Nun
en Chinio ankorau trovighas multaj malrichaj lokoj, kie la higienaj
kondichoj restas malbonaj, medicinaj instalajhoj nesufichaj
kaj higienaj scioj de la lokanoj malmultaj dum longa tempo.
Multaj familioj vivas en malricheco pro malsano, kio grave malhelpas
la progreson de la ekonomio de la lokoj.
La disvolvigho de la afero de la china
junulo-volontula servo iagrade akcelis la disvolvighon de higieno
de tiuj malrichaj lokoj. En septembro de 1999, responde al la
alvoko de la China Asocio de Junulo-volontuloj kaj la Medicina
Ministerio de Chinio, Anhui-provinco sendis la unuan grupon
el 10 junulo-volontuloj al 3 kuracejoj en malrichaj lokoj, kio
markis komencighon de stafeta junulo-volontula helpo de la provinco.
Helpado de chiu grupo dauras duonjaron kaj ghis junio de 2001
111 junuloj partoprenis en tiu laboro.
Tio estas farenda afero
Nun ekzistas en la provinco 17 malrichaj
gubernioj de shtata nivelo, kaj kuracejoj en tiuj lokoj ne havis
necesan kapitalon dum longa tempo, la fundamentaj instalajhoj
estis tro malmodernaj, la laborantoj en la kuracejoj trovighis
en malalta teknika nivelo, kaj medicina investo estis ne suficha.
80% de la kamparaj loghantoj ghuas
nur 20% de la medicinaj richfontoj. Unu el la grandaj obstakloj,
kiuj malhelpas la plibonighon de la vivo de la kamparanoj, estas
malsano. 40-60% de la malrichaj familioj malrichighis pro malsano.
Kaj la stafeta helpo de junulo-volontuloj penas shanghi tian
staton.
Por
helpi tiujn lokojn oni varbas junajn volontulojn el urboj kun
klereco de supera lernejo. Ili servas duonjaron kaj poste estos
anstatauitaj de novvenintoj.
Tiu plano favoras la kamparanojn per
rekta kaj malmultekosta servo. Ekzemple por operacio de ektomio
de galveziko la volontula servo pagigas 400 juanojn, sed en
grandaj hospitaloj en la provinca chefurbo Hefei oni pagigas
3000 juanojn. Pli grave estas, ke kamparanoj suferantaj de akuta
malsano ne bezonas iri al grandaj hospitaloj en urboj kaj evitas
perdon de akurata kuraco.
Tio estas farenda afero, kiu dauros,
se nur en Chinio trovighas relativa malricheco.
Prefere esti volontuloj
En Anhui pli kaj pli multaj junuloj
preferas esti volontuloj.
Sheng
Yanyan estas chefkuracisto en la Unua Filiigita Hospitalo de
la Chinmedicina Instituto de Anhui. En la volontula servo en
la kamparo li multe komprenis la signifon de deontologio de
kuracisto. Iun nokton kamparano de pli 50 jaroj estis vundita
je la abdomeno de betona fosto. Li estis portita en la kuracejon
de subgubernio kaj oni diagnozis, ke li suferas de leza intesta
perforado kaj bezonas urghan operacion. Oni konsilis al li akcepti
operacion en gubernia hospitalo, sed la paciento diris kun larmoj:
"Mi ne havas tiom da mono por operacio en la gubernia hospitalo."
Doktoro Sheng tuj interkonsilighis kun aliaj volontuloj kaj
la estro de la kuracejo kaj fine decidis tuj fari al li operacion.
Post 2 horoj ili finis la operacion kaj savis la pacienton.
Baldau la paciento resanighis kaj pagis nur 400 juanojn. Che
elhospitaligho li ripetadis "dankon", ke ili donis al li novan
vivon.
Ilia sindonemo kaj sincereco al la
kamparanoj en malrichaj montregionoj estas multe laudataj de
la lokanoj.
Jin Xiaoping, chefkuracistino, veninta
de la ginekologia-obstetrika fako de la Oka Popola Hospitalo
de Hefei, estis membro de la dua grupo de volontuloj. Shi forestis
de la familio dum longa tempo kaj nur povis telefoni al siaj
familianoj. Foje shia filino lernanta en supera mezlernejo telefonis
al shi, ke shi ne sukcesis en iu grava ekzameno kaj falis en
malgajon. Audinte ploradon de la filino en telefono, doktorino
Jin multe chagrenighis. Sed shi ne povis iri hejmen por konsoli
la filinon, char tiam en la hospitalo estis multe da akushontoj.
Shi petis komprenon de la filino, ke shi ne povos iri hejmen.
Dejhorante en la hospitalo, shi larmis.
"Neforgesebla afero"
Oni eldonis libron "Neforgesebla
afero", kiu rakontas spertajhojn de la volontuloj de tri
grupoj de la provinco. Por shanghi la staton "malsanighi
pro malricheco kaj malrichighi pro malsano", la volontuloj
fervore helpis la lokajn kuracejojn plibonigi la kuracan medion
kaj volontule servis al la kamparanoj, kaj aliflanke energie
diskonigis al la kamparanoj higienajn sciojn por malmultigi
malsanighon.
En 2000 volontulo Luo Zaiqiong de la
tria grupo trovis, ke en multaj kamparanaj familioj oni uzas
komunan lavtukon, kio facile infektas malsanon. Li sincere admonis
ilin de tiu malbona kutimo, ke chiu havu sian propran lavtukon.
Dank’ al lia penado la kamparanoj de la loko forjhetis
la malbonan kutimon, kaj malmultighis suferantoj de iuj oftaj
malsanoj.
En ofta kontakto kun la lokanoj la
junulo-volontuloj el urboj ekhavis grandan simpation al la lokaj
kamparanoj. Doktoro Yu Decai venis de la Provinca Hospitalo
de Anhui. Informighinte ke lia grupo baldau foriros, la kamparanoj
ellitighis en noktomezo por prepari por ili tagmanghon en esprimo
de adiauo.
La stafeta medicina volontula helpo
dauris jam 2 jarojn. Se oni persistos en tio, la kamparanoj
de malrichaj vilaghoj ne nur povos liberighi de ekonomia embaraso
de malrichigho pro malsano, sed ankau pli domaghe prizorgos
sian hejmlokon dank’ al sencheca bonigho de la medicinaj
kondichoj.