En
la 5-a de decembro de 2001, nome 5 tagojn antau disdono de Nobelo-premioj fare
de sveda regho Karlo la 16-a Gustavo, 6 junaj sciencistoj de Usono, Germanio,
Japanio, Izraelio kaj Chinio estis honoritaj per la tiujara "Premio por Juna Sciencisto"
pro sia kontribuo al la molekula biologio kaj invititaj al la ceremonio de disdono
de Nobelo-premioj de la 100-a jaro. La premio estis kune establita de la usona
gazeto "Scienco" kaj la Bioscienca Kompanio Amersham en 1995 kiel unu el la gravaj
premioj en la biologia kampo en la norda Ameriko.
La
chiujara "Premio por Juna Sciencisto" estas jughita al junaj talentuloj debutintaj
en ilia kariero de esplorado pri molekula biologio kaj la kriterio por la jughado
estas iliaj disertacioj.
China juna sciencisto Shi
Songhai akiris la unuan premion per sia mallonga disertacio "AMPA - Riceva Dinamiko
kaj Sinapsa Modlebleco". Oni premiis lin pro lia kreiva kontribuo en esplorado
pri lernado kaj memorado de cerbaj cheloj. Li estis la unua chino, kiu akiris
tiun premion post ghia establigho.
Kreskado de Shi Songhai
Shi
Songhai naskighis en vilagho che la Orienta China Maro. Li pasigis sian infanecon
en kultivejo. Kiam li lernis en elementa lernejo, li jam havis la idealon farighi
sciencisto. Liaj gepatroj estis prudentaj kaj malproksimvidaj kamparanoj kaj chiam
kuraghigis Songhai peni por realigi sian idealon. Poste li eniris en la Fakultaton
de Bioscienco kaj Bioteknologio de fama china Qinghua-universitato.
En
la 5 lernojaroj en Qinghua li multe studis pri matematiko, fiziko kaj kemio. Pli
grave estis, ke li ellernis kiel fari demandojn rilate biologion kaj kiel projekti
eksperimenton responde al la demandoj.
En 1996,
diplomighinte el la universitato, li venis al Usono kaj eklernis kiel esplorstudento
de genetika plano kune aranghita de brancha lernejo de la Universitato de Novjorka
Shtato kaj Laboratorio de Malvarmfonta Haveno. En julio de 1997 li komencis skribadon
de disertacio en la laboratorio de doktoro Roberto Malinow kaj esploradon de longtempa
potencigho, kion oni opinias proceso de akiro kaj konservo de informoj de cerba
neurono.
Sub la direktado de doktoro Malinow Shi
Songhai esploradis sinapsan reguladon de AMPA-Rs de hipopotamaj piramidaj neuronoj.
Du liaj disertacioj aperis en la semajna gazeto "Scienco" . La tria disertacio
aperis en la gazeto "Chelo" kaj Shi estis la unua autoro de la disertacio. En
decembro de 2000 li doktorighis kaj eklaboris en la laboratorio de doktoro Yuh
Nung Jan de la Medicina Instituto Howard Hughes en la Sanfranciska Filio de la
Kalifornia Universitato por daurigi sian esploradon pri kreskado kaj funkciado
de cerbo.
Kontribuo de Shi Songhai al la scienco
Shi
Songhai trovis en kreskinta nerva sistemo molekulan signalon instigi kaj subigi
la kreskadon de nerva sinapso, kio estas utila al trovo de metodo por ripari difektitan
maturan nervon.
Lia direktanta profesoro Yuh Nung
Jan, mondfama biofiziologo, populare klarigis la esploran temon de Shi Songhai:
"Senchesa malaltfrekvenca stimulo al neura chelo donas similan rezulton en daura
mezurado al la reakcio de la chelo. Sed ripetada altfrekvenca stimulo kauzas potencighon
de reakcio de la chelo en sinsekvaj horoj. Tiu fenomeno estas nomata longtempa
potencigho. Longtempa potencigho estas rigardata kiel unu de la bazoj de lernado
kaj memorado. La laboro de Shi Songhai klarigis la kauzon de longtempa potencigho."
Doktoro
Li Huashun, kolego de Shi Songhai, diris: "Shajne nia longtempa memoro dankas
al la longtempa potencigho de nia cerbo. Same kiel ofta halterlevo fortigas muskolojn,
ripetada lernado hardas nian cerbon, plifortigas la kapablon de la cerbo konservi
kaj trakti grandkvantajn informojn." Li diris, ke la trovo de Shi Songhai faris
grandan pashon antauen por pli profunda kompreno pri la memorkapablo liveras bazon
por solvi la enigmon pri la memorprincipo.