Malgranda Li laboras en la China Akademio
de Sociaj Sciencoj kaj ekvizitis interreton en 1997, en la agho
de 22 jaroj. Li loghas en apartamento de la akademio, kie instalighis
regiona interreto, kaj li longe sin klinis super la komputoro.
Chiutage pere de interreto li babilas kun amikoj, ludas shakon
au skribas por sia literatura hejmpagho. Liaj amikoj facile
trovas lin en reto. Li ofte transsendas interesajn informojn
al siaj amikoj, achetas librojn kaj aliajn bezonajhojn pere
de la reto. Interreto farighis konsistiga parto de lia vivo.
Kiam li kverelis kun la amatino, li petis shian pardonon pere
de reto.
En grandaj urboj de Chinio viglas multe
da tiaj retvizitantoj. Ili konsciis, ke interreto shanghis ilian
vivon.
Gheneraligho de interreto
Chiumonate Malgranda Li pagas 150 juanojn
por retvizitado. En Chinio plejparto de retvizitantoj pagas
malpli ol 50 juanojn, aliaj — 51-100 juanojn, kaj nur
kvinono de la vizitantoj — 101-200 juanojn, kaj tre malmulte
da vizitantoj pagas pli ol 200 juanojn.
Malgranda Li vizitas la reton 6 horojn
chiutage. Li havas 4 retadresojn kaj ofte ricevas rubajn poshtajhojn.
Chiutage li faras 3-5 respondojn.
Malgranda Li vizitas interreton unue
por akiri informojn, due por sin distri kaj trie por trovi amikojn.
Nun pli kaj pli multaj familioj havas
komputorojn, kaj multaj homoj vizitas interreton hejme, kaj
aliaj vizitas interreton en la oficejo. Krome oni vizitas interreton
en lernejo, komputora bufedejo, interreta lernejo, interreta
kafejo kaj biblioteko. Iuj vizitas interreton per portebla komputoro.
En 2002, 20.83 milionoj da komputoroj
registrighis al interreto kaj 59.10 milionoj da homoj vizitis
la reton, nur malpli multe ol la nombro de Usono. 179554 sin
registris che CN, 371600 -- che www, kaj 29002240 -- che IP
sur la cheftero en Chinio.
Malgranda Li havas amikojn ne vizitantajn
intereton, char ili au ne scias manipuli komputoron, au ne havas
tempon por viziti.
Kelkaj el liaj amikoj en aliaj lokoj
ne povas viziti interreton, kion kauzis malegaleco de ghia disvolvigho
en malsamaj lokoj de Chinio.
Shanghigho en 2002
En 2002 preskau chiuj amikoj de Li
vizitis la reton. Multaj homoj vizitas la reton pro la bezono
de sia profesio. Pere de la reto Li povas legi artikolojn de
siaj amikoj, kiuj laboras kiel jhurnalistoj. En la interreto
li povas legi ankau disertaciojn de siaj instruistoj kaj informojn
de famuloj. Li akiras de la reto helpon por sia profesio, trovas
informojn pri la samklasanoj de sia mezlernejo, pli interesajn
amuzajhojn, pli multe da retstacioj kun propra karaktero, kaj
pli multaj homoj alighis al lia BBS...
2002 estis jaro, en kiu rapide disvolvighis
la interreto de Chinio kaj la interreta industrio de Chinio
havis turnopunkton. Rigardate el la makroskopa vidpunkto, la
nombroj de retvizitantoj, komputoroj, sinanoncintoj al CN kaj
retstacioj daure tenis kompare altan rapidecon de kreskado.
Nun malgranda Li jam uzas larghrubandan
transmision. Lia komputoro estis novigita per Pentium 4. Krome
li havas porteblan komputoron por trovi informojn chie kaj chiam.
Li opiniis, ke en 2002 okazis esenca shanghigho rilate gheneralighon
de interreto kaj la kvanton de chinligvaj informoj de la reto.
Pli bona 2003
Malgranda Li kredas, ke disvolvigho
de interreto en Chinio en 2003 alportos al li pli grandan ghojon.
Nun parto de la interretaj entreprenoj
jam profitis, kaj la tuta industrio komencis pli sane kaj pli
benigne disvolvighi, kaj privataj retstacioj eniris en periodon
de maturigho. Tio estas ghojiga informo por Malgranda Li kaj
similaj retvizitemuloj, char ordinaraj retvizitantoj senescepte
volas akiri laueble pli da informoj pere de simpla metodo.
La karakterizajho kaj strukturo de
la retvizitantoj en 2003 estos pli raciaj kaj pli vastaj en
penetrado de interreto, la konduto de la retvizitantoj estos
pli diskreta, ilia utiligo de la reto pli granda, kaj ilia dependo
pli forta. Oni antaukalkulis, ke en 2003 la stato de la chinaj
retvizitantoj heredos la sukcesojn de 2002 kaj disvolvighos
pli profunde, kaj estos 86.3 milionoj da retvizitantoj.
La chefa parto de la retvizitantoj
de 2003 konsistos el viroj, junuloj, malaltenspezantoj, frauloj,
malaltklerigitoj. La nombro de retvizitantoj en marbordaj regionoj
kreskos pli rapide ol tiu en la landinternaj provincoj. En urboj
pli kaj pli multaj lernantoj komencas viziti reton.