj kontaktis Liu por montri sian volon donaci
medolon. Multaj el ili estas studentoj de la Matematika Fakultato
de la Pekina Universitato kaj estis ankau du raportistoj, kiuj
iam intervjuis Liu Zhengchen. Liu persvadis siajn gepatrojn,
ke ili fordonu la 50 mil juanojn, kiuj ili preparis por kuraci
sian malsanan filon, al ekzamenado pri medolo de tiuj volontuloj.
La
12-a de marto, 2002, estas datreveno de lia naskigho. En tiu
tago hospitalo plenumis ekzamenon por la 100 volontuloj. Li
opiniis, ke tio estas plej bona donaco al li en lia naskightago.
Liu estas felicha, ke 3 homoj legis
materialojn de lia banko de medolo. Kaj la banko, konstruita
de li per amo kaj penado, jam servas al la homoj.
Liu ankorau ne finis sian planon. Junie
de 2002 li komencis propagandi sian planon kaj li alvokis, ke
la tuta socio prizorgu la leukemiulojn kaj pli kaj pli da chinoj
alte taksu konstruon de la banko de medolo.
Konstruo de la banko de medolo ja ne
estas simpla afero. Kvankam Liu kaj liaj amikoj havas grandajn
malfacilojn, tamen ili daurigas sian penadon.
Se vi volas helpi ilin, kontaktu ilin!
Rete: liuzhengchen@263.net
au: pkusun@sina.com
Tel: +86-10-68633632