La 4-a de majo estas Junulara Tago
en Chinio. En la festotago mi intervjuis kelkajn malsamaghajn
homojn kaj diskutis kun ili pri juneco.
Mia intervjuo al la homoj, kiuj naskighis
en la 40-aj kaj 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, montris,
ke kiom multe shanghighis ilia eksterajho, en ilia animo videblas
ankorau postsigno de ilia juneco.
Koncerne la homojn naskighintajn en
la 60-aj, 70-aj kaj 80-aj jaroj, ilia aspiro koincidas kun la
bezono de la epoko. Kvankam la mondo shanghighas rapide kaj
la junuloj pli preferas bonan materian vivon, tamen el iliaj
vortoj klare audighas ilia fervoro kaj pozitiva sinteno pri
la vivo.
Laboro junigas min
Lu
Binsheng naskighis en la 40-aj jaroj en Shanhajo.
Kiel mezlernejano, li deziris farighi
tradukisto. En alta lernejo li studis la rusan lingvon. Poste
pro shanghigho de la politika situacio li konvertighis al Esperanto.
En la pasintaj pli ol 30 jaroj li sin okupis chiam pri Esperanto-tradukado.
La chinoj samaghaj kiel Lu vivis longajn
jarojn en la medio plena de politikaj movadoj kaj ilia spirita
libereco ne estas tiel granda kiel tiu de la nunaj gejunuloj.
Lau la hodiauaj junuloj ili vivis tre peze.
Lu opinias, ke chiu homa vivo havas
sian propran brilecon. Li neniam bedauris studon de Esperanto.
Kun akumuligho de spertoj kaj scioj, lia tradukado pli kaj pli
perfektighas. Li estis premiita de la registaro. Li diris, ke
la laboro junigas lin, kaj li havas pli profundan komprenon
kaj amon al ghi.
Grava estas juna animstato
Ma
Xiaoguang naskighis en la 50-aj jaroj en Nordoriento de Chinio.
Nun shi estas instruistino pri belarto en pekina mezlernejo.
Lau shi la gepatroj de shia generacio
postlasis al shi tradician moralan koncepton, kiun oni ne povas
malobei ech hodiau. Ma diris, ke tio estas grava. Dank' al tio
shi kaj shiaj samaghuloj diferencas de la nunaj gejunuloj. Tiam
la junaj homoj estis obeemaj. Ili malofte mem decidis gravan
aferon kaj ofte konsilighis kun siaj gepatroj ech pri sia geedzigho.
Shi diris, ke en sia juneco shi estis
ambicia, sed nun shi ne havas tiel altan aspiron kaj mankas
al shi ankau romantikismo kaj revo. Shi diris, ke la junula
animstato estas grava por shi. Kiel instruistino de mezlernejo
shi devas esti vigla en laboro kaj juna en animstato kaj konsideri
chion el la vidpunkto de gejunuloj, alie shi ne povas kompreni
la studentojn.
Koncerne la postedzinighan vivon, shi
diris, ke post longa penado shi farighis sendependa en la spirito
kaj ekonomio, kio donis al shi kaj shia edzo sufiche da libera
spaco.
Malgrau granda okupiteco, shi chiam
tenas sin kviete kaj trankvile. Shi diris, ke iam shi estis
pesimisma, tamen shi opinias, ke shia koro neniam maljunighos.
Strechiteco
Yu Wen naskighis en la 60-aj jaroj
en Pekino.
Multaj homoj, naskighintaj en la 60-aj
jaroj de la pasinta jarcento, ricevis tute malsaman edukadon.
Kiam ili komencis labori en la socio, ilia komunisma idealo
koliziis kun chaso de materia richeco en reformado kaj pordmalfermo.
En la infaneco shi deziris farighi
instruistino de la china lingvo kaj literaturo, char shi opiniis,
ke instruistoj estas autoritataj. En la agho de 13 jaroj shi
kune kun sia familio transloghighis en Hongkong, kaj pro lingva
baro shi ofte sentis maloportunon kaj strechitecon. Fininte
sian studadon en universitato, shi ekfunkciis kiel sekretariino
de ghenerala direktoro de iu kompanio. En 1997 shi revenis al
la cheftero de Chinio, char shi opiniis, ke tie shi havas pli
multajn shancojn por sia kariero.
Shi laboras diligente. Oni nomas shin
labormaniulino. Kvankam shi ne plu laboras kiel instruistino,
tamen shi farighis ghenerala direktoro de iu kompanio, autoritata
same kiel instruisto.
Shi neniam planas sian vivon post sia
40-jarigho. Shi opinias, ke la vivo komencighis antau nelonge
por la juna homo, kia shi.
Antau nelonge aperis malakordo inter
shi kaj shia fiancho. Shi volas edzinighi al li che sia 50-jarigho
kaj post tio adoptos infanon.
Shi scias, ke certe venos la tago,
kiam shi enuighos de la laboro. Shi tamen deziras, ke tio okazu
post shia 80-jarigho.
Li kontentas pri la nuna stato
Zhang
Yanbing naskighis en 1973 en Pekino. En la knabeco li deziris
farighi militisto, char li opiniis, ke militisto estas respektata.
Kvankam lia revo realighis, tamen li ne longe servis en armeo.
Poste li eklaboris en eksterlandana kompanio.
Zhang estas kontenta pri sia nuna stato,
char li mem elektis la nunan laboron.
Lau li, li devis edzighi en la agho
de 24 jaroj, sed li tute forgesis tion, kiam li farighis 24-jarulo.
Li kvarfoje enamighis. Li opinias, ke geedzoj devas ami unu
la alian kaj neniam disighi. Li opinias, ke oni devas alte taksi
la amon. Nun li havas novan amikinon, sed lia mondkoncepto shanghighis.
Li estas homo serioza. Foje, li disputis kun la amikino. Shi
tamen diris kolere: "Mi estas knabino. Chesu disputi kun
mi! Chu vi ne povas cedi al mi?" De tiam li scias, ke oni
devas toleri la virinan kapricon, cedi al la virino kaj dorloti
shin. Li farighis tolerema ankau al aliaj.
Nepra elekto
Dandan
estas ialamano. Li naskighis en 1980 en Baotou. Li deziris farighi
richulo. En la knabeco li tre shatis pentradi kaj liaj pentrajhoj
estis plurfoje premiitaj. Kiam li studis en la Centra Belarta
Instituto en Pekino, liaj pentrajhoj estis montrataj en ekspozicio.
Li estas pli matura ol la samaghuloj. Li shatas richulan vivmanieron
en Pekino. Li shatas belarton tamen ne volas esti malricha artisto.
Li diris, ke pentrado estas afero amata
de li en la tuta vivo. Kompare kun la reala vivo pentrado estas
nur malgranda afero, char belarto ne povas esti super la homa
vivo. Li scias, ke la konkurenco por vivado estas kruela.
Dandan akcentas antikvecon. Li diris,
ke se li vivus en la antikveco, li certe farighus generalo kirasoporta,
sed nun li devas lerni multon novan, kiun li ne shatas, ekz.
li devas pasigi longan tempon antau komputilo, skribi leteron,
serchi novajn aferojn ktp.
Li diris, ke estas knabino, kiu shatas
lin. Li preferas maturan, diskretan knabinon, tamen tiaj knabinoj
estas malmultaj proksime de li.
Li promesis daurigi pentradon ech en
la maljuneco kaj kredis, ke tiam liaj pentrajhoj certe estos
pli bonaj ol la nunaj. Li opinias, ke artisto devas havi junan
koron kaj akrajn okulojn por rigardi la mondon.