Adili sur kablo

de WA NA

    Adili Wushouer estas 31-jara ujgura shnurdancisto de la nacia tradicia akrobatika trupo. En 1997 li sukcese iris en 13'48" sur kablo 640.75 metrojn longa, strechita super Qutang-gorgho de Yangzi-rivero, kaj per tio rompis la rekordon kreitan de kanado, kiu en 52' iris sur kablo 580 metrojn longa en 1995. De la 16-a de aprilo ghis la 11-a de majo, 2002, Adili vivis 25 tagojn sur kablo, strechita en la aero, intertempe li iris 123 horojn kaj 48 minutojn, kaj per tio rompis la rekordon kreitan de la sama kanado, kiu vivis sur kablo 21 tagojn.

En familio de Dawazi

    Adili naskighis en nacia shnurdancista familio en Xinjiang. Tie shnurdanco nomighas Dawazi, kiu havas historion de pli ol 2 mil jaroj. Adili estas ghia sesageneracia heredanto. Lia familio havas shnurdancan historion de 430 jaroj kaj la heredanto de la dua generacio iam prezentis akrobatikon en Pekino por imperiestro Qianlong.

    La shnurdancisto devas esti kuragha, forta kaj tute sen aerofobio. En la infaneco de Adili lia patro malpermesis al li lerni shnurdancadon, char tio estas danghera. La patro mortis, kiam Adili aghis 5 jarojn, sed post 3 jaroj li decidis lerni la akrobatikon kaj tiam li profunde ekamis tion kaj post 21-jara peniga ekzercado li farighis lerta shnurdancisto.

    Li opinias, ke heredo de la tradicio estas bona, tamen nur en ghia disvolvo oni pli bone heredos ghin. Li opinias, ke tio estas lia devo.

    En 1991 li falis de sur kablo kaj rompighis 7 ripoj. La frakturo okazis en dekkelkaj korpopartoj. Kuracisto diris, ke li ne komplete resanighos. Pro tio li ege maltrankvilis. Sed ekster la atendo, post duonjaro li resanighis kaj denove komencis sian ekzercadon. Nun li jam 5-foje rompis Guinness-rekordojn.

Rompi rekordon de homa vivo sur kablo

    Sur kablo 400 metrojn longa strechita super Jinhai-lago, Pekino, Adili prezentis diversajn akrobatajhojn en 25 tagoj. Li ripozis kaj prenis manghajhojn en budo ligita al unu ekstremo de la kablo, kiu che la du ekstremoj distancas de la akvosurfaco 30 metrojn kaj che la mezo 20 metrojn. Tiam en Pekino la vento estis forta kaj estis malfacilege vivi sur kablo, kaj Adili eltenis elprovon de la malbona klimato.

    Frumatene de la 16-a de aprilo, 2002, notario kondukis Adili en budon ligitan al la kablo kaj shlosis la pordon kondukantan al la tero. La notario forportis la shlosilon. La unusola elirejo por Adili estis kablo. En la budo funkciis fiksa telefono kaj komputilo. Oni publikigis la telefonnumeron. Kaj la rigardantoj povis interparoli kun Adili telefone kaj interrete. Oni portis al li manghajhojn kaj vestojn pere de pulio instalita sur muro.

    En la 25 tagoj chiutage Adili iris sur kablo meznombre 5 horojn.

    En la unua tago super Jinhai-lago levighis 5-6-grada vento. Kaj li iris sur kablo nur 3 minutojn kaj chesigis la prezentadon. Post tio la vento blovis 2 tagojn kontinue. En la 7-a tago pluvis kaj la kablo farighis malseka kaj glitiga. Kaj la budo farighis lika. En la unuaj tagoj li suferis de vizagha shveligho, perdis apetiton kaj liaj manoj kaj piedoj ricevis vezikojn. Tiam lia vivo eniris en la malfacilan periodon. Lia edzino diris: "Pro malbona vetero Adili ne longe pashis sur la kablo, sed post normaligho de la vetero li iros pli longe kaj tiam chiutage li iros pli ol 6-7 horojn. Nun lia korpopezo mallevighis kaj lia mieno farighis malbona."

    Antautagmeze de 11-a de majo, akompanate de gaja ujgura muziko kaj fervora kantado de la publiko, Adili prezentis akrobatajhojn pli ol unu horon sur la kablo. Li 2-foje iris kaj reiris sur la kablo. Sur la kablo li staris per unu piedo, staris kun la kapo malsupre, kushis surventre kaj faris aliajn dangherajn movojn, kio tre mirigis la publikon. En la 11-a horo li finis sian lastan pashon sur la kablo. Jen aperis emocia sceno. Lia edzino ascendis la budon kaj atendis la edzon che ekstremo de la kablo. La geedza paro forte chirkauprenis unu la alian. Sur la placo ektondris varma aplaudo kaj levighis aklamado. Adili diris: "Antau la chi-foja defio mi neniam pensis, ke mi disighis por tiel longa tempo de miaj edzino kaj infanoj. Jam en la unua tago mi tre sopiris ilin."

    Oficisto de la stabejo de Guinness donis al li diplomon.

    Efektive li rompis la rekordon jam en la 8-a de majo, tamen li decidis vivi pliajn 3 tagojn sur la kablo.

    Lia edzino diris, ke shi ne plu venos tiun lokon, char en tiuj tagoj shi kaj timis kaj fieris. Lau shi tio estu la lasta fojo por Adili defii la Guinness-rekrodon. Shi kredis, ke ankau la familianoj de lia kanada kolego havas similan opinion.

    Adili iam donacis 10 mil juanojn al knabino, suferanta de kancero, kaj nun volis doni al shi pli da helpo kaj per tio montri sian dankon al la popola prizorgo. Oni aukcios parton de la chiutagaj bezonajhoj, kiujn li uzis en la budo, kaj donacos la tutan enspezon de la aukcio al la filantropia afero.

    La alia plano de Adili estas shnurdanci super la Granda Muro. Pro malsuficho de la tempo li realigos la planon en la venonta jaro. Tiam li pashos sur kablo 2008 metrojn longa, por montri sian subtenon al la Olimpikoj en 2008.

    Adili esperas shnurdanci ankau super la Granda Kanjono de Usono.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688