En
la fino de 1993 la Centra Komitato de la China Komunisma Junulara
Ligo iniciatis en la tuta lando agadon de chinaj junulo-volontuloj.
En la 8 jaroj post tio pli ol 80 milionoj da junuloj volontule
servis al la socio je 4.1 miliardoj da horoj formante la chefan
forton de la china volontula servo.
La china registaro multe prizorgas
la junulo-volontulan servon kaj multaj fakoj de la registaro
fervore subtenas tiun aferon en diversaj manieroj.
La China Komunisma Junulara Ligo faris
jenajn laborojn pri junulo-volontula servo:
1. Praktiki stafetan planon de junulo-volontuloj
por helpo al malrichaj lokoj. La praktikado de la plano estis
komencita en 1996. Oni publike varbis volontulojn, ke ili servu
duonjaron au maksimume 2 jarojn en malrichaj lokoj. En la pasintaj
5 jaroj 30 provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj praktikis
la planon kaj helpis chefe en edukado kaj medicino. En 2001
pli ol 10 mil volontuloj estis varbitaj. Samtempe kun tio milionoj
da lernantoj de alt- kaj mezlernejoj iras al malrichaj lokoj
en la kamparo en someraj ferioj por doni servon rilate likvidon
de analfabeteco, kulturon, sciencon, teknologion, medicinon
k.a.
2.
Praktiki disvolvighan planon de junulo-volontula servo de plansetlejoj.
Tiu plano konsistas el tri partoj: la unua — longtempa
helpo de volontuloj al malrichuloj “unu al unu”;
la dua — helpo de lernantoj de alt- kaj mezlernejoj en
plansetlejoj; kaj la tria — establi servostacion de junulo-volontuloj
en plansetlejoj.
3. Praktiki la planon de Verda Tendaro
de Junulo-volontuloj por protekti Yangzi-riveron kaj la Flavan
Riveron. Pere de bazo de verda agado oni kunigas la junulo-volontulojn
por fari forstumadon, penadon kontrau dezertigho kaj poluo de
akvo kaj tero kaj forigon de blanka rubo.
4. Doni volontulan servon por granda
aktivado. En la lastaj jaroj milionoj da junulo-volontuloj bone
servis al la Kvara Monda Virina Konferenco, la Shanhaja Forumo
de Richajhoj, la Monda Hortikultura Foiro de Kunming, la Konferenco
de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, la 21-a Monda Universitata
Sportkunveno k.a.
5. Disvolvi publikutilan aktivadon,
ekzemple doni servon en chiutaga vivo, medicino, amuzado k.a.
en kadukulejoj, kriplulejoj, orfejoj kaj konvaleskejoj; senpage
ripari elektrajn aparatojn, propagandi leghojn, doni interretan
direktadon kaj amuzadon en dense loghataj plansetlejoj; volontule
chicheroni en muzeoj, eksponejoj, scienca-teknikaj muzeoj k.s.
6.
Aktive partopreni en internacia intershangho de volontula servo.
En la lastaj jaroj la China Asocio de Junulo-volontuloj oftigis
kontaktojn kun la Internacia Kunordiga Komitato por Volontula
Servo, Europa Volontula Alianco k.a., sendis esplori kaj volontule
servi en la okcidenta kaj norda Europo kaj la Sudorienta Azio,
kaj venigis 1000 volontulojn de Japanio, Singapuro, Korea Respubliko
k.a. sume dekkelkaj landoj servi en Chinio rilate mediprotektadon,
helpon al malrichaj lokoj kaj plansetleja servo.
7. Plifortigi organizadon kaj administradon
al la junulo-volontula servo. En la 5-a de decembro de 1994
oficiale fondighis la China Asocio de Junulo-volontuloj. Sekve
de tio fondighis 35 provincnivelaj asocioj. Iom post iom perfektighis
la sistemo pri varbo, trejnado, sendo kaj premiado de la volontuloj.
La Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Guangdong, Shandong
kaj Nankino jam aprobis la regularon rilate junulo-volontulan
servon, kaj ankau tiuj de Fujian kaj Henan estos pretaj ellabori
rilatajn leghojn por volontula servo.
Dank’ al la unueca organizado
de la “China Komitato de Internacia Volontula Jaro 2001”,
la China Komunisma Junulara Ligo okazigis la kongreson de internacia
volontula servo. Kaj samtempe, observante la principon “subteno
de la registaro, preparado de volontula organizo kaj socia kunlaboro”,
oni multe plifortigis la volontulan servadon kaj disvastigis
la spiriton de la chinaj volontuloj “oferemo, amikeco,
interhelpo kaj progreso”. Tio akcelis pli grandan disvolvighon
de la afero de junulo-volontula servo en la nova jarcento.