La 19-a de marto 2002 estis tago eksterordinara
por Zhang Daqing. Matene de tiu tago la nova kometo "Ikegaya-Zhang"
preterflugis la perihelion. Tio estas la plej brila kometo malkovrita
en la 21-a jc. kaj ankau la unua kometo malkovita de kaj nomata
per la nomo de china astronomia amatoro.
En tiuj tagoj li ofte veturis motorcikle
al digo de la Flava Rivero n-ro 39 en Liuyuankou de la norda
antauurbo de Kaifeng por observi la novan kometon per sia teleskopo.
Je la 19-a horo kaj 15 minutoj de la 1-a de februaro chi-jare,
li malkovris la kometon ghuste che la digo.
La kometo "Ikegaya-Zhang"
rondiras chirkau la suno kaj chiu ghia rondiro dauras 367 jarojn.
En 2002 ni vidis ghin kaj refoje vidos ghin post 367 jaroj.
Chirkau la 18-a kaj 19-a de marto, che la vespera krepusko oni
povis vidi ghin nur per ordinara dutuba lorno nordokcidente
de la konstelacio Fishoj sur la 15-grada malalta chielo.
Bedaurinde en la 18-a de marto la vetero
estis malhela kaj vidi kometon estis malfacile. La tempo foriris
minuton post minuto, tamen la bela kometo ne aperis en la vidkampo
de la rigardantoj.
Zhang sentis ian bedauron, char li
ne vidis sian kometon.
Malkovri novan kometon
La 1-an de februaro, pasuminte kun
sia amatino, Zhang sherce diris al shi, ke li estas tre ghoja
kaj volas observi la noktan firmamenton, eble io bona atendas
lin. Je la 19-a horo kaj 10 minutoj Zhang atingis la digon kaj
komencis observadon.
Same kiel en aliaj tagoj, Zhang malrapide
turnis la lenson kaj pririgardis la stelplenan chielon. Post
5 minutoj subite li malkovris nebulan chielkorpon sur Baleno,
kiu radias blankajn lumojn. Li tuj malfermis la konstelacian
mapon kaj fiksis sian rigardon tie 2 minutojn. Lia koro forte
batis kaj batadis. Ho, chielo! Tie vidighas nova nekonata kometo.
Li retenis sian grandan ghojon kaj atente observis pli ol 30
minutojn. Li finfine venis al la konkludo, ke li malkovris novan
kometon. Li hastis hejmen kaj telefonis al la Shtata Observatorio
en Pekino kaj Zijinshan-Observatorio en Nankino, konigis ilin
pri la donitajhoj kaj trajtoj de tiu astro.
Tiutempe Zhang estis kaj ghoja kaj
maltrankvila. Li sendormis la tutan nokton kaj malpacience atendis
respondon. Frumatene de la sekvanta tago oni telefone konigis
lin: "La de vi trovita estas nova kometo. Iom pli frue,
ankau japana astronomia amatoro Ikegaya Xun malkovris ghin.
La internacia astronomia instituto decidis nomi ghin Ikegaya-Zhang."
Zhang malkovris novan kometon jam en
1992, 1994 kaj 1999, tamen lia malkovro malfruighis je unu monato
kompare kun alilanda kolego. Lau regulo de la internacia astronomia
instituto Zhang ne havis shancon nomi la kometon per sia nomo.
Ikegaya Xun, idolo de Zhang
Kiam Zhang lernis en elementa lernejo,
li tre shatis bildlibrojn pri astronomiaj scioj kaj observis
la noktan chielon en sia korto ofte ghis noktomezo.
Liaj libroj plejparte rilatas al astronomio.
La gazeto "Astronomia Amatoro" n-ro 1 de 1981 hodiau
ankorau vidighas sur lia tablo, kie estas artikolo pri Ikegaya
Xun.
Ikegaya 5-foje malkovris novajn kometojn
en sinsekvaj 5 jaroj kaj per tio li farighis idolo de Zhang.
20 jaroj forpasis kaj nun Zhang kune kun sia idolo dividas la
ghojon de la sukceso. Ikegaya trovis novan kometon je unu horo
pli frue ol Zhang. Tion oni povas ignori en la astronomia observado.
En 1988 Zhang finis sian lernadon en
mezlernejo kaj eklaboris en fabriko. En tiu sama jaro li mem
faris la unuan refraktan teleskopon, kies tuba kalibro estas
20 cm. Li komencis serchi kometon auguste de 1991.
Zhang manie serchis kometon. Li dedichis
preskau chiujn siajn postlaborajn horojn al tiu afero. Kompreneble
li elspezis multe por tio. Li estas silentema, kaj se oni trovas
lin ghoje parolanta, tiam la temo certe koncernas astronomion.