La
30-an de novembro de la pasinta jaro 300 instruistoj kaj lernantoj
el dekoj da grupoj "Radikoj kaj Burghonoj" el elementaj,
mezaj kaj altaj lernejoj de Pekino, Tianjin kaj Hangzhou venis
en Jingshan-lernejon de Pekino kaj tie montris siajn fruktojn
pri protektado de animaloj kaj loghkvartala medio per tabeloj,
modeloj kaj grafikajhoj. Dr. Jane Goodall, mondfama zoologo,
antropologo, mediologo kaj paca kuriero de UN, sesafoje venis
en Chinion kaj tie shi faris brilan prelegon kun la temo "Vojagho
de Espero". Shi donis premion "Atingoj de Radikoj
kaj Burghonoj" al 14 grupoj "Radikoj kaj Burghonoj"
de Pekino kaj Tianjin. Shi diris, ke shi estas ghoja, char shi
vidis, ke chinaj geknaboj bone konas la gravecon de mediprotektado
kaj pli kaj pli da homoj interesighas pri protekto de animaloj
kaj medio.
Februare de 1991, en Tanzanio kolektighis
16 geknaboj el 8 mezlernejoj. Sur la teraso de la domo de Jane
Goodall ili faris varman diskuton pri protekto de animaloj kaj
aliaj problemoj. Reveninte sian lernejon, tiuj junaj homoj fondis
mediprotektan grupon kune kun siaj samideanoj. De tiam, iniciatite
de Goodall kaj helpate de multege da fervoraj lernantoj kaj
instruistoj, la movado "Radikoj kaj Burghonoj" por
mediprotektado kaj humanisma edukado disvastighis tra la tuta
mondo. Hodiau 500 grupoj el antaulernaghaj geknaboj kaj lernantoj
de diversaj lernejoj viglas en Chinio kaj aliaj landoj. Ilia
aktivado estas alte taksata de la registaroj de diversaj landoj
kaj UN.
Jane
Goodall diris, ke "Radikoj kaj Burghonoj" aludas geknabojn
tra la tuta mondo. Ili, firmaj kiel radikoj kaj elastaj kiel
burghonoj, povas trapenetri fortikajn murojn kaj porti novan
esperon al la tuta mondo.
En Chinio Jane Goodall estas bone konata.
En la agho de 26 jaroj shi unusole venis en primitivan ghangalon
de Afriko kaj tie ekvivis kune kun chimpanzoj kaj esploris dekojn
da jaroj. La legenda travivajho de tiu brava anglino forte kortushis
la chinan popolon kaj precipe la geknabojn, kiuj prenis shin
kiel idolon. Por diskonigi sian proponon shi vojaghis al multaj
lokoj de la mondo. En 1998 shi unuafoje vizitis Chinion kaj
rimarkis, ke la chinoj deziregis la sciojn pri mediprotektado
kaj volontis fari mediprotektan laboron. Poste la movado de
"Radikoj kaj Burghonoj" rapide disvolvighis en Chinio.
Septembre de 2000 la Instituto de Jane Goodall fondis kabineton
pri media edukado en Pekino. En la sekvantaj 9 monatoj aperis
100 tiaj grupoj en Pekino, Shanhajo, Zhejiang, Yunnan kaj aliaj
lokoj de Chinio. 2 mil lernantoj kaj instruistoj ricevis trejnadon
pri media edukado.
"Radikoj
kaj Burghonoj" estas postlecionaj grupoj organizitaj de
la lernantoj mem. La malpli-ol-8-jaraj infanoj aktivadas gvidate
de instruistoj, kaj la lernantoj de elementaj, mezaj kaj altaj
lernejoj faras sian aktivadon memvole, tute sen inverveno de
instruistoj kaj aliaj plenkreskuloj. La infanoj mem elektas
projekton, ellaboras planon kaj faras raporton. Ili mem solvas
problemojn kaj kolektas mondonacon.
"Scioj, kompreno, daura penado
kaj profunda amo" estas principo elmetita de tanzania grupo
antau kelke da jaroj. Nun ghi farighis ghenerala principo de
la aliaj grupoj de la tuta mondo.
Kelke da knabinoj de elementa lernejo
de Shanhajo rimarkis, ke sur konstruejo arbo estis subpremata
de konstruaj materialoj, ili do formovis ilin. Ilia ago kortushis
la konstruistojn, kiuj do transplantis la arbon en lernejon
kaj nomis ghin arbo de espero. Chiuj tiuj knabinoj estas membroj
de la grupo "Radikoj kaj Burghonoj".
En Jingshan-lernejo aktivadas grupo
"Radikoj kaj Burghonoj". Ghi proponas, ke oni ne plu
uzu la unufojajn manghilojn. Ghiaj membroj chiam mem portas
manghilon por tagmangho. Ili proponas tion ankau al siaj gepatroj.
En
Tianjin iu tia grupo sin okupas pri liberigo de suferantaj malgrandaj
bestoj. Per diversaj manieroj ghi apelacias al la socio: La
bestoj, samkiel homoj, havas sentimentalecon kaj scias vivon,
tial oni devas kompreni kaj protekti ilin.
En Wenzhou de Zhejiang-provinco la
grupo "Verdaj Okuloj", spite dangheron, persekutis
legho-atencintajn chasistojn kaj vendistojn de sovaghaj bestoj
kaj liveris autentikajn materialojn al la leghaj organoj. Pro
tio ghi ricevis Mediprotektan Premion por Eminentaj Gejunuloj
nome Ford-automobilo en 2001 kaj Premion por Fruktoj de "Radikoj
kaj Burghonoj" en 2002.
Membroj de la grupoj "Radikoj
kaj Burghonoj" faris enhavorichan aktivadon en postlecionaj
horoj kaj vekis atenton de la lokaj loghantoj pri bestoj kaj
medio de la loghkvartaloj. Pluraj el ili diris, ke ili trovis
la richan enhavon de la homa vivo kaj ghojon en felichigo de
aliaj homoj kaj bestoj.
S-ro
Ni Yinong, biologia instruisto de dependa mezlernejo de la Pekina
Universitato, energie subtenas kaj kuraghigas la geknabojn en
la postleciona aktivado. Li opinias, ke la aktivado de "Radikoj
kaj Burghonoj" estas utila al la geknaboj por respekti
kaj simpatii chiujn vivojn, kompreni kaj protekti la homan medion
kaj alispecajn kulturojn kaj kredojn kaj realigi ilian bondeziron
en la praktiko. Havigi al la homoj fidon kaj konfidon estas
celo de "Radikoj kaj Burghonoj".
Roger A. Hart, fakulo pri la monda
media edukado, diris, ke en la media movado ofte vidighas la
aktivado partoprenata de infanoj "por savi la teron"
kaj nur serioze trakti ilian partoprenon kaj rekoni iliajn kapablon
kaj forton povas garantii, ke ili chiuj ludu sian valoran rolon
en la daura disvolvigho.
Jane Goodall deziras kunlabori kun
aliaj mediprotektaj projektoj de Chinio por ke oni pli bone
protektu la naturan mondon kaj chiujn vivulojn kaj reaperigu
la belan naturon en la urboj.
Chinio donis vastan spacon al la neregistara
internacia mediprotekta organizo. Nun krom la Instituto de Jane
Goodall, viglas en Chinio ankau aliaj neregistaraj internaciaj
mediprotektaj organizoj.